Orelfazanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Crossoptilon)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orelfazanoj
Blua orelfazano, Crossoptilon auritum

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: Crossoptilon
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orelfazanoj estas la birdoj de la genro Crossoptilon kiu konsistas el kvar (aŭ nur 3) specioj de orelmarkaj fazanoj.

Ĉiu estas grandaj specioj kiuj ne havas la karakteron de seksa dimorfismo kutiman inter alia fazanoj kaj kiuj troviĝas en Ĉinio.

La plej tipa karaktero estas hirtaj rekta orelplumoj kiuj eliras el la bekobazo kaj elstaras super la nukoflankoj. Krome el la tri plej agnoskataj specioj unu estas ĝenerale blanka, dua estas ĝenerale malhelbruna kaj la tria bluecgriza. Spite la ĝeneralan koloron la orelplumoj estas ĉiam blankaj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Movo kaj flugmaniero de orelfazanoj[redakti | redakti fonton]

La tri specioj kun diversaj ekologiaj niĉoj estas devigaj ŝvebi super profunda neĝo. Ili faras tion helpe de grandaj ampleksaj vostoj. Orelfazanoj moviĝas tra profunda neĝo per flugilzumado kaj flugilfrapado ĉe grundo, kaj subtenante sian pezon per la vostoplumoj, kio lasas karakterajn kaj eble unikajn en la mondo spurojn. Flugmaniero de orelfazanoj estis ofte priskribita kiel povra fare de ĉaskolektistoj de la 18a jarcento kiuj uzis hundojn por preni la birdojn el grundo post pafado. Orelfazanoj ne uzas siajn energiojn flugante kiam kvarpieduloj sekvas ilin ĉar ili estis adaptintaj multajn defendajn fuĝokutimojn kiuj ne postulas flugon.

Ĉiukaze ili kapablas kovri grandajn areojn de neĝo per senpena ŝveba flugado kiel faras Lagopoj, la Urofazano kaj Longvostaj fazanoj de la genro Syrmaticus, ĉiuj el kiuj loĝas en neĝaj regionoj kaj devas nutri sin per senpena flugado dum vintro. Kiel tiuj specioj, la Blanka orelfazano ne havas elstaran trenan flugilnoĉon [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2011-01-19.