Kiŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la antikva urbo Kiŝ en Mezopotamio. Aparte ekzistas samnoma insulo en la Persa Golfo.
Kiŝ
antikva urbo • urboŝtatosetlejo [+]

Ŝtatonuntempa Irako

Koordinatoj32° 32′ 25″ N, 44° 36′ 17″ O (mapo)32.54027777777844.604722222222Koordinatoj: 32° 32′ 25″ N, 44° 36′ 17″ O (mapo)
HorzonoUTC+03:00 [+]

Kiŝ (Irako)
Kiŝ (Irako)
DEC
Kiŝ
Kiŝ
Map
Kiŝ
Vikimedia Komunejo:  Kish (Mesopotamia) [+]
vdr

Kiŝ (arabe nuntempe كيش, latinliterigite Tall al-Uhajmir) estis urbo en Mezopotamio en la inunda regiono de Eŭfrato (proksime al la Tigriso en la nuntempa centra Irako, 13 km oriente de Babilono kaj ĉirkaŭ 80 km sude de Bagdado. Ĝi ekzistis de ĉirkaŭ 3000 a.K. ĝis la jaro 650. Ĝi estas menciita en la Biblio rilate al difino de la situo de la Edena ĝardeno. Ĝi estis urboŝtato de Sumero kaj elirpunkto de la dinastio de Akado.

Kiŝ konsistas el entute pli ol 40 setlejoj en ĉirkaŭo de ĉirkaŭ 8 kilometroj, kies plej gravaj lokoj verŝajne estis Uĥaimir kaj Ingharra.

Trovaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elfosadoj evidentigis tombejon, ŝtupopiramidon (ziguraton), konstruita honore al la ŝtatdio Zababa (ĉ. 2500 a.K.) kaj templon el la 6-a jarcento a.K., kiu verŝajne estis dediĉita al la sumera diino de amo, Inanna, kaj konstruita de Nabu-kuduri-usur la 2-a. La plej valora monumento de la frua epoko estas la reĝa palaco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kiŝ en Mezopotamio