ScienceDirect

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ScienceDirect
emblemo
retejo • publishing platform • scienca esploro • akademia eldonejo
Komenco marto 1997 vd
Posedata de Elsevier vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

ScienceDirect estas retejo kiu disponigas abon-bazitan aliron al granda serĉebla scienca kaj medicina datumbazo. Ĝi gastigas pli ol 12 milionojn da enhavoj de 3,500 akademiaj ĵurnaloj kaj 34,000 elektronikaj libroj [1][2].

ScienceDirect estas funkciigita fare de la angla-nederlanda eldonisto Elsevier. Ĝi ekfunkcias ekde marto 1997 [3].

Uzado[redakti | redakti fonton]

La ĵurnaloj estas grupigitaj en kvar ĉefajn sekciojn: Inĝenieristiko kaj Fizikaj Sciencoj, Vivsciencoj, Sansciencoj, kaj Homaroj kaj Sociaj Sciencoj. La abstraktaĵoj estas libere haveblaj senpage, sed aliro al iliaj plenaj tekstoj (en formato PDF kaj, por pli novaj publikaĵoj, ankaŭ HTML) kutime postulas abonon aŭ laŭspektan pagon.

ScienceDirect konkuras kun aliaj gastigantoj de scienckomunika enhavo kiel la akademia socia retejo ResearchGate kaj arXiv, same kiel kun libera alira enhavo publikigita de PLOS.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • (2018) “The Science Direct accessibility journey: A case study”, Learned Publishing 31, p. 69–76. doi:10.1002/leap.1142. 


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ScienceDirect. Alirita 17 February 2016.
  2. . 2014 RELX Annual Reports and Financial Statements. RELX Group. Arkivita el la originalo je March 19, 2015. Alirita 17 February 2016. Arkivigite je 2015-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Giussani, Bruno (4 March 1997) Building the World's Largest Scientific Database. New York Times. Alirita 14 March 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]