Alireblo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simboloj de specoj de alireblaj helpiloj (de la supra maldekstra angulo dekstrume): ĝenerala alirebla aranĝo aŭ alirebla aranĝo por rulseĝaj uzantoj, teleksilo por aŭdhandikapuloj, Voĉplifortigo por aŭdhandikapuloj, signolingva traduko, CCTV por faciligi legadon por vidhandikapuloj, alirebla transskribaĵo en brajla, ĝeneralaj alireblecaj aranĝoj por vidhandikapuloj kaj telefono kun amplifilo por aŭdhandikapuloj.
Lifto kiu ebligas alireblon ĉe ŝtuparo en la Cefet-MG, Bel-Horizonto, Brazilo.
Simbolo reprezentanta alireblecon por homoj kun nevideblaj handikapoj (intelektaj, mensaj, komunikaj kaj lernaj handikapoj)
Butonoj de lifto estas alireblaj ĉe hospitalo Evanston, en la metropola areo de Ĉikago. Ĉiuj butonoj estas atingeblaj de rulseĝaj uzantoj, la krizaj butonoj estas la plej malaltaj kaj estas atingeblaj de ĉiuj, kiuj falis sur la plankon. La butonaj markoj estas markitaj en kelkaj malsamaj formoj (arĝenta ŝablono sur nigra, kaj ruĝa sur arĝento, reliefo kaj brajlo) kaj taŭgas por homoj kun diversaj vidkapabloj. La butono de la enira etaĝo estas markita per asterisko por helpi orientiĝi en la konstruaĵo
Trotuaro alirebla por blinduloj, vidhandikapuloj kaj rulseĝuzantoj, proksime al trotuaro ĉe Evanston, en la Ĉikaga metropola areo
Sekcio de neceseja kabino estas alirebla por rulseĝaj uzantoj. La kabano havas multan manovran spacon, la necesejo estas iomete levita super la normo kaj ĉirkaŭ la necesejo estas diversspecaj teniloj
Faldita surfaco por rulseĝo de busuzanto en Japanio

La alireblo aŭ pli precize dirite universala alireblo estas la grado de deklivo kiu ebligas ke ajna persono aŭ akcesora objekto povu veni publike, viziti lokon aŭ atingi servon, sendepende de la teknikaj, kognaj aŭ fizikaj kapabloj de la persono. Por helpi la alireblon oni uzas diversajn ilojn en la helpo por trapasi barojn kaj malfacilaĵojn de la medio, kaj tiel atingi, ke ĉiaj personoj, inklude ajnatipajn diskapablulojn povus fari la saman agon kiu povus fari persono sen ajna tipo de malkapablo. Tiuj facilaĵoj estas nomataj "teknikaj helpiloj". Inter tiuj estas la alfabeto Braille, la signolingvo, la rulseĝoj, la aŭdsignaloj de semaforoj, ktp.

Konsiderante la enhavon de la Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj, la alireblo estas rajto kiu postulas la realan eblon ke ajna persono povas eniri, transiri kaj resti en loko, sekure, komforte kaj aŭtonome. Tio siavice postulas, ke la fizikaj barieroj devas esti nuligitaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Recueil des belles pratiques et des bons usages, Guide co-édité par les ministères de l'Écologie et du Logement, présentant 58 "réalisations exemplaires" d'amélioration des conditions de vie et de déplacement de personnes âgées et/ou handicapées, à mobilité réduite
  • J. Heimans, «L'accessibilité, terme nouveau en phytogéographie», Vegetatio, vol. 5-6, no 1,‎ 1954, p. 142-146
  • SNCF, «La gare du Val d'Or, modèle de bonnes pratiques en matière d'accessibilité», La lettre de l'accessibilité, no 8,‎ junio 2012 (rete [1], konsultita la 27an de Junio 2021).