Sudorientaj insuloj (Indonezio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Nusa Tenggara

La sudorientaj insuloj (indonezie Nusa Tenggara) estas la indonezia parto de la Malgrandaj Sundaj Insuloj. La insuloj situas oriente de Javo. Inter Balio kaj Lomboko troviĝas la linio de Wallace, kaj la flaŭro kaj faŭno de la sudorientaj insuloj pli proksime rilatas al tiuj de Aŭstralio ol al tiuj de Azio. La plej grandaj insuloj estas Balio, Lomboko, Sumbavo, Floreso kaj Timoro.

Al la teritorio ne apartenas Orienta Timoro, kiu estas sendependa ŝtato ekde 2002. Inter la jaroj 1975 kaj 1999, Orienta Timoro estis okupita de Indonezio, sed je la nomo Timor Timur (Orienta Timoro) estis propra provinco.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La insuloj estas loĝataj plejparte de malajoj, el kiuj, kontraste al la resto de Indonezio, 91 procentaĵoj apartenas al kristanismo (60 procentaĵoj da katolikoj, 31 procentaĵoj da protestantoj), aliaj 8 procentaĵoj estas islamanoj (enmigrintoj el Javo) kaj 0,6 pliaj procentaĵoj hinduoj kaj kelkaj minoritatoj de budhanoj kaj animistoj.

La regiono estas dividita en la sekvajn provincojn: