46-a ILEI-Konferenco 2013

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de ILEI

La 46-a ILEI-Konferenco 2013 okazis en Herzberg am Harz, la Esperanto-Urbo, Germanio. Pli precize en iom ekstera kvartalo nomita Sieber. La urbestro de Herzberg kaj la urbestro de Sieber partoprenis la malfermon. Estis inaŭgurita Ponto de Espero apud la konferencejo.

Ĝi okazis de la 12-a ĝis la 18-a de Julio 2013.

Partoprenis cent personoj el 20 landoj.

La konferenca temo estis "Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj".

Dum tiu Konferenco konfirmiĝis la demisio de la prezidanto de ILEI Stefan MacGill kaj la elekto de nova prezidanto, prezidantino Mireille Grosjean. Antaŭ la Konferenco kaj post ĝi ILEI havas naŭ-personan estraron.

Paralele okazis renkontiĝo de gejunuloj SALO, kadre de ĝemeliĝo de du urboj: Herzberg en Germanio kaj Gora en Pollando. Diversaj komunaj agadoj inter la SALOanoj kaj la konferencanoj okazis dum la semajno.