Diskuto:Hiismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sub "Argumentoj por hiismo" troviĝas jena aserto: "La konstanteco postulita en la Fundamento estas neplenumebla, ĉar la lingvo evoluas. Ĉu estas kontraŭfundamente ne plu uzi ci?" Tiu ĉi aserto ne konformas al la faktoj kaj estas kompleta miskompreno de la rolo de la Fundamento. La netuŝebleco de la Fundamento jam ĉirkaŭ cent jarojn ĝenerale tute bone funkcias. Ĝi tute ne malhelpas, sed gvidas la evoluon de la lingvo.

La neuzado de "ci" ne estas kontraŭfundamenta, ĉar la singulara uzado de "vi" estas parto de la Fundamento. Vd. la liston en Fundamenta Gramatiko R5g "vi (du, ihr)", aŭ ekz. Ekzercaro § 10, 17: "Ne, vi eraras, sinjoro." "Ci" mem ankaŭ estas fundamenta, kvankam ĝi ne troviĝas en la Fundamenta Gramatiko. Ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas uzebla en specialaj okazoj: Ĝi havas jen tre intimecan, jen malŝatan kromsignifon.

Mi rekomendas, ke oni forigu la cititan malĝustan aserton. Pri la funkcio de la Fundamento vd. ankaŭ la studon "Kontribuoj al la norma esperantologio".

--Helmut Welger 13:56, 12. Mar 2005 (UTC)


Mi konsentas kun Helmut Welger. Kiu rajtas decidi ĉu forpreni artikoleron? --Stefiĉjo 14:27, 16. Mar 2005 (UTC)


Ĉu "hiismo" ekzistas ekster Vikipedio mem?[redakti fonton]

Ĉu "hiismo" ekzistas ekster Vikipedio mem? La artikolo ne donas referencojn, kaj kiam mi serĉis per Guglo, mi trovis nur la vikipedian artikolon.

La vorto »hiismo« estas nur uzata ĉi tie, sed la fenomeno mem estis parto de Esperanto-bazita lingvoprojekto de la Eŭropa Unio. Bonvolu vidi al Distribuita Lingvo-Tradukado kaj Seksneŭtrala homa triapersona pronomo. --Sagitario 12:27, 15. Mar 2005 (UTC)


Ĉu la Fundamento malpermesas hi?[redakti fonton]

Pro kio oni povas konkludi ke krom li ne rajtas ekzisti alia triapersona virgenra pronomo? Mi forigos tiun ĉi aserton se ne troviĝos plia klarigo en ĝi. Ĝis! Stefichjo --130.149.17.41 10:58, 27. Jul 2006 (UTC)

Mi forigis ĝin:

  • "Hi" estas absolute kontraŭfundamenta pro diversaj kialoj. La plej facile komprenebla kialo logike sekvas el la fakto, ke krom "li" ne rajtas ekzisti alia vira triapersona singulara pronomo. "Li" tute ne estas "baze seksneŭtra", ĉar laŭ la klara regulo de la Fundamenta Gramatiko ĝi estas baze virseksa, kvankam ĝi havas seksneŭtran kromsignifon. Vd. ankaŭ jenan klarigon de Zamenhof (LR 59): "Ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro, estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ 'ŝipo' iu uzas la vorton 'navo', ĉar la vorto 'ŝipo' al li 'ne plaĉas' - tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus)."

Ĝis! --Stephan Schneider 11:25, 8. Sep 2006 (UTC)