Bruna fazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Crossoptilon mantchuricum)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna fazano
Bruna fazano
Bruna fazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Crossoptilon
Specio: C. mantchuricum
Crossoptilon mantchuricum
(Swinhoe, 1863)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Crossoptilon mantchuricum -USA -captive-8a

La Bruna fazanoBruna orelfazano (Crossoptilon mantchuricum) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj troveblas nur en nordorienta Ĉinio sude de orienta Mongolio. Ili vivas en disaj lokoj de Luliang Ŝan, Ning'u kaj Kelan de norda Ŝenŝjio kaj la montoregiono de nordokcidenta Hebejo, okcidenta Pekino kaj centra Ŝenŝjio. Spite la latina scienca nomo, Manĉurio estas pli nordoriente de la teritorio de tiu palearktisa specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La birdo estas tutkorpe malhelbruna kun nigre brilantaj kolo kaj kapo, ĝiaj mentono kaj kornoformaj rektaj kvazaŭ mustaĉo orelplumoj estas blankaj kaj etendas el la bekobazo ĝis elstari super la nukoflankoj; ankaŭ la talio, suba dorso, pugo kaj la radikoj kaj centra parto de vostoplumoj estas blankaj, dum vangoj estas nudaj haŭtaĵoj malhelruĝaj same kiel la kruroj; la vostoplumoj supren levitaj kun plumpintoj kliniĝantaj teren. La irisoj estas helbrunaj. La beko estas helgriza al helflaveca. La birdo longas 83-107 cm kaj pezas 1,450-2,475 gr, kun vosto 45-60 cm longa de 22 kurbaj plumoj blankaj kun malhelaj pintoj. La enverguro estas de 28 cm kaj ĉe ino de 26 cm. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed inoj kutime estas iomete pli malgrandaj kaj ne havas spronojn.

La voĉo estas altatona, raŭka alvoko foje transkribita kiel "Trip-k-r-r-r-r-r-ah!" de varia longo (foje akra, eventuale elsendita dum ĝis ĉ. 60 sekundoj), ascenda en tono kaj laŭteco.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Brunaj fazanoj vivas en montetoregionoj 20-30ope. Folioj, ŝosoj, semoj, tigaj tuberoj, maldikaj radikoj, kaj eĉ insektoj estas iliaj manĝaĵoj. Kiam ili prenas manĝaĵon, iu birdo deĵoras sur altaĵo por alarmi la aliajn birdojn, kiam venas rabobirdoj aŭ rabobestoj. Vespere ili kolektiĝas kaj tranoktas sur pinoj dekkelkajn metrojn altaj sur montodeklivo.

En la reprodukta sezono ili en paro konstruas neston en terkavoj inter pinoj, betulojarbedoj kaj sternas iom da herboj kaj arbofolioj en ĝi. La nesto estas ĉirkaŭita de velkintaj folioj. La 5 al 8 ovoj de la birdo estas verdecaj al brunetaj, sen makuloj, kaj pezas po 60 g. La femala birdo plenumas kovadon, kiu daŭras ĉ. 26-28 tagojn antaŭ eloviĝo. La flegado kaj nutrado estas komuna tasko de la gepatraj birdoj.

En la pariĝa tempo en printempo ofte okazas drasta lukto inter virbirdoj.

Ili reproduktiĝas en arbaroj ĉu koniferaj ĉu miksitaj kun larĝafoliaj ĝis 2,600 m. Vintre ili moviĝas al pli malaltaj altitudoj (minimume 1,100 m), al arbustaroj de arbarbordoj en sudenaj deklivoj.

Statuso[redakti | redakti fonton]

La birdoj estis malmultaj en la pasinteco. Danke al la protektado de la ĉina registaro nun ilia nombro pligrandiĝas kaj ilia vivloko plivastiĝas. Pro izolata populacio, senarbarigo kaj esti ankoraŭ ĉasata, kvankam laŭleĝe protektita de Ĉinio, la Bruna orelfazano estas konsiderata kiel Vundebla en la Ruĝa Listo de IUCN de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico I de CITES.

La totala populacio estas ĉirkaŭkalkulita en 5,000 birdoj sed konsiderinte ke denseco estas pli alta en protektitaj areoj oni povas supozi ke la populacio estas de ĉ. 17,000 birdoj. Pli ĵuse oni konstatis, ke estas populacioj ankaŭ en la kantonoj Laijuano kaj Laiŝui kaj pro tio la totala populacio povus esti pli alta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.