Bridofazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bulvera bridofazano)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bridofazano
Bridofazano, masklo
Bridofazano, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophura
Specio: L. bulweri
Lophura bulweri
(Sharpe, 1874)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bridofazano (Lophura bulweri) estas konata ankaŭ kiel Bulvera bridofazanoBlankavosta bridofazano. Ĝi estas birdo de Sudorienta Azio el la familio de Fazanedoj kaj endemia de la arbaroj de la insulo de Borneo. Ĝi estas nune listita kiel Vundebla ĉe la IUCN.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de ino (maldekstra) and masklo (centre) fare ?de John Gould de la verkaĵo Birds of Asia, (1850 - 1883).
Kapo, en detalo

La Bridofazano estas birdo kun seksa dimorfismo. Maskloj havas longon de ĉirkaŭ 77-80 cm, kaj estas nigrecaj kun iom da malhelblua nuanco kaj malhelbruna brusto, skarlataj kruroj, tre blanka vosto de 32 longaj, kurbaj plumoj kaj tre brilblua vizaĝa nuda kaŭtaĵo kun du bridoj kiuj kaŝas la kapoflankoj kaj pendas kvazaŭ snuroj super la brusto kaj utilas kiel seksa allogaĵo por pariĝado; tio nomigas la specion. Ino havas longon de ĉirkaŭ 55 cm kaj estas ĝenerale bruneca kun ruĝaj kruroj kaj blueca vizaĝa haŭtaĵo. La irisoj estas ruĝaj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Bridofazano estas endemia de la insulo de Borneo ĉefe el nordorienta pinto ĝis centra parto kaj en sudorienta pinto. Dum la specio estas loke komuna en protektitaj areoj (ekz. en Nacia Parko Kajan Mentarang, Orienta Kalimantano) ĝi estas rare trovata ie ajn plie. Tiu birdo loĝas en tropikaj arbaroj de montetoj kaj malaltaj montararbaroj, ŝajne prefere en pluvarbaroj de altaj teroj kaj ĝi rare vizitas malaltajn terojn sub altitudo de 300 m. La dieto konsistas ĉefe el fruktoj, vermoj kaj insektoj.

Sezona migrado estas malhelpata de agrikulturo, forstado kaj pliiĝanta homa populacio. Foje la specio povas malaperi dum jaroj de iuj lokoj.

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Bridofazano estas listita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj pro rapide malpliiĝanta populacio de 1,000 al 10,000 individuoj. Ĉefaj kialoj de tiu malpliiĝo estas habitatoperdo kaj fragmentado pro komerca lignoproduktado kaj arbaraj incendioj. Loka ĉasado plej verŝajne malplibonigas la situacion de la birda populacio. Krome programoj de kaptiva birdobredado klopodas helpi la konservadon de la specio sed kun malmulta sukceso.[1]

Kaptiveco[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas tre rare tenita kaptive en zooj. La ununura okcidenta zoo kiu nune loĝigas la specion estas la Bestoĝardeno de San Diego kiu havas unu paron de tiuj birdoj. La Birdoparko Walsrode de Germanio havas tiun birdon nur tiom ĵuse kiom el 2003, kaj la Bestoĝardeno de Antverpeno, Belgio, sukcesis bredi la birdojn. La Antverpena Zoo estis tre sukcesa ĉe multaj el la specioj de la genro Lophura.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La Bridofazano apartenas al la ordo Kokoformaj, de la familio de Fazanedoj. La genra nomo Lophura devenas el la greka vorto lophos por kresto aŭ tufo. La specia nomo bulweri estas laŭ Sir Henry Ernest Gascoyne Bulwer, Guberniestro de Labuan 1871-1875, kiu prezentis la tipan specimenon ĉe la Brita Muzeo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roach J. Vanishing Borneo Pheasants Look Great but Won't Mate National Geogrpahic News. April 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]