Saltu al enhavo

Piramidoj de Gizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Egiptaj piramidoj)
Piramidoj de Gizo
nekropolo, grupo [+]

Supermara alteco27 m [+]
Koordinatoj29° 58′ 34″ N, 31° 7′ 58″ O (mapo)29.97611131.132778Koordinatoj: 29° 58′ 34″ N, 31° 7′ 58″ O (mapo)
Akvokolektejo163,59 km² (16 359 ha) [+]
Areo163,59 km² (16 359 ha) [+]

Piramidoj de Gizo (Egiptio)
Piramidoj de Gizo (Egiptio)
DEC
Map
Piramidoj de Gizo
Vikimedia Komunejo:  Giza pyramid complex [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Lando  Egiptio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, vi
Fonto 86
Regiono** Afriko
Geografia situo 29° 58′ 33″ N, 31° 7′ 51″ O (mapo)29.97583333333331.130833333333
Registra historio
Registrado 1979  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Piramidoj de Gizo, parto de Nekropolo de Gizo, estas inter la plej grandaj kaj antikvaj konstruaĵoj el historio, kaj daŭranta memoraĵo de Antikva Egiptio. Ili situas apud la Sfinkso de Gizo, ĉe la ĉe koordinatoj 29° 58′ 33″ N 31° 07′ 51″ O / 29.97583 °N, 31.13083 °O / 29.97583; 31.13083 (mapo).

Inter ili, la granda Piramido de Keopso konstruita de Ĥufu estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, kaj estas la sola el tiuj antikvaj sep mirindaĵoj ankoraŭ nun ekzistanta.

Malgrandaj piramidoj

[redakti | redakti fonton]

Sude de Gizo en areo pli ol 30 kilometrojn longa, troviĝas centoj da malgrandaj piramidoj. Ilia alteco varias inter 50 centimetrjo kaj 2 metroj. Evidente ne nur faraonoj kaj eminentuloj havis piramidojn kiel tomboj, sed ankaŭ normalaj homoj.

Ĉefaj konstruaĵoj ĉe la piramid-komplekso

[redakti | redakti fonton]

La piramido de Keopso

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo piramido de Keopso.

La piramido de Keopso, piramido de Ĥufugranda piramido de Gizo estas la plej malnova kaj la plej granda el la tri centraj piramidoj de Gizo. Ĝi estas la plej alta piramido en la mondo, kaj estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Pri la celo de la konstruaĵo ekzistas diversaj teorioj el diversaj sciencaj fakoj. Laŭ egiptologio la granda piramido estis verŝajne tombejo de la egipta faraono Ĥufu (multe pli konata per sia greka nomo, Keopso), kiu regis dum la 4-a dinastio -2620 ĝis -2580. En la greka klasiko la piramido nomiĝis ἡ μεγάλη Πύραμις τοῦ Хέοπος (hê megálê Pýramis tou Chéopos, "la granda piramido de Keopso") aŭ αἱ Πυράμιδες Αἰγυπτίαι (hai Pyrámides Aigyptíai, "la egiptaj piramidoj"), latine Pyramides AegyptiaeMagna Pyramis Cheopis. Origine la granda piramido altis 146,6 metrojn (nun estas nur 138,75 metroj) kaj la flankoj mezume longas 230,3 metrojn. Ĝi konstruiĝis el proksimume 3 milionoj da ŝtonblokoj de averaĝa pezo de 2,5 tunoj, kaj origine komplete kovriĝis per kalkoŝtonaj platoj. Interne troviĝas la "granda galerio", kiu altas 8,5 metrojn kaj longas 47 metrojn. Fine de la galerio troveblas la reĝa tomba ĉambro, en kiu staras restaĵoj de granita sarkofago. Ĉe la orienta flanko de la piramido origine troviĝis mortula templo kaj de vojo al la piramido, kiuj tamen nur parte konserviĝis. Pli distanca vala templo komplete malaperis sub la konstruaĵoj de la moderna apuda loĝloko Nazlet Al-Seman. Sudoriente de la mortula templo troveblas malgrandaj piramidoj por la reĝinoj Heteferes la 1-a, Meritites la 1-a kaj Hentutsen. En muzeo sude de la granda piramido videblas kulta sunbarko, kiun oni elfosis en 1954 kaj rekonstruis. Nordoriente ekzistas plia flanka, kulta piramideto.

