Prevento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prevento (de la latina verbo praevenire, "antaŭ-veni") laŭ PIV tutkoncize estas la antaŭmalhelpo de malsano aŭ pli ĝenerale malbona, nedezirata evento aŭ evoluo.

En scienco diferencatas tri kategorioj de prevento: unuagrada, dua- kaj triagrada.

Unuagrada prevento estas analizo de la homaj bezonoj, por trovi komencopunktojn por la kreo de sociaj kondiĉoj, kiuj subtenas konduton pozitivan, dezirindan kaj ne-damaĝan. Tia prevento okazas antaŭ ol iu malbono povus ekesti - kaj esploratas la kialoj kaj riskofaktoroj, kiuj povus alikaze gvidi al la evitinda malbono. Unuagrada prevento ĝenerale direktiĝas al la tuta loĝantaro aŭ al tuta socia grupo de loĝantoj (anoj de certa aĝogrupo, de unu sekso aŭ simile).

Duagrada prevento celas malebligi aŭ malpliigi konduton nedeziratan kaj damaĝan. Specifaj agadoj frue ekkonu nedeziratan kaj damaĝan konduton, por ke tiu konduto ne plifortiĝu kaj ne iĝu daŭra. Tia prevento direktiĝas al aparte danĝerigitaj celgrupoj, ekzemple agresemaj junaj viroj, homoj daŭre konsumantaj malsanajn substancojn ktp.

Triagrada prevento celas post nedezirata ago negative sankcii tiun agon. Tia interveno fakte nur estas prevento de ebla estonta ripeto de la nedezirata ago, kaj krome celas trakton de la "viktimoj" de la nedezirata ago, por limigi la negativajn konsekvencojn de la ago. Ekzemplo por triagrada prevento estas la punado de heroina misuzo, sed ankaŭ la disdono de puraj injekciiloj al homoj forte heroin-dependaj (por almenaŭ malpliigi la riskon je infekto kun AidosoHepatito).

Plue diferencatas specifa prevento (kiu koncentriĝas pri specifa fenomeno) kaj nespecifa prevento (kiu celas eviti malsamspecajn riskojn).

La vorto uziĝas en la fakoj

  • medicino kaj psikologio rilate al prevento de malsanoj, sed ankaŭ de akcidentoj, nedezirataj gravedecoj kaj aparte la prevento de seksume transdoneblaj malsanoj,
  • krome en la fako politiko rilate al prevento de en- kaj interŝtataj krizoj kaj konfliktoj,
  • en krimologio por prevento de krimoj
  • kaj en sociologio ekzemple rilate al prevento de agreso, de seksa aŭ korpa misuzo, de troŝuldiĝo aŭ de drogomisuzo de civitanoj.

Konforme, preventilo laŭ PIV tutkoncize estas ĉio uzata por preventi nedeziratan eventon kiel malsanongravediĝon (ekzemple kondomo).