Paroleraroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Parolmalkapablo)
Saltu al: navigado, serĉo

La paroleraroj estas diversaj anomalioj de parolado. Larĝsence ankaŭ la problemoj de legado kaj skribado (disleksio kaj disgrafio) apartenas tie. La parolado estas tre kompleksa, do estas multa paroleraroj, ekzemple dislalio, balbutado, taĥilalio, kaj dizartrio. Ili estas pli oftaj ĉe infanoj ol plenkreskuloj, kaj estas pli oftaj ĉe viroj ol virinoj. Ĝis tria vivjaro la paroleraroj aligas al la lernado de parolado. Laŭ severeco oni povas distingi parolerarojn kaj parolmalkapablon. La longtempa plena malkapablo paroli estas muteco; la plena malkapablo kompreni numerojn estas akalkulio, kiu estas la plej severa diskalkulio. La plena malkapablo lerni legi kaj skribi ne havas propran nomon, ĝi apartenas al aleksio kaj agrafio, kiuj estas la plej severaj disleksio kaj disgrafio.

Plejofte oni ne konsideras la parolerarojn tial grandajn problemojn, kiel ili estas. Ofte ankaŭ la mutuloj ne estas konsideritaj kiel malkapabluloj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la parolado estas kompleksa, ĝi povas havi multan erarojn:

Ili povas miksiĝi, kaj oni povas ne ĉiam determini, kiu estis la unua.

Laŭ severeco[redakti | redakti fonton]

Ni konsideras laŭ severeco parolerarojn, difektojn de parolado, kaj parolmalkapablojn. Ĉe infanoj oni pensas, ke la paroleraroj estas periferiaj, la pli severaj difektoj centralaj, sed ĉiu tipo povas esti plene severa.

La severeco estas subjekta. Iuj sentas lian difektojn de parolo malhelpitaj, sed ilia ĉefa komunikilo estas la parolado, kaj ne konsideras sin malkapablaj. Oni povas konsideri la paroleraron kiel malkapablo, se la ulo ne parolas, aŭ ilia parolo pretendas helpon. Ili uzas (ankaŭ) helpilojn por komuniki, aŭ ne komunikas. Neparolantaj estas krom la mutuloj la mutistoj, kaj kiuj provizore ne povas paroli, sed nur tiuj statoj estas malkapabloj, kiuj estas konstantaj aŭ daŭraj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La paroleraroj povas havi multan kaŭzojn, kiuj povas ekigi ankaŭ kune. Ĝi povas esti de malbone modelo, aŭ povas havi organan kialon: la difekto de aŭdado, de parolorganoj aŭ de la elementoj de nerva sistemo, kiuj okupiĝas kun la parolo. La cerbaj difektoj estas centralaj, la aliaj periferiaj. Ĉiu difekto povas esti denaske aŭ okazita per traŭmatoj, infektoj, drogoj, malsanoj de cirkulado, aŭ ĉiu, kiu difektas la aŭdadon, la parolorganojn aŭ la nervan sistemon.

Korigado[redakti | redakti fonton]

La korigado dependas de okazoj kaj de la tipo de la eraro. Unue oni devas ekzameni la aŭdadon kaj la parolorganojn, kaj resanigi la difekton. En iuj kazoj oni ne povas solvi la problemon per operacio, ekzemple se temas pri afazio aŭ forigado de laringo. Post la forigado de laringo la ulo povas lerni doni voĉon per ezofago. En kazo de afazio la postrestitaj cerbaj regionoj lernas kompreni la paroladon, paroli, legi kaj skribi.

Post la solvado de organaj problemoj restas la eraro funkcionala, kaj logopedie korigebla, kiu dependas de la tipo kaj komplekso de paroleraro. La dislalioj estas simplaj,[1] la balbutado[2] kaj taĥilalio[3] estas pli kompleksaj, sed ankaŭ plibonigeblaj. La mutismo pretendas ankaŭ psiĥologon kaj kunlaboron de familio, kaj la kuracado estas longtempa kaj kompleksa.[4] La afazio kaj disartrio ne povas esti korigeblaj sen kuracisto kaj kunlaboro.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La paroleraroj perturbas la komunikadon. Ankaŭ la malgrandaj paroleraroj embarasas la ulon, kiu estos timema, silentema, timas fremdulojn kaj prezentadon. La infanoj ofte forkomuniigas kaj malamikas kontraŭ paraoleraran kunulon.[5] Se la difekto estas pli granda, ankaŭ la bonvola partnero atentas la difekton. Ĉe parolmalkapablo la parolo estas limitigita, kaj restas senefektiva, kiu malhelpas interesojn aŭ pensojn eldiri.[6] La helpiloj helpas iom, sed ne povas tute restarigi la plenajn komunikantajn kapablojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]