La piramido de Ĥafra

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo piramido de Ĥafra.

La piramido de ĤafraĤefren estas nur iomete malpli granda ol la plej granda piramido, konstruita por reĝo Ĥufu, sed el hodiaŭa vido ĝi montriĝas pli alta. Tiun ĉi impreson kaŭzas lokigo sur pli alte situanta loko kaj je certa mezuro pli kruta kliniĝo de la muroj. Danke al tio multe da admirantoj intermiksas ĝin kun la piramido de Ĥufu.

La piramido de Menkaure

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo piramido de Menkaure.

La piramido de Menkaure - ofte nomata piramido de Mikerinos - estas la tria el la centraj piramidoj de Gizo. Ĝin konstruigis kiel sia tombejo la egiptia faraono Menkaure (poste greke nomita Μυκερίνου, Mikerinos, tial la dua piramida nomo) proksimume inter la jaroj 2540 kaj 2520 antaŭ nia erao. Menkaure estis la filo de la faraono Ĥafra aŭ Ĥefren, kiu antaŭ same konstruigis sian tomban piramidon en Gizo. Menkaŭre sekvis sian patron kiel reganto de Egiptio, kvankam eventuale nur post interrego de ia reganto Biĥeris, pri kiu restis apenaŭ iuj informoj. La interna kerno de la konstruaĵo estis ŝtupara piramido, kio videblas en du el la piramidaj flankoj.

La sfinkso de Gizo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo sfinkso de Gizo.
la granda sfinkso de Gizo antaŭ la piramido de Ĥafra

La granda sfinkso de Gizo estas granda duone homa, duone besta statuo, troviĝanta en ebenaĵo de Gizo en Egiptio en okcidenta riverbordo de Nilo. Tio estas la plej granda statuo hakita el unu peco de ŝtono, kiu kiam estis kreita kaj ĝenerale oni kredas, ke ĝi estis kreita fare de antikvaj egiptoj en la 3-a jarmilo antaŭ nia erao. Per kia nomo la antikvaj egiptoj nomis la Sfinkson, ni ĝis hodiaŭ ne scias. Ofta uzata nomigo Sfinx (sfinkso) estis kreita en la antikvo fare de grekoj kaj ĝi devenas el egipta vorto seŝenpaĥ, kiun eblas traduki kiel "bildo de vivanto". Tiu ĉi nomigo markis reĝajn statuojn en la kvara egipta dinastio, kvankam en Nova imperio ĝi estis pli multe kunigata kun Granda sfinkso. Egiptaj araboj uzis markigon Abul-Hol, kio signifas Patro de teruro.

la tombo de Ĥentkaus la 1-a, fone la granda piramido

La tombo de Ĥentkaus la 1-a

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo tombo de Ĥentkaus la 1-a.

La tombo de Ĥentkaus la 1-a sur la altebenaĵo de Gizo estas specifa tomba monumento de la reĝino Ĥentkaus la 1-a de antikva Egiptio. Ĝi havas elementojn de piramido, de mastabo kaj de enroke ĉizita tombo. Pro sia grandeco kaj la ŝtupa strukturo ĝi ofte nomatas la "kvara el la piramidoj de Gizo". Estas la sola tombo de antikva Egiptio konstruita en tia formo. Ĝi situas en la nekropolo de Gizo sudoriente de la tri grandaj piramidoj, en senpera proksimeco de la sfinkso de Gizo.

