Niko Bubalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niko Bubalo
Persona informo
Aliaj nomoj Dragaš Slavić
Naskiĝo 23-an de oktobro 1883 (1883-10-23)
en Ilići, Mostar
Morto 16-an de januaro 1924 (1924-01-16) (40-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojKroatio
Okupo
Okupo esperantistorevizoro • financa konsilisto
vdr

Niko BUBALO (23-a de oktobro 1883 — 16-a de januaro 1924) estis kroata esperantisto.

Li naskiĝis en Ilići apud Mostar (Hercegovino) la 23-an de oktobro 1883. Gimnazion frekventis unue en Mostar sed finis ĝin en Požega en la jaro 1906. Universitatatajn studojn komencis en Zagrebo, sed pro manko de financaj rimedoj forlasis la studadon kaj prenis postenon en Sarajevo.

Financa oficisto en Mostar ekde 1913, en 1919 revizoro, en 1922 financa konsilanto ĉe financdirekcio en Mostar. Esperantistiĝis en 1907 kaj estis unu el la pioniroj de Esperanto en Bosnio kaj Hercegovino. En 1908 aperigis la unuajn gramatikajn regulojn de Esperanto sub kaŝnomo Dragaš Slavić (en Trgovačko-zanatski kalendar, Beograd). En 1910 estis kunfondinto de la unua Esperanto-societo en Bosnio kaj Hercegovino sub la nomo “La Stelo Bosnia” (en Sarajevo).

Kroatigis verse poemojn de Zamenhof (kiuj aperis en "La Provo", 1921), kaj en Esperanton tradukis plurajn kroatajn kaj serbajn (precipe) popolajn kantojn (ekz. “Hasanaginica”, "Kosovka djevojka”), kiuj aperis en “Kroata Esperantisto” en Zagreb kaj aliloke. Li kunlaboris en “Lingvo Internacia” (Parizo), “Esperanto” (Ĝenevo) kaj “Katolika Mondo”. Krom tio li kunlaboris en nacilingva gazeto “Narodna Sloboda” (Mostar) ekde ĝia fondiĝo. Verkoj: “Za školskog odmora” (poemoj sub pseŭdonimo Niko Slavić, Požega, 1906). Aperigis la unuan turisman broŝuron en Esperanto en la teritorio de Balkanio, titolita “Esperanta Gvidlibro tra Bosnio kaj Hercegovino” (ilustrita, Sarajevo, 1911). Lia “Esperanto-ŝlosilo” (unua eldono, Sarajevo, 1911) eldoniĝis ankaŭ en Zagrebo (dua eldono, 1922, kune kun d-ro Maruzzi) kaj en Slavonski Brod (tria eldono, 1931).

En Zagrebo estis eldonita en la jaro 1923 “Esperanto - horvata-serba vortaro, Oficiala radikaro” kaj ĝia brajla ekvivalento eldoniĝis en Zemun en la jaro 1927. Lia lernolibro “Međunarodni jezik esperanto. Potpuna gramatika sa vježbenicom, čitankom i rječnikom” estis eldonita en du eldonoj (2-a eldono kune kun d-ro Maruzzi en Zagreb, 1923). Bedaŭrinde lia manuskripte postlasita 1000-paĝa Kroata-Esperanta vortaro perdiĝis. Li mortis en Mostar la 16-an de januaro 1924. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj"