Granda Ĉina Muro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Ĉina Muro
vidindaĵo • fortikigita linio [+]
Koordinatoj40° 25′ 0″ N, 116° 5′ 0″ O (mapo)40.416666666667116.08333333333Koordinatoj: 40° 25′ 0″ N, 116° 5′ 0″ O (mapo)

Granda Ĉina Muro (Pekino)
Granda Ĉina Muro (Pekino)
DEC
Map
Granda Ĉina Muro

Vikimedia Komunejo:  Great Wall of China [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Parto de Granda Ĉina Muro
Parto de Granda Ĉina Muro
Lando  Ĉinio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Fonto 438
Regiono** Azio
Geografia situo 40° 20′ 37″ N, 116° 0′ 6″ O (mapo)40.343611111111116.00166666667
Registra historio
Registrado 1987  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Granda Ĉina Muro

La Granda Ĉina Muro (en tradicia ĉina: 長城 aŭ en simpligita ĉina: 长城, en pinjino: Chángchéng), ankaŭ konata en Ĉinio kiel la Murego de dekmil Lioj (万里长城, en pinjino: Wànlĭ Chángchéng), estas kolektiva nomo de serio de antikvaj ĉinaj fortikaĵoj, konstruita ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la 16-a, dum la dinastio Ming ĉe la nordaj landlimoj de Ĉinio por protekti kaj plifirmigi la teritoriojn de ĉinaj ŝtatoj kaj la imperio kontraŭ variaj nomadaj grupoj de stepoj.

La muregon konstruis la ĉinoj, por ŝirmi Ĉinion kontraŭ la Mongoloj kaj aliaj diversaj nordaj popoloj. Ĝin antaŭis kelkaj muroj konstruitaj tiom frue kiom ekde la 7-a jarcento a.K.,[1] kontraŭ triboj el nuntempaj Mongolio kaj Manĉurio; tiuj fragmentoj estis poste kunigitaj de Qin Shihuangdi (220–206 a.n.e.), nome unua imperiestro de Ĉinio. Malmulto el la frua murego restas.[2] Poste, multaj sinsekvaj dinastioj konstruis kaj eltenis multajn partojn de la landlima murego. La plej bone konataj partoj de la murego estis konstruitaj de la dinastio Ming (1368–1644).

Krom defendo, aliaj celoj de la Granda Muro estis la landlima kontrolo, kio ebligis la meton de impostaj pagodevoj pro varoj transportitaj laŭlonge de la Silka Vojo, regulado aŭ kuraĝigo de komerco kaj kontrolo de enmigrado kaj elmigrado.[3] Krome, la defendaj karakteroj de la Granda Muro estis plibonigitaj per la konstruado de gvatoturoj, trupbarakoj, kantonmentoj, signalejoj pere de fumofajro, kaj la fakto ke la vojo de la Granda Muro servis ankaŭ kiel transporta koridoro.

La murego laŭ tradiciaj kalkuloj longas 6 700 km, de Shanhaiguan (山海关) oriente, ĉe 40° 00' 09" N 119° 44' 56" E Mapo, al Jiayuguan (嘉峪关) okcidente, ĉe 39° 49' 00" N 98° 18' 00" E Mapo. Sed la landlimaj muregoj konstruitaj de diversaj dinastioj havis multajn diversajn murejojn. Kolektive konsideritaj, ili etendiĝas el la Liaodongo oriente ĝis la lago Lop okcidente, el la nuntempa Ĉini–Rusia landlimo en la nordo al la rivero Taohe en la sudo; laŭlonge de arko kiu iel markas la bordon de la Mongolia stepo. Kompletklopoda arkeologia esplorado, uzante modernajn teknologiojn, konkludis, ke la muregoj konstruitaj de la dinastio Ming estas 8 850 km longaj.[4] Tio estas formata de ĝis 6 259 km de sekcioj de la nuntempa murego, 359 km de tranĉeoj kaj de 2 232 km de naturaj defendobarieroj kiel montetoj kaj riveroj.[4] Alia arkeologia esploro trovis, ke la tuta murego kun ĉiuj siaj branĉoj estas 21 196 km.[5] Hodiaŭ, la defendosistemo de la Granda Murego estas ĝenerale agnoskita kiel unu el la plej impresaj arkitekturaj vorkoj kaj faritegoj en la historio de la homaro.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

  • La Murego konstruiĝis en kvar ĉefaj etapoj:
  1. 208 a.K. (Dinastio Qin).
  2. 1-a jarcento a.K. (Dinastio Han).
  3. 1138 — 1198 (periodo de la kvin dinastioj kaj dek reĝlandoj).
  4. 1368 — 1620 (de imperiestro Hongwu ĝis imperiestro Wanli de dinastio Ming).

Komencoj de la muro[redakti | redakti fonton]

Proksimume antaŭ 3000 jaroj en la norda Ĉinio la regantoj de multaj konkerantaj reĝlandoj komencis konstrui ĉirkaŭ siaj teritorioj defendajn murojn. La ĉinoj estis jam familiarigitaj kun la teknikoj de mureg-konstruado en la epoko de la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno inter la 8a kaj la 5a jarcentoj a.n.e.[7] Dum tiu tempo kaj dum la posta Militŝtata periodo, la ŝtatoj Qin, Wei, Ĵao, Qi, Han, Ĝan kaj Ĵongŝan[8][9] ĉiuj konstruis etendajn fortikaĵojn por defendi siajn landlimojn. Konstruitaj por rezisiti la atakon de malgrandaj armiloj kiel glavoj kaj lancoj, tiuj muregoj estis faritaj ĉefe el ŝtono aŭ el premita tero kaj gruzo inter la murpartoj.

En la jaro 221 a.K. princo Jing Ĝeng konkeris ses ĉirkaŭajn ŝtatojn, li proklamis sin kiel unua ĉina imperiestro kaj li donis al si titolon Ĉjin Ŝiĥŭangdi. Li detruis ĉiujn murojn lasante nur la murojn nordajn, kiujn li kunligis tiel, por ke ili ŝirmu lian teritorion antaŭ atakoj de hunoj kaj pluaj nomadaj triboj.

En la sekvantaj jarcentoj pluaj regantoj, precipe regantoj de dinastio Ĉjin (206 a.K. - 220 p. K.) kaj dinastioj Ming (1368 - 1644) alikonstruis kaj disvastigis la muron.

Devigaj laboroj kaj brilaj konstruistoj[redakti | redakti fonton]

La Granda Ĉina Muro de la dinastio Han en la Jumen Pasejo.

Generalo Meng Tian, kiun Ĉjin Ŝiĥŭangdi komisiis gvidi la konstruadon de la muro, havis je sia dispono 300 000 soldatojn. Pri unuopaj sektoroj de la konstruejo respondecis apartenantaj komandantoj. Ĉie validis ordono konstrui el lokaj materialoj. Ili finis la konstruaĵon post naŭ jaroj.

Al la devigaj laboroj ili fortiris preskaŭ milionon da laboristoj, multajn el ili estis perforte forŝiritaj de familioj. Laboris ĉi tie ankaŭ punitoj kun razitaj kranioj kaj feraj kolumoj, kondamnitaj al longaj punoj de devigaj laboroj en la konstruado de la muro. Ĉi tie estis ankaŭ kleruloj, kiuj estis malobeintaj malpermesojn de la imperiestro kaj estis legintaj "sabotigajn" verkojn, pro puno ĉi tie laboregis ankaŭ maldiligentaj oficistoj. La laboristoj devis labori en malfacila tereno dum ekstremaj klimataj kondiĉoj: somere dum tridek-kvin-grada varmego kaj vintre preskaŭ dum sub-dudek-unu-grada frosto. Ili laboris ĝismorte, ofte en stato de nesufiĉa kaj malmulta nutrado.

Eĉ kiam Meng Tĥieng lasis konstrui fare de la homekipo kaj laboristoj provizigan ŝoseon, nutraĵoj ofte ne venis en la forajn finejojn: portantoj aŭ vendis la manĝaĵon aŭ ili survoje manĝis ĝin. En la paso de la konstruado ĉi tie pereis miloj da viroj - iliajn korpojn oni enterigis apud la muro. Popolaj baladoj kaj kantoj kantas pri la laboristoj rakontante iliajn suferojn kromnomas la muron la plej longa tombejo en la mondo.

Kvankam sur ebenejoj aŭ mildaj montetaroj estis uzeblaj bovtiraj jungilaroj aŭ duradaj veturiletoj, tamen en montaraj regionoj, kie oni konstruis la muron sur pintoj de krudaj rokoj, direkte ĉe la bazroko, kaj ili devis suprenporti la ŝtonojn surdorse aŭ en korboj pendigitaj sur stango. Laŭtaske, unu laboristo portis preskaŭ kvindekkilograman ŝarĝon. Sur mallarĝaj padoj la laboristoj kreis homajn ĉenojn donante la ŝtonojn el antaŭa en postan manon. Grandajn ŝtonegojn transportis labortrupoj, kies membroj ruligis ilin sur hakitaj arbotrunkoj aŭ ili ŝovis ilin per leviloj post tre malgrandaj eroj de vojo en deklivon ĝis la pinto.

En regionoj, kie oni trovis nenian fonton de konstruŝtono, oni konstruis la muron el tavoloj de piedtretita argilo, kiun la laboristoj metis inter la lignaj tabuloj apogitaj per lignostangoj. Kontraŭe, en sablaj regionoj, kiel ekzemple de dezerto Gobi, la muro konsistis el dudekcentimetraj tavoloj de sablo kaj ŝtonetoj, kiujn oni trametis per kvincentimetra tavolo de dezerta herbo kaj branĉetoj de tamariko, kunligitaj en longajn nodojn.

La malfacilaĵoj transporti nutraĵojn devigis Ĉĥin Ŝ'-Ĥuang-ti-on ordoni la kulturado de grenon sur neuzita tero apud kaj ĉirkaŭ la muro. Tiun ĉi politikon subtenis ankaŭ la regantoj de postaj dinastioj, je kies epoko okazis amasaj vorkoj por ripari aŭ alkonstrui la muron. Ĉirkaŭ la muroj ekloĝis kamparanoj, kiuj regule laboris en la kampoj kaj samtempe ili funkciis kiel lokajn defendtrupojn, ili gardostaris kaj laŭbezone ili eĉ batalis. La soldatoj el garnizonoj ankaŭ ricevis malgrandajn kampetojn.

Parto de irigacia sistemo estis kanalo Ĥan-ĉĥü, en kiun proksime de Jin-ĉĥuan en meza parto de la muro alfluis akvo el Flava rivero.

La kamparanoj kaj la soldatoj same havis taskon kulturi ne nur grenon, sed ankaŭ enplanti fruktoarbojn, por ke unu kultivaĵo povu esti havebla okaze de nesukcesa rikolto de alia, tiele anstataŭigita unu per la alia.

Muro de Mingoj[redakti | redakti fonton]

La Ming-dinastia Murego en Jinŝanling.

Granda parto de ĝis nun konservita Granda Muro estis konstruita antaŭ 300 ĝis 600 jaroj dum regado de dinastio Ming, plimulte kiel defendremparo kontraŭ la armeoj de mongola dinastio Juan, kiuj post detronigo de tiu ĉi dinastio fuĝis norden. La plej efikajn partojn de la grandega ŝtona kaj brika muro oni trovos inter montpasejoj Jiaĝuguan norde de Pekino kaj Ŝanhaiguan ĉe la orienta bordo.

Konstruadon de ĉiu sektoro gvidis unu el dek unu fortresoj, de Liao-tung oriente ĝis Ĉang-jie en provinco Gansuo okcidente. La suma nombro de soldatoj en garnizonoj atingis preskaŭ unu milionon da viroj; da laboristoj en devigaj laboroj estis ankoraŭ pli. La soldatoj, gardintaj la muron, havis rangan markigon. La ordonoj skribitaj sur tabuletoj aŭ tabuloj portis kuristoj, kiuj enmanigis la informojn al unuopaj lokaj komandantoj.

Se la situacio permesis tion, la brikoj kaj la kalko por la konstruaĵo estis bakitaj en lokaj fornoj proksime de konstruloko. Malgraŭ tio estis necese suprenporti la konstrumaterialon al grandaj altoj. Plimulte faris tion homoj, sed iam ankaŭ azenoj.

Por la konstruado de la muro estis uzataj ankaŭ grandegaj ŝtontabuloj, kelkaj pezis tutan tunon. Ĝis hodiaŭ neniu scias, kiel oni transportis ilin supren. Iam laboristoj suprentiris ilin eble per vinĉo, per ŝnurego ĉirkaŭvolvita ĉirkaŭ bobeno kun kurbigita kranko. La angulaj ŝtonoj de la konstruaĵo estis ofte fiksitaj per feraj stiftoj tiel, ke ardigita fero estis verŝita en aperturojn hakitaj en la ŝtonoj.

