Maoria lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maoria
Te reo Māori
Parolantoj 157 000 (2 006)
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia lingvaro
Polinezia lingvaro
Orienta polinezia lingvaro
Maoria
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Novzelando
Reguligita de Māori Language Commission
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 mi
  ISO 639-2
    Bibliografia mao
    Terminologia mri
  ISO 639-3 mri
  Glottolog maor1246
Angla nomo Māori
Franca nomo maori de Nouvelle-Zélande
v  d  r
Information icon.svg

ISO-lingvokodo :

639-1 = mi
639-3 = mri

La Maoria lingvo parolata en Nov-Zelando estas unu el la polineziaj lingvoj, kiuj apartenas al la aŭstroneziaj lingvoj.

Nuntempe la Maoria lingvo estas unu el la tri oficialaj lingvoj de Nov-Zelando (la aliaj estas la angla kaj nov-zelanda gestolingvo). Tamen, dum longa tempo, ĝi estis subpremata de la nov-zelanda registaro, estante malpermesita en la lernejoj. Pro tio nuntempe nur 50.000 ĝis 130.000 de la 530.000 maorioj parolas ĝin.

Maoria kulturo kaj lingvo estas instruata en multaj Nov-Zelandaj lernejoj. Aldone, ekzistas antaŭlernejnivelaj «kohanga reo» (lingvejoj) kiuj instruas al «tamariki» (infanoj) tute per la Maoria lingvo.

Origino[redakti | redakti fonton]

La maoria lingvo estas polinezia lingvo, proksime rilata al tiuj de la Kukinsuloj, la insuloj de Franca Polinezio kaj Havajo. Ĝi estas malpli proksima al tiuj de Samoo, Niuo kaj Tongo. Moderna esplorado montras ke la polineziaj lingvoj plej probable devenis de la lingvo de la indiĝenoj de Tajvano. Ĝi ne havis skribitan formon antaŭ proksimume 1840. La maoria lingvo estas oficiala lingvo en Nov-Zelando, kaj ĝi estas uzata de tempo al tempo en kortumoj, la parlamento kaj aliaj oficialaj aferoj.

Lingviko de la maoria lingvo[redakti | redakti fonton]

La unua verko pri la maoria lingvo publikiĝis en 1820.[1] En 1969 Bruce Biggs eldonis sian novan gramatikan teorion kaj simpligis la klasifikon de maoriaj vortoj.[2] La plej ampleksa priskribo de la gramatiko de la maoria estas tiu de Winifred Bauer (1997)[3] Alia grava lingvika verko estas tiu de Ray Harlow (2001 kaj 2015)[4]. David Karena-Holmes prezentis malpli longan priskribon.[5]

Alfabeto kaj prononcado[redakti | redakti fonton]

a, ā, e, ē, h, i, ī, k, m, n, ng, o, ō, p, r, t, u, ū, w, wh

Ĉiuj vokaloj havas mallongan kaj longan formon. Oni indikas la longan per makrono aŭ per duobla litero. La mallongan oni ne markas. La r ne estas frikativa, la p ne estas ploziva, la w estas prononcata kiel en la angla. La digramo ng estas unu sono kiun oni prononcas per mola g kiel en la norma angla vorto singer. La prononco de la digramo wh varias iomete laŭ tribo, ĝi estas unu sono, kaj pleje oni prononcas ĝin proksimume kiel f en Esperanto. La vokalojn kaj ĉiujn aliajn konsonantojn oni prononcas pli-malpli kiel en Esperanto.

Ekzistas malgrandaj varioj inter la parolado de la diversaj triboj. Ekzemple, maorioj en Sudinsulo prononcas la nomon de Monto Cook Aoraki, anstataŭ Aorangi. Ĉiu silabo finiĝas per vokalo. Duoblaj konsonantoj ne okazas. Tial la skribado estas fonetika, se oni uzas la makronojn. Skribitaj duoblaj vokaloj foje estas dubsencaj.

Akcentoj estas malfortaj, tamen duvokalajn silabojn oni emas akcenti iomete, precipe se ili estas la antaŭlasta silabo de vorto. La nuna skribsistemo estiĝis en la 19a jarcento. (misiistoj Kendall kaj Henry Williams, helpataj de Samuel Lee lingvisto) Antaŭe la maoria estis tute parola lingvo. Ĝi ankoraŭ estas ĉefe parolata, kaj oratorado estas ankoraŭ altestimata.

