Fiziopatologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fiziopatologio estas la studo de la patologiaj procezoj (malsanoj) ĉu fizikaj ĉu kemiaj kiuj okazas en la vivantaj organismoj dum la realigo de ties funkcioj. Tiu fako studas la mekanismojn de produktado de la malsanoj rilata al la maksimumaj niveloj nome molekula, subĉela, ĉelaj, hista, organa kaj anatomia.

La fiziopatologio estas tre rilata al la anatomio, molekula biologio, biokemio, ĉela biologio, genetiko, fiziologio, imunologio, farmacio kaj morfologiaj sciencoj. La fiziopatologio derias el la fiziologio (biologia scienco kiu celas la studon de la dinamiko de la organizitaj korpoj). Tiel, la fiziopatologio estas konstituata kiel fako bazita sur la havigo de la sciencaj bazoj de la praktiko de la medicino. Krome, ĝi estas ponto inter la bazaj kaj klinikaj fakoj kaj, studante animalojn (inter ili la homon), ĝi faras gravan alproksimigon al la veterinara medicino.