Balia lingvo

| Balia lingvo | |
| Basä Bali | |
| natura lingvo • moderna lingvo | |
|---|---|
| Malayo-Sumbawan | |
| Regiono | Balio, Nusa Penida, Lomboko kaj Javo, Indonezio |
| Parolantoj | 3,9 milionoj (de 2001) |
| Skribo | latina, balia |
| Lingvistika klasifiko | |
| Aŭstronezia | |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-2 | ban |
| ISO 639-3 | ban |
| Glottolog | bali1278 |
| Angla nomo | Balinese |
| Franca nomo | balinais |
La balia lingvo estas okcident-malajopolinezia lingvo parolatata de 3,9 milionoj da homoj (en 2001) sur la Indonezia insulo Balio, kaj ankaŭ en la nordo de la sudoriente najbara insuleto Nusa Penida d, okcidenta Lomboko kaj orienta Javo.[1] Plejo da parolantoj de la balia ankaŭ scipovas la indonezian lingvon. Estas versio de vikipedio en la balia lingvo.
La malnova java lingvo, mortinta plej antikva formo (d) de la java, estas parenca sacerdota lingvo.
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]La balia lingvo estas parto de la austronezia lingva familio, kaj estas proksime parenca al la sasaka (d) kaj la sumbaŭa (d) lingvoj.
Fonologio
[redakti | redakti fonton]Vokaloj
[redakti | redakti fonton]| Antaŭa | Centra | Dorsa | |
|---|---|---|---|
| Alta (ferma) |
i | u | |
| Meza | e | ə | o |
| Malalta (aperta) |
a |
Konsonantoj
[redakti | redakti fonton]Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Reĝistroj (ĝenroj)
[redakti | redakti fonton]Balia lingvo havas malsamajn registrojn dependantajn sur la interrilato kaj statuso de la interparolantoj: malalta (basa ketah), mezo (basa madia), kaj alta (basa singgih). Basa singgih enhavas multajn pruntvortojn de Sanskrito kaj Java lingvo.
Skribsistemo
[redakti | redakti fonton]La balia lingvo estas skribata per du malsamaj skribsistemoj:
- la Balia skribsistemo, kaj en modernaj tempoj
- la Latina alfabeto.
Balia skribsistemo
[redakti | redakti fonton]
La Balia skribsistemo (Carakan) estas abugido, kiu devenas finfine de la brahmia skribsistemo de Barato. La plej fruaj konataj surskriboj datiĝas de la 11-a jarcento.
Hodiaŭ nemultaj homoj kapablas legi kaj senerare uzi la balian lingvan skribsistemon.[2]
Latina alfabeto
[redakti | redakti fonton]Lernejoj en Balio hodiaŭ instruas formon de la Latina alfabeto, nomata Tulisan Bali, por skribi la balian lingvon.[3]
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ informoj de la datumaro Ethnologue
- ↑ Omniglot.
- ↑ La Baliaj Lingvoj, far Fred B. Eiseman, Jr Arkivigite je 2012-03-31 per la retarkivo Wayback Machine - Bali Vision
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- informoj en la retejo omniglot.com (alirita la 4-an de junio 2025, angle)
- Gordon, Raymond G., Jr. (eld.. (2005) “Bali - Balio”, Ethnologue: Languages of the World, Fifteenth edition - Ethnologue: Lingvoj de la Mondo, Dek-kvina redakcio. Dallas, Tex.: SIL International - SIL internacia.