Antaŭhistorio

[redakti | redakti fonton]

La loko de la piramida komplekso jam ekde la Frua Dinastia Periodo de Egiptio estis signifa tombejo. Elfosiĝis pluraj mastaboj de la malnova imperio de Egiptio. Neklaras, je kioma kvanto tomboj de tiuj unuaj tri dinastioj de antikva Egiptio estis detruitaj per la posta konstruo de pli grandaj tomboj kaj piramidoj de la kvara dinastio.

Konstruo de la piramidoj

[redakti | redakti fonton]

La piramidoj aperis en la epoko de 2620 ĝis 2500 antaŭ nia erao - en la kvara dinastio de antikva Egiptio. Ili konstruiĝis sur 1000 oble 2000 metrojn larĝa kalkŝtona altebenaĵo, kaj kun la konstruo de la piramidoj ekestis flankaj piramidoj, temploj, tombejoj kaj laboristaj vilaĝoj. Estas rimarkinde ke en la konstruo de la piramidoj neniuj radaj ĉaroj estis uzataj, kvankam la egiptoj tiutempe probable jam konis radojn. Ŝtonaj kvadroj estis levitaj per la mekanika principo de portempe konstruitaj klinitaj ebenaĵoj.

Post la kvara dinastio

[redakti | redakti fonton]

Gizo ĝis la sesa dinastio de antikva Egiptio estis signifa tombejo kaj nur en la unua Meza Periodo aŭ Unua Intertempo ne aldoniĝis pliaj tomboj. El la Meza Imperio de Egiptio restis malmultaj spuroj, kaj menciindas ke en tiu epoko entute apenaŭ estas spuroj pri postmortaj kultaj ritoj ĉe la piramidoj. Nur en la Nova Egipta Imperio kaj en la Tria Meza Periodo denove pruveblas novaj signifaj tomboj. Krome pruveblas ke tiam oni flegis kaj restaŭris la piramidojn kaj templojn.

la piramida komplekso dumnokte

Moderna epoko

[redakti | redakti fonton]

Per la franca militiro al Egiptio de la armeo de Napoleono Bonaparto de 1798 ĝis 1799 komenciĝis la moderna scienca esplorado de la piramidoj. Ĝi instigis la eŭropan stilon de empiro.

Sub gvidado de Auguste Mariette en 1860 okazis arkeologiaj esploroj kaj elfosadoj. En 1979 la piramidoj kaj la Sfinkso de Gizo deklariĝis monda kultura heredaĵo de Unesko. En 1984 la registaro de Egiptio produktigis monerojn de 5 egiptaj piastroj kun bildigo de la grandaj piramidoj.

Danĝerigo per grundakvo

[redakti | redakti fonton]

Komence de junio 2012 la loka administrejo de Gizo instaligis modernegan pumpan sistemon, por forpumpigi grundakvon sub la sfinkso. Antaŭe jam plurajn jarojn la grundakva nivelo signife plialtiĝis, pro nova kloaka kanalaro en la apuda loĝloko Nazlet Al-Seman kaj nova irigacia sistemo en la regiono, kaj tiu pli alta grundakva nivelo minacis la antikvajn ŝtonkontruaĵojn. Nun tamen ekologoj kaj hidrologoj avertas, ke la granda kvanto de forpumpata akvo ankaŭ povus esti danĝeraj por la konstruaĵoj, se malaltiĝas la tersurfaco kaj pligrandiĝas erozio. La lokaj instancoj tamen decide neas tian danĝeron: la pumpiloj funkcias tiel, ke ili malŝaltiĝas, kiam la grundakva nivelo subiĝas ĝis 4,5 metroj sub la tersurfaco. En tia grundakva alteco la konstruaĵoj devus esti komplete sekuraj, ĉar precize tiu subtera akvonivelo ankaŭ estis en la antikva epoko.[1][2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo

Piramidoj de Gizo Pendĝardenoj de Semiramida Statuo de Zeŭso en Olimpio Templo de Artemis en Efeso
Maŭzoleo de Halikarnaso Koloso de Rodiso Lumturo de Aleksandrio