Esperanto en la lernejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lernejoj)
Kovrilpaĝo de Lerneja Esprimaro Esperanta; HEA 1966 (por hungaroj)

Lernejoj. La plej ampleksaj laboroj estas faritaj por sukcesigi Esperanton en la lernejoj. Sukcesoj montriĝis en la plimulto de evoluintaj landoj. E-n oni jam instruis en multegaj, ne facile kalkuleblaj lernejoj diversgradaj. Sed nur en maloftaj kazoj la instruado de E havis daŭran karakteron, kaj nur en kelkaj landoj en nemultaj lernejoj oni instruis E-n en deviga formo. Estu menciataj kelkaj kaŭzoj de la ŝajne malrapida progreso. La lernejo estas konservativa institucio, kiu - eĉ en progresemaj landoj - pli atentas la tradiciojn ol la postulon de la modernaj bezonoj. Estas ĝenerala plendo pro la troŝarĝo de la lerneja programo, do enkondukon de nova fako - aŭ E aŭ alia - ne konsentas plimulto de la kompetentaj faktoroj. Preskaŭ ĉie en la mezgradaj lernejoj oni instruas kelkajn lingvojn kaj kvankam la universala akcepto de E estus la solvo ankaŭ de la lingva instruado, la transiron malfaciligas i. a. ĝuste la ampleksa instruado de la antikvaj kaj modernaj lingvoj. En diversaj landoj sekve de registar- aŭ reĝimŝanĝo perdiĝis antaŭe jam uzitaj permesoj aŭ favoroj. Pri la stato de la E-a instruado orientas la artikoloj laŭlandaj, la koncernajn paĝojn montras la Indekso. (v. Instruistoj; Ligo de Nacioj; Pedagogia valoro de E; Studentoj; Universitataj katedroj.)