Tipoj de vortoj[redakti | redakti fonton]

La du ĉefaj tipoj de vortoj en la maoria estas bazaj vortoj (substantivoj, agverboj kaj statverboj) kaj partikloj (prepozicioj, artikoloj, posedaj partikloj, verbaj partikloj kaj adverbaj partikloj). Nur ĉirkaŭ sesdek partikloj ekzistas, sed miloj da bazaj vortoj. Mankas adjektivoj, ĉar la maoria anstataŭe uzas statverbojn. Tamen ĉiuj bazaj vortoj povas modifi aliajn. La modifanto sekvas la modifaton. Ĉiuj agverboj kaj multaj statverboj ankaŭ uzatas kiel substantivoj. Ĉiu propozicio enhavas almenaŭ unu bazan vorton.

Substantivoj[redakti | redakti fonton]

La tri ĉefaj tipoj de substantivoj estas: ĝeneralaj substantivoj (aĵoj), personaj substantivoj (nomoj de homoj, kaj personaj nomoj de aĵoj), kaj situaj substantivoj (nomoj de lokoj). Oni ankaŭ konsideras la pronomojn subklaso de substantivoj.

La substantivoj ne havas kazojn, kaj ĝenerale ne varias laŭ nombro. Tamen kelkaj oftaj vortoj varias laŭ nombro: ekzemple tamaiti (infano) tamariki (infanoj). Substantivoj neniam staras sola. Ili ĝenerale havas artikolon aŭ korelativon, tamen substantivoj pri loko ne havas artikolon, ekzemple runga (supro), konei (ĉi tiu loko), tai (la maro).

Ĉiuj substantivoj uzeblas kun difinita artikolo aŭ kun nedifinita artikolo, do mankas distingo inter nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj.

Ĝeneralaj substantivoj[redakti | redakti fonton]

Plejmultaj substantivoj estas membroj de ĉi tiu tipo. Ĝenerala substantivo preskaŭ ĉiam aperas kun determinilo, ekzemple: ngā manu = la birdoj.

Lokaj substantivoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu klaso enhavas la nomojn de urboj, riveroj, regionoj ktp. Ĝi ankaŭ enhavas la vortojn kiuj nomas lokon relative al objekto. Ekzemple: [5]

  • konei, konā, korā = ĉi tie, tie apud vi, tie for
  • mua = la antaŭo (aŭ space aŭ tempe)
  • muri = la malantaŭo, la posta;
  • runga = la supro, la sudo
  • raro = la malsupro, la nordo
  • roto = la interno
  • waho = la ekstero

Por la prepozicioj en Esperanto, oni uzas ekzemple:

  • kei rungi i te tēpu = ĉe la supro de la tablo = sur la tablo
  • i roto i te kāri = ĉe la interno de la ĝardeno = en la ĝardeno

Personaj substantivoj[redakti | redakti fonton]

La nomoj de homoj, triboj, kanuoj, monatoj, personaj pronomoj, kaj la demanda pronomo wai = kiu(j), kiun oni uzas por demando por kiu la atendata respondo estas persona nomo.

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

Pronomoj en la maoria

La personaj pronomoj nur estas uzataj pri homoj. Ili ne havas genrojn, sed apud singularo kaj pluralo ekzistas dualaj formoj. Krome estas ĉe "ni" distingo inter inkluda kaj ekskluda formoj.[6]

Simplaj pronomoj
Persono Singularo Dualo Pluralo
1-a au tāua (inkl.)

māua (ekskl.)

tātou (inkl.)

mātou (ekskl.)

2-a koe kōrua koutou
3-a ia rāua rātou

Post prepozicioj je fina -ā kaj -ō (mā, mō "por", nā, nō "de", ā, ō "de") la singularaj pronomoj havas apartajn formojn, kiuj ankaŭ estas uzataj ĉe posesivaj pronomoj.[7]

Apartaj formoj
Persono Pronomo Ekzemplo 1 Traduko 1 Ekzemplo 2 Traduko 2
1-a -ku mōku, māku por mi tōku, tāku; ōku, āku mia; miaj
2-a -u nāu de ci, de vi tōu, tāu; ōu, āu via; viaj
3-a -na ōna de li, de ŝi tōna, tāna; ōna, āna lia, ŝia; liaj, ŝiaj

Agverboj[redakti | redakti fonton]

La agverboj nomas agojn. Ili troviĝas en verbaj vortgrupoj kun verbaj partikloj. Plejmultaj agverboj estas pasivigeblaj. Oni konsideras ilin transitivaj. Ĉi tiuj (pasivigeblaj verboj) uziĝas en tri specoj de propozicio:

  • Kei te patu ia i tana kurī = Batas li/ŝi je sia hundo (aktiva, objekto markita per i)
  • Kei te patua e ia tana kurī = Batatas de li/ŝi lia/ŝia hundo (pasiva, aganto markita per e)
  • Nāna tana kuri i patu = De li lia/ŝia hundo batis

Dudirektaj verboj[redakti | redakti fonton]

Wennergren nomas ilin "verboj kun al-komplemento"[8]. Ekzemple: doni, lavi, ŝteli, aparteni, pagi. Harlow (p 148) skribis:

malmultaj verboj, kies signifo temas pri ia "transigo", ekzemple doni, montri, rakonti, havas du objektojn: unu, la rekta objekto, por la afero transigata, kaj la alia, la tiel nomata malrekta objekto, por la homo al kiu la rekta objekto estas transigata. Ekzemple:

  • I whakamārama te kaiako i te rapanga ki ngā tamariki = Klarigis la instruisto je la problemo al la infanoj
  • E whakakite ana ia i ana kete ki ngā manuhiri = Montras ŝi/li je siaj korboj al la vizitantoj (p 110)
  • Hoatu tētahi āporo ki tō hoa = Donu unu pomon al via amiko[9]

Tamen la uzado estas malregula. En la suba citaĵo la infanoj estas la objekto kaj la transigata studobjekto estas la al-komplemento:

  • Kua whakawhiwhi te Whare Wānanga i ngā ākonga ki ā rātou tohu mātauranga = Aljuĝis la Universitato siajn studentojn al iliaj diplomoj[9]
  • Utua ai au e rima herengi i te wiki = Pagatis mi je kvin ŝilingoj en ĉiu semajno* (malbona esprimo en Esperanto)[9]

Perceptaj verboj[redakti | redakti fonton]

Perceptaj verboj estas subklaso de agverboj kaj pasivigeblaj. (En Esperanto tiaj verboj estas normalaj agverboj.) Ĉar ili temas pri mensa stato aŭ percepto, la entoj estas la perceptanto (subjekto) kaj la perceptato (objekto). La ĉefaj verboj en ĉi tiu subklaso estas: rongo (aŭdi), pīrangi (deziri, bezoni), hiahia (deziri, voli), mōhio (scii, koni), mahara (pripensi, memori), tūmanako (esperi). Ĝenerale, la objekto de percepta verbo estas markita per ki. La verbo kite (vidi) estas escepto, ĉar ĝia objekto estas markita per i, same al ĝeneralaj agverboj (supre). Ekzemple:

  • Kei te mōhio ki a Ngāhuia? = [Ĉu] konas vi al Ngāhuia?
  • I kite te tangata i te kurī = Vidis la homo je la hundo

Netransitivaj verboj[redakti | redakti fonton]

Agverboj kiuj ĝenerale ne havas objekton en la kutima senco. Oftaj ekzemploj temas pri movado: haere (iri), moe (dormi), oma (kuri), takoto (kuŝi), (stari). Tamen "Māori Dictionary" listigas pasivan formon por ĉiu el tiuj verboj krom ' moe'.[9] La celo de movado estas markita per 'ki' kaj la origino per 'i'. Ekzemple:

  • I haere ia e te whare ki te toa = Iris li/ŝi de la domo al la butiko

Statverboj[redakti | redakti fonton]

La statverboj estas malgranda aro de verboj kiuj temas pri stato anstataŭ ago. Ili ne havas pasivon. La stato kutime estas la rezulto de ago. Se la aginto estas menciita, tiu estas notita en vortgrupo markita per i.[4] Unu speco de statverbo estas uzebla kie en aliaj lingvoj oni uzas la verbon "esti" kaj adjektivon. Ekzemple:

  • Ka pai ngā kai = Bonas la manĝaĵoj = Estas bonaj la manĝaĵoj

Evidente pai estas verbo ĉar ĝi troviĝas kun ka (verba partiklo) en verba vortgrupo (ka pai). La alia speco de statverboj estas uzata kie iuj aliaj lingvoj uzas participon aŭ medialan verbon. La aganto de la origina verbo estas la paciento de la statverbo. La signifo de tia verbo estas kvazaŭ pasiva. Ekzemple:

  • I pakaru te wini i a Huri = Estas rompita la fenestro de Huri = Rompiĝis la fenestro pro Huri
  • I mahue ia i te pahi = Estas lasita li/ŝi de la buso
  • Kua mutu te kura = Estas finita la lernejo = Finiĝis la lernejo

Karena-Holmes (p 88) skribis ke kiam statverbo estas uzata kun la nedifina artikolo, he, oni povas konsideri ke la vortgrupo havas verban senson. Ekzemple:

  • He whero te whare = Ruĝas la domo.
  • He rangatira a Rewi = Estimatas Rewi = Rewi estas ĉefo (Substantivo estas pli taŭga traduko).