Preskaŭ ĉiu sektoro de la muro havis ankaŭ sian tabulon kun la nomoj de laboristoj kaj konstruestroj. Sed por multaj viroj, kiuj dum ties konstruado pereis, ununura monumento fariĝis la muro mem.

La orienta portalo kaj la okcidenta fortikaĵo[redakti | redakti fonton]

Fino de Ŝanhai-pasejo kie la Granda Ĉina Muro trafas la oceanon (en la Bohaj-maro).

La montpasejo Ŝanhaiguan estas enireja pordego el la nordorienta Ĉinio en la centrajn ebenejojn. La trietaĝa muro de la Granda Ĉina Muro, tra kies pordego oni trairadas, estas pli ol 9 metrojn alta. Tabuleto alfiksita super la enirejo diras: "La unua trairejo sub firmamento." Tiu ĉi skribaĵo estas kopiaĵo de originalo metita en la turo. Skribis ĝin en la jaro 1472 Siao Sien, kiu estis tiujare proklamita la plej bona klerulo ĉe pretendemaj imperiestraj ekzamenoj.

La montpasejo Jiaĝuguan priregas koridoron kondukanta tra provinco Gansuo en la nordokcidento. Ĝi plimulte kondukas tra sekega leŭso kaj dezerto. En la jaro 1372 oni konstruis el piedtretita argilo fortikaĵon, kies muroj estas 9 metrojn altaj. Ĉe la piedo la muro estas larĝa 6,7 metrojn, kaj sur la pinto 1,8 metrojn.

La alteco kaj la larĝeco de la muro ne ŝanĝiĝas. En la sektoro Pa-ta-ling norde de Pekino la muro elstaras en altecon de preskaŭ 8 metroj. En la suba parto ĝi estas 6,7 metrojn dika, en la supra ĝi mezuras proksimume 6 metrojn. Ĝi estas do sufiĉe larĝa por kvin apud si ĉevalrajdantaj rajdistoj aŭ por taĉmento da soldatoj marŝantaj po dekope. En la montopasejo Tjiao-ŝan-kuan en montaro Jen-ŝan, de kie estas videbla Flava maro, la muro ne estas en kelkaj lokoj pli larĝa ol 40 centimetroj.

En pli larĝaj partoj de la muro borderas ĝin ambaŭflanke remparo kun alto 1,8 metroj. Proksimume post ĉiu 180a metro, do en distanco de du pafdistancoj de pafarko, oni trovis turon. Kelkaj turoj servis nur kiel ŝirmejo antaŭ pluvo kaj neĝo, aliaj kiel tranoktejoj aŭ deponejoj. Proksimume en ĉiu dekkvina kilometro estis lokigita plataĵo por farado de signalaj fajroj, iam eĉ sufiĉe malproksime de la propra muro. La signaloj ĝis dudek kvar horojn povis transflugi tra la tuta lando.

Eksterlandanaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Parto de la Granda Ĉina Muro (Aprilo 1853, X, p. 41)[10]

Neniu el la eŭropanoj kiuj vizitis Ĉinion aŭ Mongolion en la 13a kaj 14a jarcentoj, kiel Johano de Plano Carpini, Vilhelmo de Rubruk, Marko Polo, Odoriko de Pordenone kaj Giovanni de' Marignolli, menciis la Grandan Ĉinan Muron.[11][12]

La nordafrika esplorvojaĝisto Ibn Battuta, kiu vizitis ankaŭ Ĉinion dum la dinastio Yuan ĉirkaŭ 1346, estis aŭdinta pri la Granda Ĉina Muro, eble antaŭ sia alveno en Ĉinion.[13] Li verkis, ke la murego estas je "sesdektaga veturo" el Zeitun (nuntempa Quanzhou) en sia veturlibro "rihla" nome Donaco el tiuj kiuj kontemplas la mirindaĵojn de urboj kaj la mirindaĵojn de la veturado. Li asociis ĝin kun la legendo de la muro menciita en la Korano,[14] kiu laŭ diraĵoj al Zu al-Karnajn (ofte asocia kun Aleksandro la Granda) estis starigita por protekti la popolojn apud la lando de la sunapero el la sovaĝuloj de Gog kaj Magog. Tamen, Ibn Battuta ne povis trovi iun kiu estus vidinta aŭ sciu pri iu kiu estus vidinta ĝin, kio sugestas, ke kvankam estis tiam restaĵoj de la murego, ili ne estis tiom gravaj.[15]

