Kevlaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kevlar

Kevlar estas markonomo de sinteza forta aramida (aromata poliamido) fibro de la kompanio DuPont. Ĝi malkovriĝis en 1965 fare de Stephanie Kwolek kaj Herbert Blades kaj estis surmarketigita en la fruaj 1970-aj jaroj.

La fibroj havas grandan firmecon, frap-persistecon, rezistecon kontraŭ acidoj kaj bazoj.

Oni uzas la kevlaron en pafrezista veŝto, kaskoj, fortigo de veturiloj, sportaj iloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]