Hiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hiismo estas proponita reformo de Esperanto. Hiisto sentas en tradicia Esperanto mankon de specife virseksa triapersona pronomo, simetria al ŝi, ĉar en tradicia Esperanto la triapersona pronomo li estas aŭ virseksa aŭ neŭtra. Kiel specife virseksan triapersonan pronomon hiisto uzas la pronomon hi.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En hiisma Esperanto la virseksa pronomo hi estas uzata simetrie kun la inseksa pronomo ŝi. La uzado de la virseksa pronomo li por emfazi virsekson estas arkaika. (La pronomo li estas nek virseksa nek inseksa; por emfazi la sekson oni uzu aŭ ŝihi.)

Alternativoj[redakti | redakti fonton]

Por indiki virsekson, eblas uzi la prefikson vir- aŭ sufiksece uzi kunmetaĵon -malin- (= mal+in) aŭ pronomece uzi kunmetaĵon malŝi (= mal+ŝi).

Liismo[redakti | redakti fonton]

Simile al Liismo, Hiismo asertas, ke la pronomo li estas neŭtra.

Riismo[redakti | redakti fonton]

Kontraste al Riismo, en Hiismo la pronomo li estas neŭtra, dum en Riismo ĝi estas specife virseksa.

Argumentoj kontraŭ hiismo[redakti | redakti fonton]

  • Aldoni novan pronomon estas kontraŭfundamente laŭ kelkaj homoj, pro la opinio, ke la kvanto de pronomoj estas limigita en la Fundamento.
  • hi estas anglismo, kaj multaj esperantistoj malakceptas influon de la angla lingvo.

Argumentoj por hiismo[redakti | redakti fonton]

  • Oni povas libere elekti ĉu emfazi sekson aŭ ne.
  • Per arkaika uzado de li oni diskriminacias inojn, vole-nevole implicante, ke parolante pri iu ajn besto, persono, profesio aŭ familiano, oni "kompreneble" celas viron. (Laŭ alia opinio oni diskriminacias ĝuste tiujn, vole-nevole implicante, ke nur ĉe inoj indas klare esprimi ilian sekson.)
  • La pronomo li origine tradukitas per he (angle), er (germane) kaj tiel plu, kiuj siatempe signifis tiu persono kaj nur she (angle), sie (germane) kaj tiel plu estis neambigue inseksaj, kio implicis, ke li ĝenerale estas virseksa. En la 21-a jarcento estas kreiĝintaj en la nacilingvoj, kiuj estis bazo de Esperanto en 1887, iloj por juste distingi aŭ maldistingi inter inoj kaj viroj. Esperanto devas havi sampovajn ilojn por esti taŭga komunikilo.
  • Seksneŭtrala uzado de li simetrias kun ili, kio estas plia regulaĵo en la lingvo.
  • Nova klare virseksa pronomo hi ne kaŭzus miskomprenon de pli frue verkitaj tekstoj. Uzado de li por virseksuloj ne malkonformas kun la nova sistemo, kaj esprimoj kiel li aŭ ŝi restus signife klaraj kaj rivelus la sistemon. Tio estas argumento favore al hiismo kompare kun riismo, kiu falsigus la antaŭan uzadon de li en seksneŭtrala signifo.
  • "Ŝi" estas el la angla she, do ambaŭ seksaj pronomoj venas de la sama lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]