Tuj post eŭropanoj alvenis al la Ming-a Ĉinio perŝipe komence de la 16a jarcento, rakontoj pri la Granda Muro ekcirkulis en Eŭropo, kvankam neniu eŭropano vidos ĝin dum plia jarcento. Eble unu el la plej fruaj eŭropanaj priskriboj de la murego kaj de ties gravo por la defendo de la lando kontraŭ la "Tartaroj" (t.e. Mongoloj) povus esti tiu enhavita en la verko de João de Barros de 1563 nome Asia.[16] Aliaj fruaj rakontoj en okcidentanaj fontoj estis tiuj de Gaspar da Cruz, Bento de Goes, Matteo Ricci, kaj la episkopo Juan González de Mendoza,[17], el kiuj la lasta en 1585 priskribis ĝin kiel "superba kaj povega vorko" de arkitekturo, kvankam li mem ne estis vidinta ĝin.[18] En 1559, en sia verko "Traktaĵo pri Ĉinio kaj la apudaj regionoj", Gaspar da Cruz havigis fruan diskuton pri la Granda Muro.[17] Eble la unua registrita ekzemplo de eŭropano fakte enirante en Ĉinio tra la Granda Muro okazis en 1605, kiam la portugala jezuito Bento de Góis atingis la nordorientan pasejon de Jiaĝuguan veninte el Barato.[19] La plej fruaj eŭropanaj rakontoj estis plej ofte malriĉaj je detaloj kaj neĝustaj en siaj empirio, respegulante la tiutempan ĉinan komprenon de la Murego,[20] kvankam poste ili falis en troigoj,[21] inkludante la eraran sed ĉiean postulon, ke la Ming-muroj estis la samaj kiuj estis konstruitaj de la Unua Imperiestro en la 3a jarcento a.n.e.[21]

La Granda Ĉina Muro en 1907.

Kiam Ĉinio malfermis siajn limojn al la eksterlandaj komercistoj kaj vizitantoj post sia malvenko en la Unua kaj Dua Opiaj militoj, la Granda Muro iĝis ĉefa altiraĵo por turistoj. La veturlibroj de la fino de la 19a jarcento plue pligrandigis la reputacion kaj la mitologion de la Granda Muro.[22]

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la uzado de brikoj, la Granda Ĉina Muro estis konstruita ĉefe el premita tero, ŝtonoj kaj ligno. Dum la Ming-epoko, tamen, brikoj estis ege multe uzataj en multaj areoj de la murego, same kiel materialoj kiel kaheloj, kalkoŝtono kaj ŝtonoj. La grando kaj pezo de la brikoj faciligis la laboron el tiuj pli ol el tero kaj ŝtono, kaj tiel la konstruado rapidiĝis. Aldone, brikoj povas elteni pli da pezo kaj daŭri pli bone ol la premita tero.

Ŝtono povas elteni pli da pezo ol briko, sed ĝi estas pli malfacile uzebla. Sekve, ŝtonoj eltranĉitaj ortangule estis uzitaj por la fundamento, internaj kaj eksteraj bordoj kaj pordegoj de la murego. Kreneloj markas la suprajn partojn de la plej majoritato de la murego, kun defendaj truoj iom ĉirkaŭ 30 cm altaj, kaj ĉirkaŭ 23 cm larĝaj.

La Granda Ĉina Muro en Mutianyu, proksime al Pekino.

El la remparoj, gvatistoj povis kontroli la ĉirkaŭan areon.[23] Komunikado inter la armerotoj laŭlonge de la Granda Ĉina Muro, inklude la kapablon alvoki plifortigaĵojn kaj averti garnizonojn pri movado de malamikoj, estis de granda gravo. Signalturoj estis konstruitaj sur montetopintoj aŭ aliaj altaj punktoj laŭlonge de la murego por profiti el ties videbleco. Lignaj pordegoj estis uzitaj kiel kaptiloj kontraŭ entrudantoj. Barakoj, staloj, kaj armilejoj estis konstruitaj ĉe la interna flanko de la murego.[23]

Partoj[redakti | redakti fonton]

Aktuale[redakti | redakti fonton]

La Granda Muro dumvintre, proksime de Pekino.

