Blanka fazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka fazano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Crossoptilon
Specio: C. crossoptilon
Crossoptilon crossoptilon
(Hodgson, 1838)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blanka fazanoBlanka orelfazano (Crossoptilon crossoptilon) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj estas birdo propra al Ĉinio, kiu loĝas en okcidenta Siĉuano, suda Ĉinghajo kaj orienta Tibeto.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas blankan aŭ grizecblankan plumaron sur la korpo, ruĝajn nudajn hautaĵojn en kapflankoj, verton kun nigraj plumoj, blankajn plumtufojn ĉe la oreloj, kiuj en formo de mallonga korno estas direktitaj malantaŭen al la nukoflankoj kvazaŭ mustaĉoj; la flugplumoj estas grizbrunaj, la vostoplumoj tre longaj kaj blugrizaj kun purpuraj briloj ĉe plumpinto. Ruĝkoloraj estas ĝiaj beko kaj kruroj. La birdino tre similas al la virbirdo kaj diferencas de la lasta nur per siaj malpli granda korpo kaj malpli helaj plumoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La birdoj vivas sur altaj alpaj montoj 3 000 m. super la marnivelo en herbejoj ĉe la neĝolimo la tutan jaron. Ili estas tre gregemaj kaj agas 10-30-ope, en pina kaj kverka arbaroj aŭ en arbedaroj de rododendroj, kaj serĉas nutraĵon sur herbejo en arbaro aŭ ĉe ties rando. Ilia agosfero ne estas granda. Ili ne estas timemaj kaj eĉ kuraĝas proksimiĝi al vilaĝo. Aŭtune iliaj grupoj pligrandiĝas, iam ili sidas kune kun la Sanga fazano kaj ankaŭ alispecaj fazanoj sur sama arbo. Matene aŭ vespere ili krias sonore en kvieta arbaro. La krio povas atingi lokon 2 aŭ 3 km foran. Ili ne lertas en flugado sed flugas pli ol la aliaj samgenranoj. Ofte okazas ke post mallonga flugado ili malleviĝas sur arbon.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili bekfosas teron por serĉi nutraĵon. Iliaj manĝaĵoj estas floroj kaj bulboj de lilioj, potentiloj, herbofolioj, floroj kaj konusoj de piceoj, grajnoj de hordeo, tigoj kaj bulboj de sovaĝaj cepoj (pro tio oni diras ke ĝia karno odoras cepe). Ili manĝas ankaŭ insektojn kaj ties larvojn. Ili manĝas foje kompane de poefagoj kaj aliaj bovedoj aŭ gregoj. Vintre la Blanka orelfazano nutras sin per pinaj pinglofolioj, juniperberoj, lupoberoj kaj la sekaj semoj de lilioj kaj ajloj. Kiam neĝoŝtormoj daŭras semajnojn la Orelfazanoj povas survivi danke al pinsevo, kaj fekaĵoj de cervoj, kunikloj aŭ poefagoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La gebirdoj vivas pare. Ili konstruas neston surtere, el velkintaj branĉoj de piceo, musko, sekigitaj herboj kaj plumoj. La nesto havas formon de telero. Ĉiu birdoparo kovas 4-7 ovojn, kaj ĝis 16. La ovo estas grizeta aŭ bruneta kun ruĝbrunaj makuloj ĉe dika ekstremo. La kovado daŭras 23-24 tagojn. La jus eloviĝintaj birdidoj sin vestas per lanugo kaj pezas po 40 gramojn. La Blanka fazano estas fame konata kiel porapreza birdo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas kvin subspeciojn de Crossoptilon crossoptilon:[1]

