Esperanto-movado en Jugoslavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
9-a Esperanto-kongreso en Jugoslavio, 1936

Pri la historio de la Esperanto-movado en Jugoslavio, bv legi la ĉi-suban artikolon el Enciklopedio de Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

El la historio de la regiona Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Jugoslavio. Esperantistoj el la urbo Zemun, en 1934 enurbigita al Beogrado, nomis sian organizon "Esperanto-Klubo Mojsije Paiĉ". Per tiu ĉi nomo ili interligis kun la Esperanto-movado la aŭtoron de apriora mondlingva projekto, M. Paiĉ, kiu en 1859 en Zamun eldonis sian universalan, per arabaj ciferoj kunmetitan skriblingvon.

1909-1918

Forpasis jaroj kaj nur en 1909 aperis la unuaj sudslavlingvaj lernolibroj pri Esperanto sur la teritorio de nuna Jugoslavio, malgraŭ tio, ke izolulaj Esperantistoj jam ekzistis, inter ili advokato d-ro Haas en Maribor (mortinta antaŭ 1934) kaj (laŭ UEA-jarlibro 1928) ekde la jaro 1904 M. Avramoviĉ en Beogrado. En 1908 eliris el diverslokaj presejoj tute spontanee la kroata lernolibro de Mavro Spicer, la serba de Jovan P. Jovanoviĉ kaj la slovena de Ljudovit Koser. Nur post tiu unua literatura preparo naskiĝis samjare la unuaj organizoj: Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj en Zagrebo sub gvidado de Spicer kaj Danica Bedekoviĉ, Esperantista rondo en Slovenio, fondita de Koser kaj la Beograda Esperanto-Grupo kun Siniŝa Budjevac kiel fondinto, al kiu en la sekvanta jaro en reformita Serba Esperantista Societo aliĝis inĝ. Dragomir Andonoviĉ, Radomir Klajiĉ (kiu eldonis serban lernolibron), Milica Gjuriĉ kaj aliaj.

Tiujn unuajn fajrujojn sekvis kluboj en diversaj urboj kaj urbetoj precipe en Kroatio, kie ekzistis jam la unua interligilo Kroata Esperantisto, kreita kaj redaktata de la pioniro Spicer kaj diskoniginta inter alilandaj Esperantistoj la hejman literaturon. Post du jaroj en 1910 ekaperis Serba Esperantisto, eldonata kaj redaktata de inĝeniero D. Andonoviĉ, certe kiel sekvo de la propagando, farita de rusa Esperantisto Nikolai Evstifejev, kiu en 1909 vizitis Beogradon kune kun la bulgara Esperantisto Ivan Krestanov.

En postsekvaj tri jaroj aperis la unuaj beletristikaj verkoj "La trezoro de l' oraĵisto", historia romano el la 16-a jarcento de kroata verkisto A. Ŝenoa, tradukata de Fran Kolar, la kroata antologio kun detala literaturhistoria enkonduko "Kroataj Poeziaĵoj" el la plumo de Spicer kaj la rakonto de Milka Pogaĉiĉ "La konfeso", tradukata de Antonija Joziĉiĉ. Menciindaj estas ankaŭ du kantoj el la epoko "La morto de l' Smail-agao Cengiiĉ", tradukata de D. Bedekoviĉ kaj I. Stalcer en la gazeto Kroata Esperantisto. Tiutempe la agema Spicer verkis diversajn por- kaj pri-Esperantajn propagandajn kaj beletristikajn artikolojn, studojn, rakontojn kaj poemojn por hejmaj kaj alilandaj nacilingvaj kaj esperantlingvaj gazetoj kaj okazigis en provincaj urboj paroladojn.

Sur la faka, la ekonomia kampo, la unua eklaboris d-ro P. Staniŝiĉ en Zemun, aperiginta la broŝuron "La reforma mono de Silvio Gesell."

Inter aliaj antaŭmilitaj pioniroj en Jugoslavio troviĝas geedzoj Kellek, Zora Zupic, Slavko Dragiĉ, Paŭlo Kastner, I. Stemberger, Stjepan Vidak kaj s-ro Nedeljkoviĉ.

