Marta (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta
Marta
Marta
Marta
Aŭtoro Eliza Orzeszkowa
Eldonjaro 1910
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 237
vdr

Marta[1] estas romano de Eliza Orzeszkowa (aŭ Eliza Orzeszko), kiun el la pola tradukis L. L. Zamenhof. La 1-a, 2-a kaj 3-a eldonoj (237 paĝoj) aperis ĉe Hachette en 1910, 1924 kaj 1928 respektive, la 4-a eldono (213 paĝoj) ĉe Esperantaj Francaj Eldonoj en 1968, la 5-a eldono (256 paĝoj) ĉe Eldonejo Kleks en 1999. Marta estas tradukita en la japanan kaj korean lingvojn.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ne tre novmoda, sed ĉiam kortuŝanta estas la priskribo pri la malgaja vivado de malfeliĉa vidvino kaj patrino. Nedubebla estas la arta kaj homa valoro de l' historio kaj taŭgeco de la traduko. 
— 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 125
Citaĵo
 Post kelkaj jaroj da feliĉo kun amata edzo, vidvino Marta restas sola kun sia kvarjara infanino. Ĉar en la hejmo ne troviĝas plu ia ajn monsumo, la vidvino devas tuj vendi sian meblaron, la karajn memoraĵojn eĉ la infanan liteton, forlasi la domon kaj lui en malriĉa kvartalo subtegmentan ĉambron, kie ŝi loĝos kun la filineto. Danke al la vendo de l' mebloj ŝi enspezis kelkajn monbiletojn kiuj ebligis al ŝi malĝoje, suferante sed kuraĝe atendi iom da tempo kaj serĉi remedojn por perlabori sian vivon. Ĉu ŝi povos elturniĝi? Ĉar ŝi volas antaŭ ĉio gardi sian virinan honoron kaj resti fidela al la memoro de sia mortinta edzo, ŝi petos nur de la propra laboro la bezonatan monon. Ŝi sin turnas al ĉiuj pordoj, ĉiuflanke provas por dungiĝi sin kiel instruistinon, tradukistinon, kudristinon, desegnistinon, ktp. La rakonto pri ŝiaj klopodoj kaj penoj por trovi ian ajn enspezigan situacion estas emociplena kaj korŝiranta. 
— 1910, Historio de Esperanto I, paĝo 301
Citaĵo
 Jen libro, kiun oni povas rekomendi en plena konfido, kiun neniu legos sen profunda emocio, kiu fluigos plu ol unu larmon. Iafoje oni havas senton diri al la aŭtorino: Sufiĉe ! nia koro estas tro premata, lasu penetri unu radion de lumo, da espero en tian mizeron. Sed tion ne volis la autorin; ŝi volis skribi historion veran, instrui, konvinki ne serĉante la facilan intereson, de pasiaj aŭ imagaj romanoj. Dezirinde estas ke multaj virinoj ĝin legu, por ke ili ne fariĝu viktimoj, multaj homoj por ke ili ne faru viktimojn. La leganto trovos en tiu romano ne nur scenojn tuŝaatajn (sic), pledon elokventan por la virinoj, sed ankaŭ ĝustajn konsiderojn pri la konduto de la viroj, pri la neĵustaĵoj sociaj, pri la nejusteco de la leĝoj, de la moroj, de la opinioj. Pri la traduko, mi diros nur, ke ĝi plene komprenigas kiel meritita estas la granda literatura reputacio de Eliza Orzesko. 
— C. Aymonier. Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)


Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4258, paĝo 373

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]