Sankta Lucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sent-Lucio)
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri lando. Por informoj pri la saktulino (Sankta Lucia), vidu la paĝon Lucia el Sirakuzo.

Sankta Lucio[1]Sent-Lucio[2][3] - angle Saint Lucia - estas lando en la regiono Karibio de Centra Ameriko.

Bazaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo: LC.
  • E-nomo: Sankta Lucio, Sent-Lucio.
  • Nacia nomo: Saint Lucia.
  • Areo: 616 km².
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Ĉefurbo: Kastrizo (51 mil).
  • Loĝantaro: 158 mil (1995).
  • Ŝtatlingvo: angla, plimulto de loĝantoj parolas kreolan variaĵon de franca lingvo.
  • Kredantoj: katolikoj.
  • Pokapa GNP: 3370 $.
  • Historio: Je la 22-a de februaro 1979 sendependiĝis de Britio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kenny Davis ANTONY (naskiĝis en 1951) estis ĉefministro inter 1997 ĝis 2006 kaj denove inter 2011 ĝis 2016.

Allen Michael CHASTAGET iĝis ĉefministro la 7-an de junio 2016. Li estis antaǔe ministro pri Turismo kaj Civila aviado de 2006 ĝis 2011. Li estis opoziciestro de tiam..

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teritoria organizado de Sankta Lucio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ŝtato estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.stlucia vacation information

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Sankta Lucio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]