La Granda Ĉina Muro estas unu el la monumentoj plej vizitataj (kaj plej konataj) en la mondo kaj kompreneble en Ĉinio. Badalingo (simpligita ĉina skribo 八达岭; tradicia ĉina skribo 八達嶺; pinjino Bādálǐng) estas la unua malfermita al turistoj kaj plej vizitata parto de la Granda Ĉina Muro. Ĝi troviĝas 80 km norde de Pekino.[24]

Kvankam partoj de la Murego norde de Pekino kaj proksime al la turismaj centroj estis bone konservitaj kaj eĉ tre etende plinovigitaj, en multaj aliaj lokoj la Murego estas riparenda. La murego foje havigis fonton de ŝtonoj por konstruado de domoj kaj ŝoseoj.[25] Sekcioj de la murego estis ankaŭ celo de grafitio kaj vandalismo, kaj gravuritaj brikoj estis ŝtelitaj kaj venditaj kontraŭ ĝis 50 renminbioj (ĉirkaŭ 6 eŭroj aŭ 7 usonaj dolaroj en junio 2020).[26] Partoj estis detruitaj por fari vojon al konstruado aŭ minado.[27] Informo de 2012 fare de la Nacia Kulturhereda Administra Servo asertas, ke 22% el la Ming-a Murego estis malaperinta, kaj tio signifas ke 1 961 km de la murego forvaporiĝis.[26]

Pli ruraj partoj de la Granda Muro kiu etendiĝas tramontare, ekzemple tiu, postulas riparadon.

Pli ol 60 km de la murego en la provinco Gansuo povos malaperi en la venontaj 20 jaroj, pro erozio fare de sabloŝtormoj. En kelkaj lokoj, la alto de la murego estis malpliigita el pli ol 5 m ĝis malpli ol 2 m. Variaj kvadrataj gvatoturoj kiu estas karaktera trajto en la plej famaj bildoj de la murego estas malaperintaj. Multaj okcidentaj partoj de la murego estis konstruitaj el kotobrikoj, pli ol el brikoj kaj ŝtonoj, kaj tiel estis pli damaĝeblaj pro erozio.[28] En 2014 parto de la murego proksima al la limo inter la provincoj Liaoning kaj Hebejo estis riparita per cemento. Tiu laboro ricevis fortajn kritikojn.[29]

Diskutado pri ĝia videbleco de kosmo[redakti | redakti fonton]

Iuj pensas, ke ĝi estas la sola homa faraĵo videbla de super la atmosfero, sed, diskuteble, tio estas malvera, ĉar ĝi estas tro mallarĝa.

El la Luno[redakti | redakti fonton]

La nocio ke la Ĉina Murego estas videbla el la Luno, (385 000 km) estas bone konata sed nepruvita mito.

Unu el la plej fruaj konataj referencoj al la mito ke la Murego povas esti vidata el la Luno aperas en letero verkita en 1754 de la angla antikvaĵisto William Stukeley. Stukeley verkis, ke "Tiu forta muro (Muro de Hadriano) kvar markitajn mejlojn [130 km] longa estas superita nur de la Ĉina Murego, kiu faras konsiderindan figuron sur la tera globuso, kaj povas esti vidita el la Luno."[30] Tiu postulo estis menciita ankaŭ de Henry Norman en 1895 kie li asertas "spite sian aĝon, ĝi ĝuas la reputacion esti la nura vorko de homaj manoj sur la tero videbla el la Luno."[31] La temo de "kanaloj" sur Maro estis pritraktinda en la fino de la 19a jarcento kaj povis konduki al la populara kredo ke longaj, fajnaj objektoj estas videblaj el la kosma spaco. La postulo ke la Granda Murego estas videbla el la Luno aperas ankaŭ en la bildostrio de 1932 nome Ripley's Believe It or Not!.[32]

Satelita bildo de sekcio de la Granda Ĉina Muro en norda Ŝanksio, iranta diagonale el malsupra maldekstro al supra dekstro kaj ne estu konfuzita kun la pli facile videbla rivero fluanta el supra maldekstro al malsupra dekstro. La regiono fotita estas 12 km × 12 km.

La postulo ke la Granda Murego estas videbla el la Luno estis malpravigita multajn fojojn[33] (La ŝajna larĝo de la Granda Murego el la Luno estus same kiel tiu de homa haro vidita el 3 km for),[34] sed tio restas ankoraŭ enradikigita en la popola kulturo.[35]

El malalta orbito de la Tero[redakti | redakti fonton]

Pli polemika demando estas ĉu la Murego estas videbla el la malalta orbito de la Tero (altitudo tiom malmulta kiom ĝis 160 km). NASA postulas, ke ĝi estas apenaŭ videbla, kaj nur sub preskaŭ perfektaj kondiĉoj; ĝi ne estas pli videbla ol multaj aliaj hom-faritaj objektoj.[36]

Veterana usona astronaŭto Gene Cernan asertis: "Je Tera orbito 100 ĝis 200 mejlojn [160 ĝis 320 km] alta, la Granda Ĉina Muro estas, ja, videbla al la nuda okulo." Ed Lu, scienca oficiro de la 7a Ekspedicio sur la Internacia Kosmostacio, aldonis ke, "ĝi estas malpli videbla ol multaj aliaj objektoj; kaj vi devas scii kien rigardi."

