Solopa remboato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solopa boato

Solopa remboatounuremista remboato (mallonge nur solopaunuremista) en rem-sporto estas nomo por ĉiu boato, kiu estas antaŭenigita de unu persono. Ĝi estas duremila boato. La mallongigo por la solopa estas 1x. Kune kun la okopa remboato oni taksas ĝin kiel grava kategorio. La solopa estas olimpika kategorio ekde la dua olimpiko en 1900.

Remi en solopa boato estas bona maniero por plibonigi la remilsvingon de individua remisto. La kialo estas, ke la remisto mem kaŭzas ĉiun movon de la boato. Tio donas al la remisto rektan informon pri ĝia svingo. Ĉar la boato estas mallarĝa, malspertuloj facile renversiĝas remante solopan boaton. Ĉar oni remas sen influo de aliaj remistoj, trejnistoj uzas konkursojn inter solopaj remistoj por elekti la membrojn de pluropaj boatoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Bildsimbolo de la solopa

La konstruo de la solopa similas al tiuj de aliaj remboatoj. Ĝi havas longan kaj mallarĝan korpon kun elstarilo kaj remilingo sur ambaŭ flankoj kaj stabiligilo ĉe la boatovosto. Ĉar la solopa ne havas rudron, oni stiras la boaton per tiri remilon pli forta ol la alia. Laŭ FISA la minimuma pezo estas 14 kg por eviti tro multekostajn boatojn.[1] La minimuma longo estas 7,2 m.[2] Fakte la boatoj estas 7,4 ĝis 8,3 m longaj kaj 26 ĝis 29 cm larĝaj ĉe la akvosupraĵo. La precizaj mezuroj dependas de la pezo de la remanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FISA Rule Book (angle), p. 63. Alirita 28-a de aprilo 2019.
  2. FISA Rule Book (angle), p. 60. Alirita 28-a de aprilo 2019.