Eridu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lokalizo de Eridu kaj de la ĉefaj urboj de Mezopotamio en la 4-a jarmilo a.K..

Eridu (nuntempe Abu Schachren, Tell Abu Schachren) estis unu el la plej malnovaj, verŝajne la plej malnova sumera urbo. Ĝi situas en suda Mezopotamio. En la sumera listo de reĝoj Eridu estas nomita la urbo de la unuaj (mitaj) reĝoj. Kontraŭe al aliaj fruaj lokoj kiel JerichoÇatal Höyük ĝi estis eko de civilizo, la unua urbo, kiu vere estis urbo.

Oni trovis restoj el praaj vilaĝoj datitaj je la 6-a jarmilo a.K.. Inter la sumeraj urboj, kiuj ĉiam estis konstruitaj ĉirkaŭ templarejo, Eridu estis la plej suda, ĉirkaŭ 11 km sudokcidente de Ur, ĉe la Persa Golfo. Ĝiaj tipaj keramikaĵoj, Eridu-aĵoj disvastiĝis laŭ la Persa Golfo. Pro sekiĝo Eridu estis disigita de la maro kaj forlasita jam en la 1-a aŭ eble eĉ 2-a jarmilo a.K..

Eridu gastigis la ĉefan sanktejon de Enki, la mastro de la tero.

En 1940 okazis elfosadoj en Tell Abu-Schahrein, la ruinmonteto de Eridu.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 30° 48' 57" N, 45° 59' 45" O