1918-1926

Naciaj kongresoj kaj gazetoj

La movado iom post iom ekdormis dum la balkanaj kaj la mondmilito, en kiu lasta la naciisma revolucio de sudslavaj serboj, kroatoj ksj slovenoj finiĝis per ilia unuiĝo en la sendependa ŝtato Jugoslavujo (Suda Slavujo). En la nova lando la movado ekmarŝis kun freŝa forto. Vekiĝis malnovaj, fondiĝis novaj organizoj neŭtralaj kaj fakaj: laboristaj, studentaj, fervojistaj, ŝakaj, vilaĝanaj, instruistaj, blindulaj. La centro de la movado funkciis en Zagrebo, kie okazis ankaŭ la unua Sudslava Esperanto-Kongreso en 1923, kaj agadis tie la Sudslava Esperanto-Ligo kaj Sudslava Esperanto-Servo (eldonejo kaj vendejo de libroj) sub gvidado de d-ro Dusan Maruzzi. La aranĝon de la 2-a enlanda kongreso en Split en 1924 kunhelpis kiel daŭrigo de hektografita, jam presita periodaĵo "Konkordo", sub bonstila redaktado de d-ro J. Domac, kiun en 1925 sekvis Ivo Rotkvić. En tiu organo per beletristikaĵoj vigle kunlaboris Nikolao Hohlov, M. Solovjev, F. Janjiĉ, F. Slogar, Ŝkito J. Manojloviĉ, M. Spicer, S. Balkanano, Djuro Vojkoviĉ, Viktorina Lichtenwaller, R. Rakuŝa, L, Kitzler, D Radovanoviĉ, N. Slaviĉ. Krom tiu gazeto en 1924 post fondiĝo de la Internacia Asocio de Fervojistaj Esperantistoj, kies sidejo kaj estraro estis en Jugoslavio, ekaperis ankaŭ la faka organo fervojista, titolita "La Fervojisto", sub gvidado de St. Stojniĉ kaj Ilija Puhalo.

Literaturaj verkoj

El la aperintaj literaturaj verkoj estas menciindaj "Ano de l' ringludo" de Dinko Simunoviĉ, esperantigita de d-ro J. Janjiĉ en 1926, "Orientaj fabeloj" de Doroŝeviĉ, el rusa tradukita fare de N. Hohlov kaj de la sama aŭtoro la originala komedio "La morto de la delegito de UEA", uzata sur scenejoj, originala rakonteto "La diino de la maro" de S. Balkanano, "Oro kaj paco" de Silvio Gesell, tradukata de d-ro P. Staniŝiĉ, kiu en la sama jaro 1926 kun samcelanoj el Germanio eldonis kaj kunredaktis la ekonomisciencan revuon "La nova ekonomia politiko". Krom tiuj libroj aperis lernolibroj de Maruzzi, Agoriĉ, Dobravc, propagandaj broŝuroj, ŝlosiloj, vortaroj, inter ili la plej zorge prilaborita tiu de Niko Bubalo.

Propagando

En la movado partoprenis multnombraj propagandistoj el diversaj regionoj, inter ili krom la jam cititaj: d-ro Crlenjak, M. Neŝiĉ, Rupĉiĉ, Herkov, Dinko, Baselli, Bertolli, d-ro Peiĉiĉ, prof. Novljan kaj Ŝaj, Ferhad Kapetanoviĉ, prof-o Tavĉar, d-ro Rosenstock, M. Moniĉ, Dragutin Wranka, L. Prebil, d-ro Winterhalter, Dohravc, Rajŝiĉ, d-ro Sidorenko, Spitzer, Schneider, Agoriĉ, Kozlevĉar, Golobiĉ, Predrijevac, D. Jovanoviĉ, Miŝak, Jociĉ, Ivo Lapenna, Jevremoviĉ, J. Dornanjko, d-ro F. Salamon, kaj aliaj.

1926-1930 - Stagnado

Post la 3-a enlanda kongreso, okazinta en 1926 en Maribor la movado sub influo de enŝteliĝinta ekonomia krizo same kiel sub premo de akriĝintaj politikaj cirkonstancoj ekstagnis. La Ligo, ne povinte aprobigi siajn statutojn, ne povis solidarigi la latentajn fortojn. La jam preparita 4-a kongreso en Sremska Mitrovica en 1928 ne okazis. La Liga estraro plejparte translokiĝis al Maribor, kie la sekretariajn aferojn gvidis d-ro Winterhalter kaj la Konkordon samloke redaktis L. Kitzler. Post inaŭguro de provizore senparlamenta reĝimo per la reĝa akto de la 6-a de januaro 1929 komenciĝis malfavorigo aŭ fermado de Esperantistaj organizaĵoj kaj kelkloke persekutado de funkciantoj. Ankaŭ akuzoj antaŭ la ŝtatjuĝejo okazis, sed ili montriĝis nur vanaj senargumentaj suspektoj flanke de policaj organoj, entute ne sciantaj la lingvon. Pro tiaj cirkonstancoj fine en 1929 ekmutis la vigla interligilo "Konkordo".

