So Jinsu
So Jinsu | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1956 (69-jaraĝa) |
Lingvoj | korea • Esperanto |
Ŝtataneco | Sud-Koreio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
SO Jinsu (서진수, 1956) estas korea esperantisto kaj eksaj profesoro kaj honora profesoro pri ekonomiko de Kangnam Universitato, en Yongin-si, Gyounggi-do, Koreio. Li laboris en Kangnam Universitato inter 1987 kaj 2021. Li emeritiĝis de la universitato en la fino de aŭgusto 2021, kaj daŭre estis honora profesoro ĝis aŭgusto 2024 . En 1989 li doktoriĝis pri ekonomiko per la disertacio "Teorio pri Ekonomia Paniko de Klasikaj Ekonomikistoj" en Superuniversitato Dankook en Seulo, Koreio. Por la akademia jaro 1990-1 li estis vizitprofesoro en Glasgova Universitato, Skotlando, kie fondinto de klasika ekonomiko Adam Smith estis studento kaj profesoro. Kaj li tradukis "Jurisprudence" de Adam Smith en korean lingvon en 2005. Liaj tezoj kaj verkoj ĉefe rilatas al historio de ekonomiko, klasika ekonomiko, kulturekonomiko kaj belarta merkato. La libroj "Studo pri Klasika Ekonomko" kaj "Enkonduko al Kulturekonomiko" estas ekonomikaj, kaj la libro "Dansaekhwa" estas verko kaj redakto pri korea belarta grupo de 1970aj jaroj.
Li eklernis Esperanton en 1969 dum lernanto de mezlernejo Choongdong sub la gvido de Semanto, s-ro Kim Taekyung. En la jaro 1973, li jam fondis esperantan grupon por lernantoj de gimnazioj kaj supermezlernejoj en Seulo, nomatan ELSAM, Esperantista Ligo de Seulaj Altlernejoj kaj Mezlernejoj. Kiam li studis en 2 universitatoj Chosun en urbo Gwangju kaj Kukje en Seulo, li fondis kaj gvidis esperantajn klubojn kaj okazigis esperantajn klasojn por studentoj kaj urbanoj. En 1970aj kaj 80aj jaroj li aktivis okazigi diversajn eventojn kaj renkontiĝojn de Esperanto kadre de esperantistaj universitatanoj en Koreio, kaj li kunlaboris por la Komuna Seminario inter korea kaj japana junularoj ekde 1982. La Komuna Seminario pli grandiĝis nun por 4 landaj junularoj inkluzivante ĉinan kaj vjetnaman.
Kiam li eklaboris en Universitato Kangnam en 1987, li fondis esperantan klubon, kaj kelkjarojn akompanis esperantistajn gestudentojn al Japanio kaj eŭropaj landoj utiligante esperantan reton. Li ludis la rolojn de estrarano de ILEI, 1991-4, prezidanto de KAOEM de UEA, 2016-9. Kiam Universalaj Kongresoj okazis en Seulo, Koreio por la jaroj 1994 kaj 2017, li aktivis kiel LKK-ano por ekskurso en 1994 kaj triopa grupo de Foto-Filmo-Teamo en 2017. Li estis loka organizanto de 28-a Konferenco de ILEI, okazinta en Kangnam Universitato, Koreio, en 1994. En la jaroj 1990 kaj 1991, per esperanta reto li vojaĝis tra ekssocialismaj landoj kiel Jugoslavio, Kroatio, Pollando kaj Bulgario havante prelegojn pri kapitalismo kaj progresoj de korea ekonomio en 1970aj kaj 1980aj jaroj.
En la jaro li estis elektita kiel estrarano de UEA por mandato 2019–2022, kaj 29-a prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, same por la oficperiodo 2019-2022. Kaj en la jaro 2022 li estis reelektita kiel la estrarano de UEA por mandato 2022-2025, kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. Li ludis la rolon de prezidanto de Loka Kongresa Komitato de 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto, okazinta en urbo Busano, 3-6 Novembro 2022. Li ĝuadas foti kaj filmi esperantajn aranĝojn. Kaj li kontribuis fotojn por la organo de KEA kaj revuo de UEA, kaj alŝutis filemtojn por KEAviva kaj lia persona kanalo. Oni povas spekti filmetojn pri esperantaj eventoj de Koreio, Japanio kaj Ĉinio, kaj Universalaj Kongresoj sur Jutuboj de sojinsu1 kaj KEAviva. Li partoprenis en la internacia komuna traduko de la poemoj de Julia Sigmond por korea traduko.
Por la evoluo de azia belarta merkato li fondis AMRI, Arta Market Research Institute, kaj verkas artikolojn kaj prelegas pri korea, azia kaj tutmonda belarta merkato en Seulo, Tokio, Pekino, Tajpejo. Organizante la studan komunumon inter aziaj studistoj pri belarta merkato kaj galeriaj asocioj, li publikigis raportojn pri azia bazaro de belarto por la jaroj 2015-7 kun aŭspicio de Kultura, Sporta kaj Turisma Ministrejo de Koreio.