Ĝiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĝiismo proponas uzi la jam ekzistantan triapersonan pronomon ĝi kiel seksneŭtralan triapersonan homan pronomon. Tiu solvo estas utila kiam la sekso ne konatas aŭ ne gravas. Ĝi estas la sola fundamenta solvo.

Ekzemple kiam oni parolas pri la murdinto de krimromano, oni ne povas uzi liŝi, ĉar fakte oni ne scias, ĉu la murdinto estas vira aŭ ina, ĝis kiam oni ne scias la finon de la historio, aŭ ĉar oni rakontas historion kaj ne volas doni indicojn pri la fino.

Zamenhof[redakti | redakti fonton]

Zamenhof plurfoje esprimis sian ideon pri la pronomo ĝi kiel pri "senseksa pronomo" apud la pronomoj li kaj ŝi en Lingvaj Respondoj:[1]

Citaĵo
 La pronomoj «li» kaj «ŝi» estas uzataj nur por personoj; por aferoj, objektoj kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon «ĝi», ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj, volas esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas uzi «li» kaj «ŝi». 
— L. L. Zamenhof, Esperantisto
Citaĵo
 En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano «il», la germano diras «es»); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter «li» kaj «ŝi» — la vorton «ĝi». Tiel same ni parolas ankaŭ pri «persono». Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton «li». 
— L. L. Zamenhof, Esperantisto
Citaĵo
 Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» (kiel ni faras ekzemple kun la vorto «infano»), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj» aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por «homo» la pronomon «li». Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se ni ĉiam farus diferencon inter «homo» kaj «homino», tiam ni devus por la unua uzi «li» kaj por la dua «ŝi»; sed ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaŭ seksoj (ekzemple «homo» = homo aŭ homino, «riĉulo» = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon «li» ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton «ĝi» ne sole por «homo», sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: «riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al «ĝi» (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj). 
— L. L. Zamenhof, La Revuo
Citaĵo
 La vorton «ĝi» ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino, sed pri io, kio ne havas sekson aŭ kies sekso estas por ni nekonata aŭ indiferenta 
— L. L. Zamenhof, La Revuo
Citaĵo
 Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan pronomon «ĝi», — ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton «li» aŭ «ŝi»; sed en ĉiuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn «li» kaj «ŝi» nur por homoj. 
— L. L. Zamenhof, La Revuo

En Esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

La pronomo ĝi estis uzita de Zamenhof parolante pri nekonato en kelkaj liaj tradukoj. Ekzemple en la traduko de dramo La Revizoro (dua akto, unua sceno) estas skribite: "Oni frapas; certe ĝi estas li."[2][3]

Ankaŭ en dramo Georgo Dandin aperas dialogo kie ĝi estas uzata universale malgraŭ tio, ke la parolantoj scias ke la homo estas sinjoro:

Georgo Dandin:
Certe! Kaj kia estas la nomo de tiu, kiu vin sendis tien?
Lublin:
Ĝi estas la sinjoro de nia loko, sinjoro vicgrafo de ...
Pesto! mi neniam memoras, kiel al la diablo, oni elparolaĉas tiun nomon; sinjoro Kli ... Klitandro.
Georgo Dandin:
Ĉu ĝi estas tiu juna kortegano, kiu loĝas ...
Lublin:
Jes, apud tiuj arboj.[4]

Kaj ankaŭ en Zamenhofa traduko de romano Marta oni uzas pronomon ĝi parolante pri persono: "En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo."[5]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kritikas, ke per uzo de pronomo ĝi kiel homa seksneŭtrala pronomo malaperus distingo inter personoj kaj aĵoj en triapersona singularo.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ZAMENHOF, Ludoviko Lazaro. (2001) “Personaj pronomoj”, Lingvaj Respondoj (PDF), p. 55–59. ISBN 91-7303-109-7.
  2. Markos (2014-10-16). Esperanto kaj sekso. Alirita 2015-09-06.
  3. Gogol, Nikolaj Vasiljeviĉ. La revizoro Akto dua. Alirita 2015-10-08. “Oni frapas; certe ĝi estas li.”.
  4. Molière (oktobro 2001). Georgo Dandin Komedio en tri aktoj, p. 7. eLibro. Alirita 2014-10-08.
  5. Wennergren, Bertilo. PMEG Tria persono (2015-08-16). Alirita 2015-10-24.
  6. Hagemann, Ole (oktobro 1979). “Egaleco kaj la Internacia Lingvo”, Sekso kaj Egaleco (0), p. 4–6. Alirita 2015-09-07.. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]