1930-1934 - Reorganizado

Naciaj kongresoj kaj Ligo

En tiu malfavora medio ekbatalis Beogradanoj, reorganizis la societon en printempo 1930 kaj per aranĝo de kursoj, regulaj semajnkunvenoj kun devigaj paroladoj kaj diskutoj, per radioprelegoj kaj paroladkurso plifortigis siajn internajn fortojn. Formiĝis laborista kaj ŝaka sekcioj. La societo pere de sia prez. d-ro Stefanĉiĉ kun la edzino kaj L. Prebil partoprenis la bulgaran kongreson, okazinta en Sofio en 1930, kie kunsidis la Balkana Esperanto-Konferenco, kun reprezentantoj el Bulgario, Jugoslavio, Grekio kaj Rumanio. Ĝi interalie decidis eldoni komunan organon Balkana Konkordo, kiu en la sama jaro ankaŭ aperis kun plejparte beletristika enhavo kaj kies jugoslavian parton redaktis I. Rotkviĉ. Samjare en Zagrebo formiĝis post kunvokita konferenco prepara komitato por reorganizado de la Ligo. Laŭtiĝis voĉoj, postulintaj denovan kunvenigon de la esperantistaro. Tiun taskon prenis sur sin la filio de la Beograda societo en Subotica sub gvido de E. Weis. La plano sukcesis. Post sesjara interrompo la samideanaro de Jugoslavio kunvenis en printempo de 1931 en la plej norda urbo Subotica. La bone vizitita kunveno tuj dum la malferma kunsido sin proklamis 4-a kongreso inaŭgurante novan periodon de la enlanda movado. Sub prezido de R. Klajiĉ, St. Vidak, M. Neŝiĉ kaj I. Rotkviĉ la kongreso post ĉiuflanka pritraktado de la Esperantisma problemo surbaze de la koncerna parolado de J. Stefanĉiĉ akceptis unuanime la internan ideon pri l' unuiĝo de ĉiuj nacioj kaj popoloj en unu Internacio kiel gvidideon de sia estonta agado. Konstatinte plue, ke la prepara komitato de la Ligo pro eksteraj kaŭzoj ne sukcesis funkciigi la centran organizon dum unu jaro, la kongreso komisiis la komitaton de societo Beogrado ĝis la venontjara kongreso okazonta en Slavonski Brod, finsolvi la demandon de la Ligo.

Surbaze de tiuj decidoj la societa komitato en Beogrado ekagis kiel prepara Liga estraro, kompilis la statutojn kaj ĝis printempo 1931 ilin aprobigis kun oficialigita interna ideo. Ekaperis litografita Bulteno kun laboristaj sciigoj sub redaktado de S. Zivanoviĉ, resp. d-ro J. Stefanĉiĉ. La renovigita antaŭpuŝo donis impulson al disigitaj organizoj. Freŝaj fortoj Franjo Homar, d-ro Leo Kun, presisto Buk, Demetroviĉ kaj Kirchhofer en Slavonski Brod preparis la 5-an kongreson, kies programon propagandis belaspekta kongreslibreto. Krom ĝi aperis speciala jugoslava numero de la periodaĵo Literatura Mondo. Sub prezido de la reaktiviĝinta pioniro 70-jarulo Mavro Spicer, R. Klajiĉ, d-ro Duŝan Maruzzi, Herkov kaj d-ro Kraus la kongreso akceptis la novajn ligajn statutojn, elektinte por la kuranta jaro Beogradon kiel sidejon de la Ligo, sub gvido de d-ro j. Stefanĉiĉ, d-ro M. Begoviĉ Zupaniĉ, d-ro Lavoslav Kraus, Prebil, Dim. Jovanoviĉ kaj Franjo Homar kiel redaktoro. Menciinde estas, ke tiu kongreso unuafoje funkciigis fakajn kunsidojn de laboristoj, instruistoj, studentoj, abstinuloj, blinduloj.

