Diskuto:-iĉ-

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

»Uzmaniero de -iĉ- laŭ riismo kaj iĉismo kontraŭfundamentas ĉar la signifo de bazaj vortoj (kiel ›patro‹ ktp.) estus ŝanĝata. Kelkaj uzas -iĉ- same kiel vir-. Tio ne kontraŭfundamentas ĉar la enkonduko de nova vortero sen ĝisradike ŝanĝi la cetera lingvo eblas.«
Ĉu estas tiu priskribo ĝusta?
Mi petas por respondoj.
--Sagitario 09:51, 13. Jan 2005 (UTC)

Tio sonas ĝuste, laŭ mi.
--VerdLanco (diskutu) 19:09, 14. Jan 2005 (UTC)


Konfuzeblo[redakti fonton]

Mi komprenas ke iuj opinias kaj konfuzeblaj (sed ĉi-okaze la kuntekso helpos), tamen la sufiksoj in, id kaj ŝajnas al mi tro malsimilaj! Ĉu iu konsentas forigi kelkajn el tiuj argumentoj (aŭ unuigi ilin en unu frazon)? --Yuu eo 21:40, 24. Mar 2006 (UTC)

-ir- propono[redakti fonton]

Mi aldonis la -ir- proponon, kiu celas la saman praktikon de la lingvo. Mi pensas ke estas nur malsimileceto : la ideo estas la sama. Mi volas diri ke kiam la homoj volos trovi solvon, homoj povos trovi solvo, se homoj ne okupîĝas pri tiu problemo, kiuj ajn povas estis la proponoj, homoj ne interesiĝos. Krizidor 09:03, 20. Apr 2006 (UTC)


Ne necesa konfronto inter -iĉ- kaj la fundamento[redakti fonton]

Mi pensas ke ne ekzistas necese unu konfronto inter la uzo de -iĉ- kaj la fundamento, ĉar la uzo de -iĉ- povas esti uzata kiel sinonima formo por esprimi sekson, kaj fari la esperanto do pli neŭtra kaj internacia.