En oktobro 2003, la ĉina astronaŭto Yang Liwei asertis, ke li ne estis kapabla vidi la Grandan Ĉinan Muron. Reage, la Eŭropa Kosma Agentejo (EKA) publikigis presitan informon ke el orbito inter 160 kaj 320 km, la Granda Murego estas videbla al la nuda okulo. [37]

Leroy Chiao, ĉin-usona astronaŭto, prenis foton el la Internacia Kosmostacio kiu montras la muregon. Ĝi estis tiom nedistingebla ke la fotisto ne estis certa ke li fakte kaptis ĝin.

Bazite sur tiu foto, la gazeto China Daily poste informis, ke la Granda Muro povas esti vidata el la 'spaco' per la nuda okulo, sub favoraj vidkondiĉoj, se oni konas precize kien rigardi.[38][37]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

La Granda Ĉina Muro kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La hinda poeto Valmikio montras la Ĉinan Muregon en la Poemo de Utnoa.

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la Ĉinan Muregon:

Tuj sube sin etendis la vastaj landoj Aziaj
blumare ĉirkaŭataj, kun verdebruna koloro.
Nun Valmikio diras, montrante fingre je tero:
-Jen estas longa muro, la sola homa kreaĵo
kiu videblas ekster la atmosfero planeda,
murego de Ĉinujo, ĝin oni nomos iame
viamonde, simbolo de kunstrebado homara.
Ĉi tie staros skulpte skribaĵo ŝtona ĉi-tekste:
"Se volas vi kontroli, kion la homo miraklas
per kunlaboro krei, venu al Ĉina Murego".[39]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The New York Times kun enkonduko de Sam Tanenhaus (2011). The New York Times Guide to Essential Knowledge: A Desk Reference for the Curious Mind. St. Martin's Press of Macmillan Publishers. p. 1131. ISBN 978-0-312-64302-7. "Beginning as separate sections of fortification around the 7th century B.C.E and unified during the Qin Dynasty in the 3rd century B.C.E, this wall, built of earth and rubble with a facing of brick or stone, runs from east to west across China for over 4,000 miles."
  2. "Great Wall of China". Encyclopædia Britannica. "Large parts of the fortification system date from the 7th through the 4th century BC. In the 3rd century BC Shihuangdi (Qin Shi Huang), the first emperor of a united China (under the Qin dynasty), connected a number of existing defensive walls into a single system. Traditionally, the eastern terminus of the wall was considered to be Shanhai Pass (Shanhaiguan) on the coast of the Bohai (Gulf of Zhili), and the wall's length—without its branches and other secondary sections—was thought to extend for some 6,690 km (4,160 mi)."
  3. Shelach-Lavi, Gideon; Wachtel, Ido; Golan, Dan; Batzorig, Otgonjargal; Amartuvshin, Chunag; Ellenblum, Ronnie; Honeychurch, William (Junio 2020). "Medieval long-wall construction on the Mongolian Steppe during the eleventh to thirteenth centuries AD". Antiquity. 94 (375): 724–741. doi:10.15184/aqy.2020.51. ISSN 0003-598X. Alirita la 25an de junio 2020.
  4. 4,0 4,1 "Great Wall of China 'even longer'", BBC, 20a de aprilo 2009. Kontrolita 20a de aprilo 2009.
  5. Great Wall of China even longer than previously thought. Canadian Broadcasting Corporation (6a de junio 2012). Alirita 6a de junio 2012.
  6. "Great Wall of China", History, 20-a de aprilo 2009.
  7. 歷代王朝修長城 en Chiculture.net Alirita la 24an de oktobro, 2010, en ĉina.
  8. 古代长城 – 战争与和平的纽带 Arkivigite je 2019-11-25 per la retarkivo Wayback Machine en Newsmth.net Alirita la 24an de oktobro, 2010, en ĉina.
  9. 万里长城 Arkivigite je 2019-11-25 per la retarkivo Wayback Machine en Newsmth.net Alirita la 24an de oktobro, 2010, en ĉina.
  10. (Aprilo 1853) “Part of the Great Wall of China”, The Wesleyan Juvenile Offering: A Miscellany of Missionary Information for Young Persons X, p. 41. Alirita 29a de februaro 2016.. 