"La Suda Stelo"

En samjara julio kiel daŭrigo de "Bulteno" aperis el la presejo Buk en Slavonski Brod moderne presita, parte ilustrita monata Liga organo La Suda Stelo (LSS) sub redaktado de Franjo Homar kun ideologia, socikultura, literatura enhavo kaj kun speciala laborista paĝo. En la regule aperanta gazeto kunlaboras M. Ŝpicer, prof. Novlan kaj Rakuŝa, V. Lichtenwallner, S. Zivanoviĉ, Radovanoviĉ, R. Klajiĉ, Herkov, Kozlevĉar, Golobiĉ, d-ro Kraus, Wranka, d-ro Leo Kun, d-ro Stefanĉiĉ, Demetroviĉ, blindulo S. Roth, Kirchhofer, d-ro F. Janjiĉ, I. Rotkviĉ kaj sur la laborista paĝo D Jovanoviĉ, Lovrekoviĉ, Ŝelem, Anĝelka kaj Danica Jovanoviĉ, Cabriĉ, Miŝak, M. Periĉ, Stojanoviĉ, F. Modrijan kaj J. Riznar. Sur ŝaka fako eklaboris T. Krick.

Literaturaj verkoj

En la eldonejo de LSS aperis ĝis nun la fake prilaborita lerno- kaj legolibro de Novljan, la nacia heroeposo de kroata poeto I. Mazuranoviĉ "La morto de l' Smail Aga Ĉengiiĉ" trad. de Ŝpicer, kaj "Servulrajto" de J. Stefanĉiĉ, en 6 kantoj kun prologo kaj epilogo poemigita kaj koncizigita sociheroa rakonto de slovena verkisto I. Cankar "Servulo Jernej kaj lia rajto". En la eldonejo kaj presejo de la blindulinstituto en Zemun aperis samtempe "Ni vojaĝas al Jugoslavujo" de l' blindulino Helen Keller, tradukita de Branko Rajŝiĉ kaj la Brajlskriba eldono de "Servulrajto" kaj de la "Morto de Smail Aga Ĉengiiĉ". Antaŭ la apero de LSS en 1932 eliris krome kelkaj n-roj de memstara Monda Kuriero parte iIustrita informorgano por turismo, trafiko kaj komerco sub redaktado de Nik. Lisac en Sarajevo. Krom literaturaĵoj aperis diversloke broŝuroj por turismo, flugfolioj nacilingvaj kaj prop. artikoloj en tagaj gazetoj kaj revuoj.

La nombro de la aktivaj organizoj en la postmilita periodo varias inter 20-30. La agado de la Ligo samkiel ties organo okazas sub influo de sociscienca direkto de l' internacianismo. Por substreki tiun novan momenton en la movado de la Esperantismo, la JEL-komitato kunvokis dum la 6-a landa kongreso, okazinta en Beogrado en junio 1933 apartan int. Esperanto-konferencon, kies programon ĝi antaŭfiksis en la januara n-ro de LSS per la temo: "La ideologia problemo de l' Esperantismo". Tiusence la komitato jam en 1932 sugestis al la Esperanto-centro en Ĝenevo la kunvokon de speciala internacia konferenco de elstaraj Esperanto-publicistoj kaj propagandistoj por pridiskuti krom la reorganiza ankaŭ la ideologian problemon. Ĉar tiu propono ne realiĝis, la komitato mem okazigis la nomitan konferencon, kiun aktive partoprenis Hans Jakob el Ĝenevo, Martha Root el Novjorko, Vilmos Bleier kaj edzino el Budapeŝto, Henriko Harabagiu kaj Behron el Bukareŝto, Fuchsmann el Bjalistoko. La parolado de d-ro Jakob Stefanĉiĉ kaj la prelego de Rudolf Rakuša, donintaj la bazon por la diskuto estas publikigitaj en la 8-10 n-roj de LSS 1933. La 6-a kongreso en Beogrado imponis per la ĉeesto de la menciitaj Esperantistoj, krom kiuj partoprenis ankaŭ la negra prelegisto Kola Ayaji. Ĉeestis ankaŭ la protektanto, la prezidanto de la Scienca Akademio, d-ro Bogdan Gavriloviĉ, reprezentanto de la ministerio por publika klerigado, kelkaj eksministroj kaj pioniroj: La kongreso akceptis la statutojn de la Jugoslavia Esperanto-Instituto, diskutis pri ta eldono de "Jugoslava Antologio" ktp. La aliĝo al centro restas pendanta ĝis la 7-a kongreso en Koprivnica. Same dum la Beograda kongreso okazis fakaj kunsidoj de laboristoj, instruistoj, studentoj, ŝakistoj kaj blinduloj.

Pro la morto de juna, entuziasma kaj impulsema Franjo Homar la komitato elektis kiel redaktoron de LSS d-ron Kun.

Krom la enlanda laboro la Esperantistoj en Jugoslavio aktive kunlaboras en internaciaj gazetoj, kongresoj. La movado pluen marŝas sub nova devizo: "Por ni super ĉio la internacio".

Jakob STEFANĈIĈ