Fondumo Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Fondumo Ludoviko Zamenhof estis starigita per notaria akto subskribita la 21an de decembro 1987 (nr rep. 5457/87 en la Ŝtata Notaria Oficejo en Bjalistoko). La Fondumo rajtagas sur la teritorio de Respubliko Pollando kaj eksterlande, kaj ĝia sidejo estas Bjalistoko, la hejmurbo de Ludoviko Zamenhof. La Fondumon kontrolinspektas la pola Ministro pri Kulturo kaj Arto. La lingvoj de la Fondumo estas la pola kaj Esperanto.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj celoj estas:

1. kreo de Monda Centro de Esperanto en Bjalistoko – la monumento omaĝe al la kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto, kiu plenumos la funkciojn de studejo kaj promociejo de la lingvo Esperanto kaj de internacia centro por interŝanĝo: scienca, eduka, kultura kaj turisma.

2. disvastigado kaj subtenado de agado servanta al la plifortigado de la tutmonda paco kaj de la internacia kaj interhoma interkompreniĝo, konforme al la idealoj, kiuj estis la bazo por krei la Internacian Lingvon – Esperanton.

Organoj[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj organoj estas:

1. La Komitato de la Fondumo.

2. La Estraro de la Fondumo.

3. La Honora Komitato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondumo Zamenhof estis fondita en decembro 1987 kaj registrita en junio 1988, de jenaj organizoj: UEA, TEJO, ILEI, CED, PEA, PEJ, Asocio de Polaj Studentoj (ties Esperanto-sekcio PSEK) kaj de bjalistokaj institucioj: Vojevodo (Regionestro) de Bjalistoka Vojevodio, Urbestro de Bjalistoko, Bjalistoka Filio de Varsovia Universitato kaj Bjalistoka Kultura-Societo. Unue UEA kaj PEA havis po 2 reprezentantojn kaj ĉiuj aliaj po unu.

Unua prezidanto de FZ estis la Alta Protektanto de la 72-a UK en Varsovio – la prezidanto de la Pola Parlamento (Sejmo) – sinjoro Roman Malinowski, kiu dum la kongreso lanĉis oficiale la ideon de „Monda Esperanto-Centro” en Bjalistoko. La ideon oficiale subtenis la kongreso kaj la organoj de UEA kaj dum la „Bjalistoka Tago” la 26an de julio 1987 – do cent jarojn post la apero de la Unua Libro, oni jam legis Bjalistokan Deklaracion kaj eĉ simbole enigis la fondoŝtonon.

Jam en 1988 Bjalistoko organizis internacian arkitektan konkurson por la centro. La elektita, impona projekto, prezentita dum la 73-a UK en Roterdamo fare de bjalistoka delegacio (Jerzy Slezak – tiama vicvojevodo, Zbigniew Zdrojewski – la urbestro de Bjalistoko kaj Józef Jaworski – la prezidanto de Bjalistoka Kultura-Societo) enhavis jenajn elementojn: kongrescentron, grandan hotelon, bibliotekon, telekomunikan centron, financan centron, amfiteatron kaj grandan placon.

Printempe 1989 okazis en Białowieża „strategia seminario” pri la programo de la centro. Dum la 74-a UK en Brajtono en 1989 la bjalistoka delegacio organizis la „Bjalistokan Giĉeton” en kiu estis vendataj „popolartaĵoj” kaj la briketoj por „Monda Esperanto-Centro”. Okazis eĉ speciala aŭkcio. En 1992 la tiama urbestro de Bjalistoko – Lech Rutkowski konvinkis la estraron de la urbo donaci al FZ la grundon kaj la ruinigitan ekssinagogon. Post vendo de plejparto de la grundo kaj de la rekonstruota domo, de oktobro 1995 FZ havas propran sidejon ĉe la strato Piękna 3 en la centro de Bjalistoko. En la centro dum pli ol 2 jaroj (oktobro 1996-decembro 1998) funkciis la urba Kultura kaj Turisma Informcentro Ludoviko Zamenhof, kunfinancata de la urbo kaj de la vojevodio.

De la komenco 1999 en la sidejo de FZ troviĝas Bjalistoka Esperanto-Centro Ludoviko Zamenhof en kiu: okazas E-kursoj, merkredaj kunvenoj, troviĝas baza biblioteko (300 volumoj) kaj gastĉambro (kiun ofte uzas eksterlandaj kaj polaj vizitantoj). En la granda ĉambro okazas ofte portempaj ekspozicioj. La centro funkcias ĉefe danke al Bjalistoka Esperanto-Societo (BES).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • (interalie) Statuto de Fondumo Zamenhof