Orienta Arabio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta Arabio
Historia-geografia regiono
historia regiono [+]



Vikimedia Komunejo:  Eastern Arabia [+]
vdr

Orienta Arabio estas regiono etenda el Basra ĝis Ĥasab[1] laŭlonge de la marbordo de la Persa Golfo kiu inkludas partojn de nuntempaj Barejno, Kuvajto, Irako, Orienta Saudarabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro, Omano, kaj Jemeno. La tutan marbordan strion de Orienta Arabio oni konis kiel "Bahrain" (Barejno) dum jarmilo.[1]

Ĝi tre ĵuse, la tuto de Orienta Arabio, el Ŝatt al-Arab ĝis la montoj de Omano, estis loko kie homoj vagadis, setliĝis kaj geedziĝis sendepende de landlimoj.[1] La lokanoj de Orienta Arabio kunhavis kulturon bazitan surmare; temas pri maristaj popoloj.[1]

La arabaj ŝtatoj de la Persa Golfo estas ĉiuj en Orienta Arabio.[2][3] [4] La nuntempaj ŝtatoj Barejno, Kuvajto, Omano, Kataro kaj UAE estas la plej ofte listigitaj kiel Golfarabaj ŝtatoj;[2][5] Ankaŭ Saudarabio estas ofte konsiderata Golfaraba ŝtato, sed plej grand parto de la loĝantoj de la lando ne loĝas en Orienta Arabio, kun la escepto de Barejnanoj, kiuj vivas en la oazoj de Katif kaj Al-Aḥsā, kaj kiuj historie loĝis en la tuta regiono Orienta Arabio antaŭ la establado de la nuntempaj politikaj limoj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eastern Arabia en la angla Vikipedio.