Bugenvilo
![]() | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bougainvillea spectabilis
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Bougainvillea Comm. ex Juss., 1789 | ||||||||
Specioj
| ||||||||
Elekto de kelkaj specioj: | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Bougainvillea (esperantlingve Bugenvilo aŭ Bugenvileo)[1] estas genro de grimpantaj arbustoj el Brazilo, kiuj ricevis sian nomon laŭ sia malkovranto Louis Antoine de Bougainville. Li trovis la planton ĉ. 1760 kaj ĝi alvenis Eŭropon post 100 jaroj. Ĉar la floro estas varmoŝatanta, ĝi disvastiĝis en Sud-Eŭropo kie ĝi oftas en la sudaj balkonoj, fenestroj.
La floroj formas triope infloreskon, la brakteoj pompas en diversaj koloroj kaj preskaŭ tute kovras la florojn.
Plej konataj specioj estas por ĉambro: la Bougainvillea glabra kaj por ekstero: la Bougainvillea spectabilis.
La ĉambra planto bezonas de septembro ĝis februaro helecon kaj temperaturon de 8-10 C. En februaro oni devas transplanti la planton en malgrandan ujon. Oni povas aldoni gruzojn al la grundo kaj devas tranĉi je 5-6 cm (ĉef-ŝoso) kaj je 1 folio (flankŝosoj). Ĉe longaj ŝosoj aperas branĉodornoj. En aprilo oni devas meti la planton en la fina loko, kie ĝin trafas sufiĉo da lumo (ekz. teraso, balkono).
Ĝi vivas en vintra ĝardeno 20-30 jarojn, en ĉambro 5 jarojn. Ĝi estas multigebla per stikaĵoj en 30-35 Co.