Salacca zalacca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
salako
Salak200507.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Monokotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Arecales
Familio: arekacoj Arecaceae
Genro: Salacca
Specio: S. zalacca
Salacca zalacca
(Gaertn.) Voss
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Salacca 071117-1071 stbu.jpg
Berthe Hoola van Nooten44.jpg
Berthe Hoola van Nooten44

La Salacca zalacca, salakpalmosalako devenas de la indoneziaj insuloj Sumatro kaj Javo, kie ĝi kreskas en la densjoj sur malsekaj, marĉaj grundoj. Pro ĝiaj manĝeblaj fruktoj ĝi estas kultivata en multaj landoj. Ĝi esta sentiva je malvarmo kaj nur kreskas bone en la tropikoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La salakpalmo kreskas ĝis ses m. La folioj estas pinata kaj kreskas verticile kaj atingas longecon de 60 cm. La supra folisurfaco estabrile verda la malsupra blankece verda. La supragrundaj partoj estas kovrataj de akraj pikiloj. La planto estas dioika kaj la floro situas tuj super la grundo kovrata de la folioj. La planto disvastigas sin pere de subgrundaj disbranĉantaj rizomoj kaj formas grandajn kaj densajn horstojn

Frukto[redakti | redakti fonton]

La fruktoj estas ov- aŭ pirformaj kaj bruna ĝis ruĝa. La fruktŝelo brilas kaj estas skvama kaj aspektas kiel haŭto de serpento. La fruktkarno estas helflava aŭ rozkolora dividita en du ĝis kvar segmentoj. La nemanĝeblaj kernoj en la mezo de la fruktkarno estas brunaj ĝis nigraj. La gusto simila al tiu de piro, liĉio kaj jakvo. La fruktoj estas ofertataj sur lokaj foiroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]