Grapolbombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La grapolbomboŝprucbombo estas tre mortiga kaj "efika" tipo de bombo, kiu konsistas el ujo, kiu entenas de tri ĝis super 1000 bombetoj, kiuj liberiĝas ĉe aktivigo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Usona bombaviadilo B-1 Lancer bombardanta per grapolbomboj

Ekzistas diversaj tipoj de grapolbomboj kiel konvenciaj eksplodaj, flam-, ŝpruc-, min-, kaj aliaj bomboj. La grapolbomboj disĵetas siajn bombojn sur granda areo kaj tiel havas grandan murdan, detruan efikon. Tio kaŭzas ankaŭ damaĝon de civilaj instalaĵoj, murdon de senkulpuloj. Ĉar 5-10 % de la bomboj ne eksplodas tuj kaj tiel kaŭzas postajn vundadojn, mortojn, multaj civilaj organizaĵoj kontraŭas ties uzon.

Grapolbomboj estis amase uzataj en la hindoĉiniaj militoj, precipe en Laoso kaj Sud-Vjetnamio. Ili uziĝas ankaŭ hodiaŭ kontraŭ la t.n. teroristoj (Afganio, Irako, Libano), sed ofte suferis la civiluloj.

La ŝprucbomba teknologio estis evoluigita dum la Dua mondmilito fare de la germana Luftwaffe (aerarmeo). Dum la milito, Rusio kaj Usono pluevoluigis la inventaĵon kaj uzis ĝin. El 1964 al 1973 Usono lanĉis du milionojn da tunoj de grapolbomboj sur Laoson (pli ol ĉiuj bomoboj lanĉitaj de Usono dum la Dua Mondmilito), multaj el ili ne eksplodis kaj de tiam tio kaŭzis pli da 12,000 viktimoj (mortintoj kaj vunditoj). En 2006 laŭ Unuiĝintaj Nacioj la israela armeo lanĉis sur Libanon 4 milionojn da grapolbomboj kaj nur unu jaron poste almenaŭ 200 civiluloj estis viktimoj de tiuj bomboj "akcidente".

En la lastaj jardekoj, la graveco de la grapolbombo malpliiĝis kun la graviĝo de la ŝprucbomboj.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Grapolbombo CBU Mark 20 «Rockeye II»

Tiujn bombojn povas lanĉi kaj aviadiloj kaj kanonoj. Ties origina celo estas detrui kolonojn de militaj veturiloj aŭ municiujojn kaj armilujojn. Ili povas pezi ĉirkaŭ 500 kg kaj enhavas borontajn, incendiontajn kaj kontraŭpersonajn erojn.

La aviadilo elĵetas la bombon je alteco inter 800 kaj 1300 m. Poste la bombo malfermas siajn aletojn kaj ekgiregas ĉirkaŭ sia akso. Tiel disiĝegas ĝia enhavo. La surfaco, kiu ricevas tiun pluvon samampleksas kiel kvar futbalejoj; kvarono de la eroj ne eksplodas dum la falo kaj iĝas daŭrega danĝero porĉiama.[1]

La lasta utiligo de grapolbomboj okazis dum la milito de 2006 en Libano, sur kies teritorio la israela armeo faligis kvar milionojn da tiaj bomboj, el kiuj almenaŭ pli ol unu miliono restis nesploditaj pretaj eksplodi. Israelio, tamen, jam transdonis la mapojn de la teritorioj polurendaj elspeze kaj riske de internaciaj organizaĵoj.

Kontraŭ grapolbomboj[redakti | redakti fonton]

Uganda aktivulino ĉe la Dublina konferenco de majo 2008

Ĉefe pro ilia damaĝo kontraŭ civila loĝantaro la grapolbomboj estas akre kritikataj de organizoj kaj individuoj el la medioj kaj de pacismo kaj de homaj rajtoj. En la ĝenerala mondo NROj kiel Human Rights Watch lanĉis kampanjojn kontraŭ la fabrikado, stokado kaj uzado de tiuj bomboj. Grupo de tiaj NROj formis la Mondan Koalicion kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj (Cluster Munition Coalition, CMC).

Eĉ ene de Esperantio, grupo de membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), organizitaj kiel Pacista Frakcio, agadas favore senminigon kaj malpermeson de tiuj bomboj, kun rekta agado rilate la kroatan situacion (senminigo), francajn parlamentanojn (grapolbomboj), aplikigon de la Konvencio de Otavo, ktp. SAT estas membro de tiu asocio CMC. Aktiva en la kampanjo kontraŭ grapolbomboj estas ankaŭ la Esperanta Civito.

Finfine fine de majo de 2008 okazis en Dublino kongreso de reprezentantoj de diversaj landoj por pritrakti la situacion pro Konvencio pri Grapolbomboj. Unue oni diru, ke ne partoprenis Usono, Rusio, Ĉinio, Israelo kaj Barato. Nehazarde, la tri unuaj menciitaj estas la tri grandaj potencoj de la komenco de la 21-a jarcento, krom la Eŭropa Unio.

La unua malfacilaĵo estis difini, kio estas grapolbombo (ĉar diversegas la tipoj), ĉe kio multaj landoj deziras konsideri esceptojn (precize pri tiuj bomboj, kiujn ili mem fabrikas), kiel Hispanio. La premo de kelkaj landoj kiel Britio, kiuj asertas sian deziron malpermesi tiun tipon de bomboj, akcelis la komunan decidon malpermesi la fabrikadon kaj nuligi la stokadon de ili en limdato de 8 jaroj. Oni konsideris kelkajn esceptojn, sed malmultajn. Tio estas pozitiva. Tamen estis negativege, ke oni ne atingis decidon pri malpermeso de milita kunlaboro kun landoj, kiuj ne subskribis la traktaton; tiele, ĉiuj povos kunlabori kun landoj, kiuj ankoraŭ fabrikas aŭ uzas tiujn bombojn.[2]

Kvankam ne okazis totala malpermeso, jam oni semis la ĝeneralan kritikon kontraŭ tiuj armiloj kaj oni povas esperi, ke tuj ili malaperu. Io simila okazis ĉe la kontraŭpersonaj minoj: en 1998 oni subskribis internacian traktaton kontraŭ tiaj armiloj, sed Usono, unu el la plej grandaj fabrikintoj de ili, ne subskribis la traktaton. Tamen la internacia malakcepto igis, ke eĉ Usono ĉesis ties produktadon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El País, 29a de majo 2008, A. Rizzi, "Más de cien países acuerdan prohibir las bombas de racimo", Fonto Jane's.
  2. El País, 29a de majo 2008, A. Rizzi, "Más de cien países acuerdan prohibir las bombas de racimo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]