Sekigita frukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pluraj sekigitaj fruktoj
Kaŝtanoj.
Sunflor-semoj.

La sekigitaj fruktoj estas tiel nomataj ĉar ili ĉiuj havas komunaĵon: en ilia natura konsisto (sen homa interveno) ili havas malpli ol 50% da akvo. Temas pri tre energidonaj nutraĵoj, riĉaj je grasoj, proteinoj, kaj ankaŭ oligoelementoj. Laŭ la speco de sekigita frukto, ili ankaŭ povas aldoni grandan kvanton da vitaminoj (precipe B-vitaminoj) aŭ grasaj acidoj omego 3.

Tipoj de sekigitaj fruktoj[redakti | redakti fonton]

Eblas distingi du grandajn grupojn el sekigitaj fruktoj:

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Oftas la uzado de la sekigitaj fruktoj en la Kuirarto, simpla ekzemplo estas la uzado en la salatoj akompanantaj la legomojn (en kelkaj landoj oni nomas ilin neformale «ŝtono») kaj la aperitivoj servataj en kelkaj lokoj. La supoj de la persa kuirarto kaj la aromaj desertoj de la araba kuirarto.

Medicino[redakti | redakti fonton]

La proprecoj kaj nutriciaj konsistaĵoj kiuj ili posedas igas ilin utilaj iloj por la preventa medicino.

Sano[redakti | redakti fonton]

La sekigitaj fruktoj estas riĉaj je kelkaj elementoj konvenaj por la sano, ekzemple, ili ĉiuj enhavas aprezindajn kvantojn da vitamino E, kiu havas kontraŭoksidajn proprecojn. Ili enhavas la plejparton el la vitaminoj B, ĉiuj ĉi vitaminoj plus la kvanto de nepraj mineralaj saloj en metaloj kiaj la fosforo, la magnezio, la kupro, la fero, ktp. igas ilin tre taŭgaj nutraĵoj por vegetaranoj kaj veganoj kiu ne konsumas bestodevenajn produktojn.

Kelkaj metaloj kiel la seleno kaj la zinko de la akaĵuo kaj la brazila nukso helpas la viran fekundecon, ĉar oni observis malaltan produktadon de spermatozooj ligitaj al dietoj kun malmulte el ĉi metaloj.

La enhavo de kalcio igas ilin en kelkaj kazoj anstataŭaĵoj de la bovina lakto, ĉefe por homoj kiuj suferas je netolereco de laktozo aŭ estas veganaj. La konsumo de sekigitaj fruktoj helpas preventi la ostoporozon.

La sekigitaj fruktoj kun pli da kalcio estas la migdaloj (240 mg/100 g) la brazila nukso (170 mg/100 g) kaj la avelo (140 mg/100 g).