Uzanto:Goren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Babelejo
ru
Для этого участника русский язык является родным.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
en
4
This user speaks English at a near-native level.
es
2
Este usuario puede contribuir con un nivel intermedio de español.
de
1
Dieser Benutzer hat grundlegende Deutschkenntnisse.
toki
pona

1
jan ni li toki lili e toki pona.
fi
1
Tämä käyttäjä puhuu suomea jonkin verran.'
mi
1
Kua taea e tēnei tangata te taumata taumata waiwai mō te reo Māori.
yi
1
‫דער באַניצער האָט תּוך־ידיעה פֿון ייִדיש.‬
uk
p
Цей користувач може читати українські тексти.
pl
p
Ten użytkownik może czytać polskie teksty.
fr
p
Cet utilisateur comprend des textes en français.
ar
0
ja
0
この利用者は 日本語わかりません (または理解するのがかなり困難です)。
Uzantoj laŭ lingvo
Nuvola Russian flag.svg Rusio
Mi venas el Rusio
Nuvola apps biology.png biologio
Mi partoprenas en la Portalo kaj projekto pri Biologio
Pieter Bruegel the Elder - The Tower of Babel (Vienna) - Google Art Project - edited.jpg Lingvoj
Mi ŝatas lingvojn.
Komputiko Komputiko
Mi estas gluata je mia komputila ekrano.
Tux.svg Linukso
Mi uzas Linuksan distribuaĵon.
Ne trokomercigo de sportoj Sportoj
Mi malkonsentas la trokomercan uzon de sportoj.
Music ClefG.svg Muziko
Mi aŭskultas muzikon dum la tuta tago.
Wikipedia-logo.png Vikipedio
Mi ŝatas kontribui en vikipedio ĉiam kiam mi povas.
Flag of Esperanto.svg Farismo
Mi subtenas uzadon de la prepozicio "far" por pli bone esprimi agenton
Flag of Esperanto.svg Naismo
Mi subtenas uzadon de la prepozicio "na" por pli bone esprimi akuzativon
Iĉuzismo.png Iĉuzismo
Mi emas uzi la sufikson "" por pli da seksegaleco en esperanto.
Anarchy-symbol.svg Anarkiismo
Mi estas anarkiisto.
Spaghetti-prepared.jpg Pastafarianismo
Mi kredas je la fluganta Spagetmonstro.

merkredo 19‑a junio 2019 Eo: 260 399

Mi ĵus pensis ke la informoj en mia uzantopaĝo estas tiom oldaj kaj malaktualaj ke mi pli bone forigu (preskaŭ) ĉion kaj komencu skribi ĝin denove. Ne pro tio ke mi kredas ke iu en la mondo ne fajfas pri mi kaj miaj ideoj, sed cele organizi mian konton kaj samtempe miajn pensojn kaj memorojn pri mia biografio. Mi faras jenan planon:

Pri mi[redakti | redakti fonton]

Mia nomo estas Goren. Mi mem elektis tiun ĉi nomon kiam mi aĝis ĉ. 3 jarojn. Mi ankaŭ havas pasportan nomon, donitan far miaj gepatroj kaj la Ŝtato, sed mi preferas ne uzi ĝin kiam tio eviteblas. Dum plejparto de mia vivo mi loĝis en Sankt-Peterburgo, Rusio. Dum kelkaj jaroj mi loĝis en urbo Aŭklando en Novzelando, sed ne plu.

Mi havas kelkajn edukojn. Unue mi studis biologion, en kiu aparte specialiĝis pri zoologio, fiziologio kaj kondukscienco. Poste mi ricevis alian gradon pri pura matematiko. Nun mi laboras en la kampo de kvantuma fiziko. Mi ankaŭ memstare studis kaj legis multajn tekstojn pri komputiko, historio kaj lingvistiko. Do, mi havas sufiĉe grandan sferon de interesoj. Alia aĵo kiun endas scii pri mi estas ke mi havas sindromon de Asperger, pro tio oni ofte rigardas min "stranga" en persona komunikado.

Miaj politkaj ideoj[redakti | redakti fonton]

Politike mi estas anarkiisto. Mi kondemnas ekziston de perforto kaj centralisma maŝino de perforto, t.e. la Ŝtato. Mi tamen subtenas liberan merkaton kaj uzon de mono por faciligi interŝanĝon de risurcoj. El skoloj de anarkiismo, do, mi asociiĝas kun anarkiismo sen adjektivoj, libertarianismo kaj agorismo.

Mi forte kontraŭas ĉiujn formojn de imperiismo. Mi en iuj kondiĉoj subtenas separismon de regionoj, ĉar ĝi faras la mondon pli diversa kaj apartajn ŝtatojn pli malforta. Mi, tamen, kredas ke la pli grandaj kaj potencaj ŝtatoj devas dispartiĝi unuaj, pli frue, ol najbaraj pli malgrandaj ŝtatoj. Aliokaze apartiĝintaj partoj de malgrandaj ŝtatoj estos tuj englutitaj far pli grandaj aŭ iĝos iliaj pupoj, kiel ni vidis jam multfoje dum la plej nova historio. Pro tio mi, ekzemple, subtenas apartiĝon de Tibeto kaj Iĉkerio, sed ne disfalon de UkrainioKartvelio.

Mi estas ateisto kaj entute mankas iun kredon je iuj supernaturaj estaĵoj. La sola kredo kiun mi havas estas informo, mondo de informoj kaj interŝanĝoj de scioj kiuj formas unuitan infosferon de la homaro. Mi forte kaj sisteme kontraŭas ĉiun leĝaron pri kopirajtoj. Laŭ mi ĝi estas formo de perforto, cenzuro kaj baro kontraŭ procezo de libera interŝanĝo de informoj, je kiu dependas tuta progreso de la homaro. Pro tio mi nepre ne volas pagi iun monon al kopirajtistoj, kiuj uzos ĝis por lobiado de reprizaliaj kopirajtaj leĝoj. Por eviti tion mi estas pirato kaj uzas teknologiojn de dosiera interŝanĝo kiel BitTorrent. Mi ankaŭ subtenas la movadon de libera programaro kaj laŭeble uzas liberajn programojn je mia komputilo. Mia operaciumo dum jam longa tempo estas Ubuntu.

Mia Esperanto[redakti | redakti fonton]

Mia misio en la Vikipedio[redakti | redakti fonton]