Rulperdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rulperdriko
masklo ĉe bestoĝardeno de Toronto, Kanado
masklo ĉe bestoĝardeno de Toronto, Kanado
ino ĉe bestoĝardeno de Tenesio, Usono
ino ĉe bestoĝardeno de Tenesio, Usono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Rollulus
Specio: R. rouloul
Rollulus rouloul
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rulperdriko, Verda perdrikoKrestoperdriko, Rollulus rouloul, estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi estas ununura membro de la genro Rollulus.

Tiu malgranda membro de la grupo de la perdrikoj estas specio de loĝantaj birdoj en pluvarbaroj de malaltaj teroj en suda Birmo, suda Tajlando, Malajzio, Sumatro kaj Borneo. Ilia nesto estas grunda skrapaĵo kovrita per folioj, kiu estas kaŝita sub amaseto da mortinta foliaro. La ino demetas 5 aŭ 6 blankajn ovojn, kiuj estas kovataj dum 18 tagoj.

Malkutime ĉe kokoforma specio, idoj estas manĝigataj bekalbeke fare de ambaŭ gepatroj anstataŭ per plukado el grundo, kaj kvankam ili estas frumaturaj, ili ripozas en la nesto dum ili estas malgrandaj.

La Rulperdriko estas fortika mallongvosta birdo, 25 cm longa, kies masklo estas iom pli granda ol la ino. Ambaŭ seksoj havas kontrastegan kaj rimarkindan skarlatan makulon de nuda haŭto ĉirkaŭokule kaj tre ruĝajn krurojn sen sprono aŭ malantaŭa fingro.

La masklo estas metalecverda supre kun brilaj malhelbluaj subaj partoj kaj bruneca flugilzono. La kapo estas ornamita per alta ruĝa kresto, blanka verticomakuleto kaj nigraj bridoj. La ino havas pizverdan korpoplumaron aparte de la bruna flugilareo. Ŝi havas ardezgrizan kapon kun la bridoj sed sen punkto aŭ kresto. La beko estas malhela. Junuloj estas pli senkoloraj versioj de la plenkreskuloj de la sama sekso. La kanto estas ploreca fajfo si-ul, el kio onomatopee devenas la nomoj de la specio.

La Rulperdriko estas kutime vidata sola aŭ en paroj dum ili manĝas surgrunde fruktojn, semojn kaj senvertebrulojn. Kiam ĝi estas ĝenata, ĝi preferas kuri sed se necese ĝi flugas mallongdistance per siaj rondoformaj flugiloj.

Estas influo de la habitatodetruo sur tiu birdo, ĉefe pro lignoproduktado. Tamen ŝajne ĝi estas iom pli adaptebla ol la aliaj fazanedoj de Sudorienta Azio. La specio de la Rulperdriko estas pritaksata kiel Preskaŭ Minacata ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico III de CITES.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]