Harlow konsideras ke la uzado de bazvortoj kun la artikolo he montras ke la sekva vorto estas substantivo aŭ adjektivo. Tamen li ankoraŭ traktas vortgrupon kun he kiel predikaton (sube Predikato).

Iuj verboj ekzistas en identaj aŭ rilataj formoj kiel kaj statverbo kaj agverbo. Ekzemple: pai kiel statverbo signifas "boni", kaj pai kiel agverbo signifas "ŝati" kaj havas pasivon paingia. Plejmultaj statverboj estas uzeblaj kiel substantivoj, ekzemple: pai (statverbo) = boni, pai (substantivo) = boneco.


Modifantoj[redakti | redakti fonton]

Karena-Holmes[5] skribis ke ne ekzistas vortklaso simila al la anglaj adjektivoj. Tamen certe troviĝas vortoj kiuj estas uzeblaj kiel adjektivoj, t.e. por modifi substantivon. Plejmultaj maoriaj bazvortoj estas uzeblaj tiel. Modifanto kutime sekvas la vorton kiun ĝi modifas. Ekzemple:

  • he whare kōwhatu = domo ŝtona (substantivo kiel modifanto)
  • he whare kai = domo manĝada (agverbo kiel modifanto)
  • he whare pai = domo bona (statverbo kiel modifanto)

Ĉiu modifanto de la sama substantivo bezonas apartan vortgrupon, ekzemple:

  • he whare pai | he nui hoki = domo bona | granda ankaŭ "bona, granda domo"

Tamen, bazvorto povas modifi vortgrupon, ekzemple:

  • te otaota whai purapura = herbo posedo semo "semportanta herbo"

Bazvorto ankaŭ povas modifi verbon, do agi kiel adverbo.

Vortoj kiuj estas nek bazvortoj nek partikloj[redakti | redakti fonton]

Sendependaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemple:

  • ā = kaj (kunligas propoziciojn aū frazelementojn)
  • āe = jes
  • kāo, ehē = ne
  • arā = tio estas (enkondukas klarigon)
  • anei, anā, arā = ĉi tie, tie, tie for

Esprimoj kiuj iam estis vortgrupoj sed nun estas rigardataj neanalizeblaj unuoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemple[4]:

  • kātahi = kaj tiam, ĵus
  • kaore, ehara = ne
  • engari = sed
  • mehemea = se

Kardinalaj numeraloj[redakti | redakti fonton]

Numeraloj en la maoria pli similas al statverboj ol adjektivoj, sed ili havas specialajn formojn. Ili signifas proksimume 'esti du, kvar ktp nombre'. Numeraloj kutime sekvas verban partiklon. Krom kelkaj esceptoj, numeraloj ne staras antaŭ substantivoj kiel en Esperanto. Ekzemple:[4]

  • Ēnei whare e rua = Ĉi tiuj du domoj
  • E rua ngā whare kei roto i tēnei rori = Du estas la domoj en ĉi tiu strato = Estas du domoj en ĉi tiu strato
  • Ka whā tau au ki reira = Kvar jarojn estos mi tie = Mi estos tie kvar jarojn

La numeraloj estas: tahi (1), rua (2), toru (3), whā (4), rima (5), ono (6), whitu (7), waru (8), iwa (9), tekau (10), tekau mā tahi (11), tekau mā rua (12), rua tekau (20), rau (100), e rua rau (200), kotahi mano (1000), miriona (1000000). Ordaj numeraloj estas: tuatahite tahi (1a), te tekau (10a), te tekau mā tahi (11a), te rua tekau (20a), te rau (100a) ktp. Por multipliki, apudmetu la numerojn sen ia ligvorto: rua tekau rima (20 x 5).