  • Crossoptilon crossoptilon harmani - arbaroj de Rhododendron de suda Tibeto kaj apuda zono de nordorienta Barato, foje konsiderata kiel specio Tibeta orelfazano
  • Crossoptilon crossoptilon drouynii - montararbaroj de orienta Tibeto
  • Crossoptilon crossoptilon dolani - centrookcidenta Ĉinio (suda Qinghai)
  • Crossoptilon crossoptilon crossoptilon - sudokcidenta Ĉinio (okcidenta Siĉuano) al sudorienta Tibeto kaj pleja nordorienta Barato
  • Crossoptilon crossoptilon lichiangense - centrosuda Ĉinio (nordokcidenta Junano)

Dum ĉiuj konataj formoj de Blanka orelfazano estas tre similaj laŭ fenotipo, estas kutimaraj kaj genetikaj diferencoj kiuj sugestas, ke estas multo lernenda pri ties sistematiko kaj kutimata ekologio.

La Siĉuana blanka orelfazano, Crossoptilon crossoptilon crossoptilon, estas Kokoformaj birdoj indiĝenaj de la regiono de Siĉuano de Ĉinio. Ĝi estas subspecio de la Blanka orelfazano, Crossoptilon crossoptilon. Tiu formo loĝas en altaj altitudoj laŭlonge de elstaraj rokaĵoj kaj povas descendi al praarbaroj vintre. Ties flugiloj estas malhelaj grizecviolaj.

Tiu birdo estas ĉefe blankaj, inklude, kiel ties nomo sugestas, blankajn orelojn, sed ĝi ne estas blankaj en tiom multaj korpolokoj kiel ties proksima parenco la Tibeta blanka orelfazano, C. c. drouyni, kaj la Junana blanka orelfazano, C. c. lichiangnse. Ĝi havas nigrajn vostoplumojn kaj flugilplintojn same kiel nigran makulon kapopinte. La unuarangaj plumoj gamas el malhelgriza al bruna. La parto de vizaĝo nekovrita de plumoj havas ruĝan haŭton.

La Siĉuana blanka orelfazano ne pariĝas ĝis kiam ĝi estas dujaraĝa, tiam ĝi suferas ardan reproduktan frenezon ĉirkaŭ fino de aprilo. La reprodukta sezono daŭras ĝis junio kaj tiuj fazanoj produktas ĉirkaŭ 4 al 7 ovojn ĉiun ovodemetadon. La periodo de kovado de ovoj daŭras 24–25 tagojn.

Kvankam ne estas multe da seksa dimorfismo ĉe la Siĉuana blanka orelfazano, la virbirdoj estas konsiderinde pli grandaj ol la birdinoj.

La Siĉuana blanka orelfazano iĝis vundebla specio. Etendo en ties habitato de agrikultura Ĉinio malpliiĝis la teritorion de tiu specio, kaj ĉasado de tiuj fazanoj por manĝo minacis ties nombrojn draste.[2]

Movo kaj flugmaniero de orelfazanoj[redakti | redakti fonton]

La tri specioj kun diversaj ekologiaj niĉoj estas devigaj ŝvebi super profunda neĝo. Ili faras tion helpe de grandaj ampleksaj vostoj. Orelfazanoj moviĝas tra profunda neĝo per flugilzumado kaj flugilfrapado ĉe grundo, kaj subtenante sian pezon per la vostoplumoj, kio lasas karakterajn kaj eble unikajn en la mondo spurojn. Flugmaniero de orelfazanoj estis ofte priskribita kiel povra fare de ĉaskolektistoj de la 18a jarcento kiuj uzis hundojn por preni la birdojn el grundo post pafado. Orelfazanoj ne uzas siajn energiojn flugante kiam kvarpieduloj sekvas ilin ĉar ili estis adaptintaj multajn defendajn fuĝokutimojn kiuj ne postulas flugon.

Ĉiukaze ili kapablas kovri grandajn areojn de neĝo per senpena ŝveba flugado kiel faras Lagopoj, la Urofazano kaj Longvostaj fazanoj de la genro Syrmaticus, ĉiuj el kiuj loĝas en neĝaj regionoj kaj devas nutri sin per senpena flugado dum vintro. Kiel tiuj specioj, la Blanka orelfazano ne havas elstaran trenan flugilnoĉon [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]