Pangaloformaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PangaloformajPangalliformes estas provizora klado de birdoj ene de la grupo Kokanseroj. Ĝi estas difinita kiel enhavanta ĉiujn birdojn pli proksime rilataj al kokoj ol al anseroj, kaj inkludas ĉiujn modernajn kokojn, meleagrojn, fazanojn, kaj megapodedojn same kiel la formortintajn speciojn kiuj ne falas ene de la krongrupo Kokoformaj.

La plej fruaj kokoformecaj fosilioj datas el fina Kretaceo, plej rimarkinde tiuj de Austinornis lentus. Ties parta maldekstra tarsometatarso estis trovita en la Aŭstina Kuŝejo ĉe Aŭstino, Teksaso, date el ĉirkaŭ antaŭ 85 milionoj da jaroj. Tiu birdo estis tre certe proksime rilata al la Kokoformaj, sed ĉu ĝi estis parto de tiuj aŭ apartenas aliloke en la malmulte konata kokoforma branĉo de la Kokanseroj ne klaras. Tamen, en 2004, Clarke klasigis ĝin kiel membro de la pli granda grupo Pangaloformaj, pli proksime rilataj al kokoj ol al anasoj, sed ne membro mem de la krongrupo kiu inkludas ĉiujn modernajn kokoformajn.[1] Alia specimeno, nome PVPH 237, el fina Kretaceo Portezuelo Kuŝejo (Turoniano-Koniaciano, antaŭ ĉirkaŭ 90 mj) en la montaro Sierra de Portezuelo (Argentino) sugestis ankaŭ ke ĝi estas frua kokoforma parenco. Tiu estas parta korakoido de neornitena birdo, kiu laŭ sia ĝenerala formo kaj partikulare larĝo kaj profundeco de la ligo al la muskolo kuniganta la korakoidon kaj la humero (supra brako) similas la plej bazajn stirpojn de kokoformaj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clarke (2004)
  2. Agnolin et al. (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Agnolin, Federico L.; Novas, Fernando E. & Lio, Gabriel (2006): Neornithine bird coracoid from the Upper Cretaceous of Patagonia. Ameghiniana 43(1): 245–248. HTML kompleta teksto
  • Clarke, Julia A. (2004): Morphology, Phylogenetic Taxonomy, and Systematics of Ichthyornis and Apatornis (Avialae: Ornithurae). Bulletin of the American Museum of Natural History 286: 1–179 PDF kompleta teksto Arkivigite je 2009-03-03 per la retarkivo Wayback Machine