Vicmontraj numeraloj[redakti | redakti fonton]

La vicmontraj numeraloj 'unua' ĝis 'naŭa' formiĝas per la prefikso tua-: tuatahi (unua), tuarua (dua)... Ĉi tiuj vortoj estas adjektivoj. Ili aŭ sekvas la ĉefan bazvorton kiun ili modifas, aŭ sekvas la partiklon 'te' en aparta vortgrupo (adjekto), ekzemple:

  • Te tuatahi o ngā whare = La unua el la domoj = La unua domo

Por la numeraloj ek de 'deka', la prefikso tua- ne uzatas. La vicnumeraloj ek de 'deka' estas samaj al la kardinalaj numeraloj sen verba partiklo, ekzemple:

  • Te tekau o ngā rā o Tīhema = La deka el la tagoj de Decembro = La deka de Decembro

La sama formo iam uzatas por 'dua' ĝis 'naŭa', precipe por datoj.[4]

Pruntado de vortoj el aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La maoria lingvo prenis vortojn el aliaj lingvoj. Ili devis ricevi la ortografion de la maoria lingvo. Ĉar ĝi havas nur dek konsonantajn sonojn, kompreneble la prononcado ofte estas malsimila al la vorto en ties origina lingvo. Ekzemploj:

hipi (ŝafo, el sheep)
hoiho (ĉevalo, el horse)
Wiwi (franca, franco, el oui oui)

Ĉiam estas diversaj opinioj pri ĉu adopti neologismon aŭ uzi jam ekzistantajn vortojn. Ekzemple:

motokā (aŭtomobilo, el motor car) anstataŭ waka (kanuo, veturilo)

Sintakso[redakti | redakti fonton]

Propozicio kun aktiva agverbo ofte havas la ordon: VSO (verbo subjekto objekto). Prepozicioj kaj aliaj partikloj povas aperi inter la bazaj vortoj.

Aktiva formo[redakti | redakti fonton]

ka aroha / au / ki a koe = amas / mi / je vi "mi amas vin"
ka waiata / te kōtiro / i te waiata = kantas / la knabino / je la kanto "la knabino kantas la kanton"
i patu / ia / i te paoro = batis / li / je la pilko "li batis la pilkon"
kei te patu / ia / i tāna kurī = batas / ŝi / je sia hundo "ŝi batas sian hundon"

Post irverboj ki signifas al kaj i signifas de.

i haere / a Hone / i te whare / ki te toa = iris / Johano / de la domo / al la butiko "Johano iris de la domo al la butiko"

En pasiva formo, kiu povas enhavi la finaĵon -a (en la ekzemplo) aŭ -tia:

kei te patua / e ia / tāna kurī = batatas / de ŝi / ŝia hundo "ŝia hundo estas bata de ŝi"

Por emfazi la aganton[redakti | redakti fonton]

Se oni volas emfazi la subjekton, oni povas meti ĝin komence.

ko Hine / i whāngai / i te tamaiti = ja Hine / manĝigis / je la infano
nāna / tana kuri / i patu = ja / ŝia hundo /batatas
nā mātou / i hanga / te whare = ja ni / konstruis / la domon

Pasiva formo[redakti | redakti fonton]

ka arohaina / te kōtiro / e te tamaiti = amatas / la knabino / de la infano

Por pasivigi verbon oni aldonas sufikson al ĝi. Tiuj sufiksoj (-tia, -ria, -ia, -ngia, -ina) varias laŭ la verbo, kaj oni devas parkeri ilin. Ekzemple:

e kimi ana te tangata i te kurī (serĉas la viro je la hundo)
e kimihia ana te kurī e te tangata (serĉatas la hundo de la viro)

La pasiva formo uzatas pli ofte ol en Esperanto. La imperativo de transitivaj verboj kutime estas en la pasivo.

takahia / te ngārara = piedprematu / la insekto-aŭ-rampulo
tangohia / ō hū = demetatu / viaj ŝuoj

Statverboj[redakti | redakti fonton]

Statverboj ne havas pasivon.

ka pai / te kai = bonas / la manĝaĵo
ka ora / te wahine / i te rongoa = saniĝas / la virino / per la medikamento

Negativaj propozicioj[redakti | redakti fonton]

Negativa esprimo komence, kaj SVO.

kīhai / a Mere / i whangai / i te tamaiti = ne / Mere / manĝigis / je la infano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Grammar and Vocabulary of the Language of New Zealand, Church Missionary Society, England, 1820
  2. Let's Learn Maori, Bruce Biggs, Reed,1969
  3. The Reed Reference Grammar of Māori, Winifred Bauer, Reed, Auckland, 1997
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 A Māori Reference Grammar, Ray Harlow, Pearson Education, Auckland, 2001 kaj 2015
  5. 5,0 5,1 5,2 Māori Language – Understanding the Grammar, David Karena-Holmes, Pearson, 1995, 1997, 2006
  6. Kauderwelsch 216, paĝo 26
  7. Kauderwelsch 216, paĝoj 27-29
  8. http://bertilow.com/pmeg/indekso/index.html Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Bertilo Wennergren
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 http://maoridictionary.co.nz/ Māori Dictionary

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Esperantigo de vortoj el maoria fonto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

EPnMajorGroups.png