Internacia Klasigo de la Funkciado, de la Diskapablo kaj de la Sano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Klasigo de la Funkciado, de la Diskapablo kaj de la Sano (IKF) de la Monda Organizaĵo pri Sano determinas la klasigon kaj kodigon de la malkapabloj kiel rezulto de la interagado kiu enhavas malsufiĉojn, limigojn de la aktiveco kaj restriktojn al partopreno.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa sidejo de la Monda Organizaĵo pri Sano en Ĝenevo, Svislando. Unu el multaj respondecoj de la MOS estas studo de malkapabloj kaj klopodoj por helpi malkapablulojn.

La IKF distingas inter la funkcioj de la korpo (ĉu fiziologia aŭ psikologia, kaj vido) kaj la strukturoj de la korpo (anatomiaj organoj, okulo kaj rilataj strukturoj). La malfortigo en strukturo aŭ la korpa funkcio estas difinita kiel partopreno de la anomalio, de la difekto, de la perdo aŭ de alia grava devojigo de kelkaj normoj ĝenerale akceptataj de la popoloj, kiuj povas fluktui je iu limdato. La aktiveco estas difinita kiel la plenumo de tasko aŭ agado.[1]

La IKF listigas 9 ampleksajn areojn de la funkciado kiuj povas esti tuŝitaj:

  1. Lernado kaj aplikado de sciaro
  2. Ĝeneralaj taskoj kaj postuloj
  3. Komunikado
  4. Movkapablo
  5. Memzorgado
  6. Hejma vivo
  7. Interagado kaj interpersonaj rilatoj
  8. Gravaj areoj de la vivo
  9. Vivo de la komunumo, kaj socia kaj civitana

Klasigoj[redakti | redakti fonton]

  • CIE-10, la Internacia Klasigo de Malsanoj, deka versio
  • CDFT, la Internacia Klasigo de Farmaci-terapeŭtaj Derivaĵoj
  • CIAP-2, la Internacia Klasigo de Primara Zorgado
  • CIE-O, Internacia Kodigo de malsanoj por onkologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Disability and health Alirita la 2an de majo 2016; 2015 Fact sheet N°352 WHO Media centre, World Health Organization.