Montoj Al Haĝar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montoj Al Haĝar
montara sistemo
Alteco 4 304 m
Geografia situo 23° 8′ N, 57° 10′ O (mapo)23.125357.1631Koordinatoj: 23° 8′ N, 57° 10′ O (mapo) f4
Montoj Al Haĝar (Omano)
Montoj Al Haĝar (Omano)
DEC
Montoj Al Haĝar
Montoj Al Haĝar
Situo de Montoj Al Haĝar
Map
Montoj Al Haĝar
vdr

Montoj Al Haĝar (en araba: جبال الحجر; kio signifas la montojn el ŝtono) estas montaro en la nordoriente de Omano[1][2] kaj oriente de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kio konstituas la plej altan montaron de la orienta parto de la Arabia Duoninsulo. Tiuj separas la marbordan malaltan ebenaĵon de Omano disde la alta dezerta ebenaĵo, kaj ili estas inter 50 kaj 100 km interne ene de la marbordo de la Golfo de Omano.

La montoĉeno startas en la nordo, formante la duoninsulon Musandam. El tie, norde de Haĝar (Haĝar al Garbi) estas paralelaj al sudoriento, al la marbordo, sed iom malproksime de tiu en la sekvo. La centra parto de Haĝar estas Ĝebel Aĥdar (2980 m), la plej alta kaj plej natura areo en la lando.

Estas naturaj olivarboj kaj figarboj inter 1110 kaj 2510 metroj, kaj eĉ juniperoj. Fruktarboj kiel por grenatoj kaj abrikotoj estas kultivataj en la valoj. Inter naturaj birdoj menciindas la kadavrogrifo kaj la orelvulturo, kaj inter mamuloj la montogazelo (Gazella gazella) kaj la kapro (Hemitragus jayakari). La endanĝerigita araba leopardo (Panthera pardus nimr) estis iam vidita tie.

  • Koordinatoj 23°12′53″N 57°16′31″E

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ecoregions
  2. Governorates of Oman Alirita la 17an de Oktobro 2021.