Saltu al enhavo

So Jinsu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
So Jinsu
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1956 (1956-03-08) (69-jaraĝa)
Lingvoj koreaEsperanto
Ŝtataneco Sud-Koreio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

SO Jinsu (서진수, 1956) estas korea esperantisto kaj emerita profesoro pri ekonomiko kaj honora profesoro pri ekonomiko de Kangnam Universitato, en Yongin-si, Gyounggi-do, Koreio. Li laboris en Kangnam Universitato inter 1987 kaj 2021. Li emeritiĝis de la universitato en la fino de aŭgusto 2021, kaj daŭre estis honora profesoro ĝis aŭgusto 2024 . En 1989 li doktoriĝis pri ekonomiko per la disertacio "Teorio pri Ekonomia Paniko de Klasikaj Ekonomikistoj" en Superuniversitato Dankook en Seulo, Koreio. Por la akademia jaro 1990-1 li estis vizitprofesoro en Glasgova Universitato, Skotlando, kie fondinto de klasika ekonomiko Adam Smith(1723-1790) estis studento kaj profesoro. Kaj li tradukis "Jurisprudence" de Adam Smith en korean lingvon en 2005. Liaj tezoj kaj verkoj ĉefe rilatas al historio de ekonomiko, klasika ekonomiko, kulturekonomiko kaj belarta merkato. La libroj "Studo pri Klasika Ekonomko" kaj "Enkonduko al Kulturekonomiko" estas ekonomikaj, kaj la libro "Dansaekhwa" estas verko kaj redakto pri korea belarta grupo de 1970aj jaroj.

Li eklernis Esperanton en januaro de 1969, kiam li atendis eniri mezlernejon Choongdong post la fino de elementa lernejo. Lia gvidanto estis Semanto, s-ro Kim Taekyung, tiama plej aktiva korea juna esperantisto. En la jaro 1973, li jam fondis esperantan grupon por lernantoj de gimnazioj kaj supermezlernejoj en Seulo, nomatan ELSAM, Esperantista Ligo de Seulaj Altlernejoj kaj Mezlernejoj. Kiam li studis en 2 universitatoj Chosun en urbo Gwangju kaj Kukje en Seulo, li fondis kaj gvidis esperantajn klubojn kaj okazigis esperantajn klasojn por studentoj kaj urbanoj. En 1970aj kaj 80aj jaroj li estis unu el plej aktivaj gvidantoj de Korea esperantujo kaj okazigis diversajn eventojn kaj renkontiĝojn de Esperanto kadre de esperantistaj universitatanoj en Koreio, kaj li kunlaboris por la Komuna Seminario inter korea kaj japana junularoj ekde 1982. La Komuna Seminario nun pli grandiĝis por 4 landaj junularoj inkluzivante ĉinan kaj vjetnaman. Kvankam jam pasis pli ol 40 jaroj post ĝia komenco, li daŭre ĉeestas KSojn, kaj prezentas historion de la seminario por junaj generacioj.

Kiam li eklaboris en Universitato Kangnam en 1987, li fondis esperantan klubon, kaj li akompanis esperantistajn gestudentojn al Japanio kaj eŭropaj landoj utiligante esperantan reton. Li ludis la rolojn de estrarano de ILEI, 1991-4, prezidanto de KAOEM de UEA, 2016-9. Kiam Universalaj Kongresoj okazis en Seulo, Koreio por la jaroj 1994 kaj 2017, li aktivis kiel LKK-ano por ekskurso en 1994 kaj triopa grupo de Foto-Filmo-Teamo en 2017. Li estis loka organizanto de 28-a Konferenco de ILEI, okazinta en Kangnam Universitato, Koreio, en 1994. En la jaroj 1990 kaj 1991 tuj post la disfalo de Berlina Muro, kiam li estis en vizitproefesoro en Glasgova Universitato en Skotlando, per esperanta reto li vojaĝis tra ekssocialismaj landoj kiel Kroatio, Jugoslavio, Pollando kaj Bulgario havante prelegojn pri kapitalisma ekonomio kaj ekonomiaj progresoj de Koreio en 1970aj kaj 1980aj jaroj sub la gvido de registaro.

Ekde 2016 li labroas kaj servas kadre de Universala Esperanto-Asocio. La komenco estis la elektiĝo de prezidanto de KAEM/KAOEM_Komisiono de UEA pri Azia-Oceania Esperanto-Movado en 2016, en Chanzhou, Ĉinio. Kaj post 3 jaroj li estis elektita kiel estrarano de UEA por mandato 2019–2022, kaj samtempe kiel la 29-a prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, saman oficperiodon 2019-2022. Kaj en la jaro 2022 li estis reelektita kiel la estrarano de UEA por mandato 2022-2025, kaj por la 30-a prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. Li ludis la rolon de prezidantoj de Loka Kongresa Komitato de 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto, okazinta en urbo Busano, 3-6 Novembro 2022, kaj LKK de 3-a Komuna Esperanto-Kongreso inter Japanio kaj Koreio, okazinta en urbo Jeojnu, 4-6 oktobro, 2024.

En Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Bruno/Buruno, Ĉeĥio, 2025, li estas elektita kiel vicprezidanto de UEA kun taskoj de Azia-Oceania movado kaj kongresoj, por oficperiodo de 2025-2028. Post la UK li flugis al Cisarua, Indonezio por la 81-a Internacia Junulara Kongreso. Li daŭris partopreni en 43-a Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj en Hokkajdo, Japanio kaj 11-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Okayama, Japanio. En 57-a Korea Kongreso, okazinta 25-26an de oktobro 20225, li transdonis la taskon de prezidanteco de KEA al s-ro Kang Hongu. Li parotprenis kaj prelegis en la 7-a Esperanto-Forumo inter Seulo kaj Ŝanhajo, okazinta en Ŝanhajo, Ĉinio, kaj akompanis korean karavanon al Universitato Zaoahuang kun Esperanto-Muzeo kaj Azia Biblioteko de UEA kaj al Arbara Parko de Esperanto en urbo Zaozhuang. La vojaĝo daŭis ĝis Pekino, kie la korea karavano vizitis la oficejojn de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo.

Li ĝuadas foti kaj filmi esperantajn aranĝojn. Kaj li kontribuis fotojn por la organo de KEA kaj revuo de UEA, kaj alŝutis filemtojn por KEAviva kaj lia persona kanalo. Oni povas spekti filmetojn pri esperantaj eventoj de Koreio, Japanio kaj Ĉinio, kaj Universalaj Kongresoj sur Jutuboj de sojinsu1 kaj KEAviva. Li partoprenis en la internacia komuna traduko de la poemoj de Julia Sigmond por korea traduko.

Por la evoluo de azia belarta merkato li fondis AMRI, Arta Market Research Institute, kaj verkas artikolojn kaj prelegas pri korea, azia kaj tutmonda belarta merkato en Seulo, Tokio, Pekino, Tajpejo. Organizante la studan komunumon inter aziaj studistoj pri belarta merkato kaj galeriaj asocioj, li publikigis raportojn pri azia bazaro de belarto por la jaroj 2015-7 kun aŭspicio de Kultura, Sporta kaj Turisma Ministrejo de Koreio.