Kakapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kākāpō)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kakapo

Biologia klasado
Regno: AnimalojAnimalia
Filumo: ĤordulojChordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Psitakoformaj
Familio: Papagedoj Psittacidae
Subfamilio: Psittacinae
Tribo: Strigopini
Genro: Strigops
Gray, 1845
Specio: S. habroptilus
Strigops habroptilus
Gray, 1845
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kakapo (Kākāpō, maorie signifas nokta papago) aŭ, latinlingve, Strigops habroptilus estas granda ne fluganta papago endemia en Novzelando. La birdoj havas verdan dorson, kun makuloj je bruno, flavo kaj nigro. Ili estas sufiĉe grandaj - ĉ. 60 cm stara, eble la plej grandaj papagoj en la mondo.

Ilustraĵo

Kelkaj nomas la specion Striga papago ĉar ĝia kapo similas al tiu strigo. Ĝi manĝas kreskaĵojn, kaj vivas en fagaj arbaroj. Oni kredas, ke kakapoj povas vivi pli ol 120 jaroj, do ili estas la plej longvivaj birdoj en la mondo.
Tiu ĉi birdo, multa kiam la unuaj eŭropanoj venis en Novzelandon, estas nun tre endanĝerata specio, kies restis kvindek specianoj en 1997. Ĝi iĝis viktimo de la mamuloj enkondukitaj de homoj, kiel katoj, ratoj, foinoj, kioreoj ktp.
Nune estas ekzakte 92 birdoj kiuj loĝas sur du malgrandaj insuloj apud Nov-Zelando - Anchor Island kaj Codfish Island (Whekua Hou), kiuj estis tre diligente purigitaj de mamuloj. Ĉiuj birdoj havas proprajn nomojn kaj tenas radiosignalilojn por ke sciencistoj ĉiam sciu kie ili estas. Nun aliaj insuloj estas pretigataj por transferi la kakapojn tien.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]