  11. Ruysbroek, Willem van. [1255] (1900) The Journey of William of Rubruck to the Eastern Parts of the World, 1253–55, as Narrated by Himself, with Two Accounts of the Earlier Journey of John of Pian de Carpine, Translated from the Latin by William Woodville Rockhill, Londono: The Hakluyt Society.
  12. Haw 2006, pp. 53–54.
  13. Haw 2006, pp. 54–55.
  14. Korano, XVIII: "The Cave". Anglalingvaj tradukoj en Wikisource inkludas tiujn de Maulana Muhammad Ali, E.H. Palmer, kaj de Progressive Muslims Organization.
  15. Haw 2006, pp. 53–55.
  16. Barros, João de. [1563] (1777) Ásia de João de Barros: Dos feitos que os portugueses fizeram no descobrimento dos mares e terras do Oriente V. Lisbon: Lisboa.
  17. 17,0 17,1 Waldron 1990, pp. 204–05.
  18. Lach, Donald F. (1965) Asia in the Making of Europe I. The University of Chicago Press, p. 769.
  19. Yule 1866, p. 579Tiu parto estas la informo de la veturoj de Góis, rakontitaj de Matteo Ricci en De Christiana expeditione apud Sinas (publikigita en 1615), notita de Henry Yule).
  20. Waldron 1990, pp. 2–4.
  21. 21,0 21,1 Waldron 1990, p. 206.
  22. Waldron 1990, p. 209.
  23. 23,0 23,1 Turnbull 2007, p. 29.
  24. Stanislavo Belov (2018-10-06) La Granda Ĉina Muro: impresa lacigejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-10-06. Alirita 2018-10-06.
  25. Ford, Peter (30a de novembro, 2006). New law to keep China's Wall looking great. Christian Science Monitor, Asia Pacific section. Alirita la 17an de marto, 2007.
  26. 26,0 26,1 Wong, Edward. China Fears Loss of Great Wall, Brick by Brick. The New York Times (29a de junio 2015). Alirita 1a de julio 2015.
  27. Bruce G. Doar: The Great Wall of China: Tangible, Intangible and Destructible. China Heritage Newsletter, China Heritage Project, Australian National University.
  28. "China's Wall becoming less and less Great", August 29, 2007. Kontrolita 30a de aŭgusto, 2007.
  29. China's Great Wall covered in cement (2016-09-21).
  30. The Family Memoirs of the Rev. William Stukeley (1887) Vol. 3, p. 142. (1754).
  31. Norman, Henry, The Peoples and Politics of the Far East, p. 215. (1895).
  32. The Great Wall of China, Arkivigite je 2017-12-22 per la retarkivo Wayback Machine Ripley's Believe It or Not, 1932.
  33. Urban Legends.com website. Alirita la 25an de junio, 2020. "Can you see the Great Wall of China from the moon or outer space?", Answers.com. Alirita la 25an de junio, 2020. Cecil Adams, "Is the Great wall of China the only manmade object byou can see from space?", The Straight Dope. Alirita la 25an de junio, 2010. Snopes, "Great wall from space", laste ĝisdatigita la 21an de julio, 2007. Alirita la 25an de junio, 2010. "Is China's Great Wall Visible from Space?", Scientific American, 21a de februaro, 2008. "... the wall is only visible from low orbit under a specific set of weather and lighting conditions. And many other structures that are less spectacular from an earthly vantage point—desert roads, for example—appear more prominent from an orbital perspective." Alirita la 25an de junio, 2010.
  34. López-Gil 2008, pp. 3–4.
  35. "Metro Tescos", The Times (London), 26a de aprilo, 2010. En la retejo de The Times. Alirita la 25an de junio, 2010.
  36. NASA – Great Wall of China. Nasa.gov. Alirita 31a de julio 2010.
  37. 37,0 37,1 López-Gil 2008, pp. 3–4.
  38. Markus, Francis. (19a de aprilo, 2005). Great Wall visible in space photo. BBC News, Asia-Pacific section. Alirita la 17an de marto, 2007.
  39. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 113.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Great Wall of China en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.