Pavofazanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pavofazanoj
masklo de Palavana pavofazano Polyplectron napoleonis
masklo de Palavana pavofazano
Polyplectron napoleonis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: Polyplectron
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro Polyplectron de la familio de Fazanedoj konsistas el 8 specioj de pavofazanoj. La maskloj havas variajn memmontran plumaron, dum inoj havas malpli rimarkindajn kolorojn.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La sistematiko de tiu genro estas iome neklara. La specioj de Polyplectron evoluis samtempe inter komenco de Plioceno kaj meza Pleistoceno, aŭ antaŭ ĉirkaŭ 5-1 mj.[2] La morfologie iome mutacia Polyplectron malacense kaj ties malmulte konata frata specio P. schleiermacheri formas bazajn radiadojn ĉirkaŭ la suda Sudĉina Maro kun la rimarkinda P. napoleonis, kiel konfirmis la komparo pere de biogeografio kaj DNA (Kimball et al. 2001).

La rilatoj de la aliaj formoj estas malmulte konataj. P. germaini kajk P. bicalcaratum estas similaj en morfologio kaj estas preskaŭ parapatriaj; la molekula informo sugestas, ke tiu lasta estas simpleziomorfo, sed sen granda fidindeco. Ĉiukaze la brunecaj insulaj aŭ duoninsulaj specioj chalcurum kaj inopinatum ŝajne ne devenal el ununura izolevento, kaj ŝajne akiris la mildan koloron sendepende. La tendenco en tiu genro al perdo, ne al gajno, de markata seksa dimorfismo estas pli bone subtenita de biogeografia kaj molekula informoj ol de la alterna teritorio.(Kimball et al. 2001)

En 2010 la International Ornithological Congress donis al Hajnana pavofazano aprobitan statuson de specio.[3] Tiu specio estis historie listita kiel subspecio de P. bicalcaratum sen valida tialo. Konsideras ĝin bona specio multaj elstaraj organizoj inklude la IOC kaj la specistatuso estas nune sub revizio fare de la Oriental Bird Club.[4] Oni konsideras de granda gravego havi la Hajnanan pavofazanon kiel agnoskita plena specio pro ties endanĝerita statuso. La loĝdenseco de la Hajnana pavofazano estas tre malalta en ties tropikaj arbaroj en la insulo kaj la natura populacio malpliiĝas; ĝi estas nune draste endanĝerita kaj estu klasita kiel la plej rara specio en la ordo de Kokoformaj en Ĉinio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-18. Alirita 2011-01-28.
  2. La molekula tempomezuro uzita de Kimball et al. (2001) estas nur ĉirkaŭkalkula baze sur eksmoda modelo kaj neĝustigita de fosilia pruvo. Tiele ties supozata diverĝodato estas ŝajne malprava kiel la supozo ke ŝanĝoj de marnivelo estis faktoro en la genra radiado, kio estas sengarantia hodiaŭ.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-18. Alirita 2011-01-28.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-15. Alirita 2011-01-28.
  • Kimball, Rebecca T.; Braun, Edward L.; Ligon, J. David; Lucchini, Vittorio & Randi, Ettore (2001): A molecular phylogeny of the peacock-pheasants (Galliformes: Polyplectron spp.) indicates loss and reduction of ornamental traits and display behaviours. Biological Journal of the Linnean Society 73(2): 187–198. HTML resumo Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine