Pitié-Salpêtrière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pitié-Salpêtrière
Hôpital de la Salpêtrière

malsanulejo
Prezento
Stilo Baroka
Tipo Malsanulejo
Arkitekto Louis Le Vau
Dato de konstruo 1656
Protekto Historia Monumento
Geografio
Lando Francio
Regiono Francilio
Loko Parizo
Geografia situo 48° 50′ 13″ N, 2° 21′ 54″ O (mapo)48.8372.365Koordinatoj: 48° 50′ 13″ N, 2° 21′ 54″ O (mapo)
Pitié-Salpêtrière (Parizo)
Pitié-Salpêtrière (Parizo)
DEC
Pitié-Salpêtrière
Pitié-Salpêtrière
Pitié-Salpêtrière
Situo de Pitié-Salpêtrière

Map

vdr

Pitié-Salpêtrière (france Hôpital de la Salpêtrière) estas malsanulejo de AP-HP en la 13-a arondismento de Parizo, en Francio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis dezajnita de Louis Le Vau kaj konstruita en la 17-a jarcento sur loko kie antaŭe ekzistis fabriko de pulvo[1] (la nomo devenas de la franca salpêtre; en esperanto, salpetro, unu el la ingrediencoj de pulvo). La konstruaĵo estis dezajnita por teni la malriĉulojn, almozulojn, senlaborulojn kaj diversajn forpelitojn kiuj povis ĝeni la ordon de Parizo.

Poste, ĝi utilis kiel malliberejo por prostituitinoj kaj loko por teni ekster la socion mensmalsanulojn, frenezajn krimulojn, epilepsiulojn kaj malfavoratojn ĝenerale. La loko ankaŭ estis fama pro sia granda populacio de ratoj.

Tony Robert-Fleury:
Philippe Pinel en Salpêtrière

Dum la Franca Revolucio, ĝi estis prenita de la homamaso, kiu liberigis la prostituitinojn. Aliaj (verŝajne mensmalsanaj virinoj) estis murditaj. Ekde la Revolucio, Salpêtrière utilis kiel azilo kaj psikiatria hospitalo por virinoj.

Unu el ĝiaj plej famaj profesoroj, Jean-Martin Charcot estas konata kiel la patro de moderna neŭrologio kaj mentoro de Sigmund Freud. Liaj klasoj en la hospitalaj sekcioj de la malsanulejo helpis klarigi la naturan historion kaj fiziopatologion de multaj malsanoj, inkluzive de sifiliso, epilepsio kaj cerbovaskula akcidento.

La atento de internaciaj amasmedioj subite turniĝis al Salpêtrière en aŭgusto 1997. Post aŭtoakcidento en tunelo de Ponto de l'Alma, Diana, Princino de Kimrujo estis urĝe translokita kaj sanigita en la hospitalon, mortante surloke kelkajn horojn poste.

Nuntempe, Salpêtrière estas universitata hospitala centro, kiu ampleksas plej multajn medicinajn specialecojn. La hospitalo enhavas la Institut du cerveau et de la moelle épinière.

Publikaj transportoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hospital da Salpêtrière en la portugala Vikipedio.