Gvatado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvatkameraoj

Gvatado estas la celtrafa, ŝtelume kaj plejofte kaŝa observado kaj kolekto de informoj pri objektoj, personoj, grupoj de homoj aŭ objektoj de triaj partioj kiuj ne partoprenas en la procezo[1].

Speciala formo de gvatado estas observado. La gvatado de naturaj fenomenoj aŭ operaciaj procezoj nomiĝas monitorado.

Gvatado socio[redakti | redakti fonton]

La esprimo ankaŭ estas uzata en kelkaj aliaj kuntekstoj en kiu ĝi foje ricevas negativajn implicojn (ekz. gvatŝtato aŭ policia ŝtato). En 2013 kolektivo de verkistoj tra la tuta mondo, inkluzive de kvin nobelpremiitoj (John Maxwell Coetzee, Günter Grass, Elfriede Jelinek, Orhan Pamuk kaj Tomas Tranströmer), subskribis manifeston kontraŭ la gvatada socio kaj la spionado de civitanoj, alvokante la Unuiĝintajn Naciojn krei "internacian leĝproponon pri ciferecaj rajtoj". Tiu manifesto asertas interalie ke gvatado igas la individuon travidebla, dum la ŝtato kaj korporacioj funkcias sekrete[2].

Popolsana kontrolado[redakti | redakti fonton]

Panoptika malliberejo por pli facila gvatado de kaptitoj, konstruita en 1928 sub la kuba diktatoro Gerardo Machado

Popolsana kontrolado (ankaŭ epidemiologia kontrolado, klinika kontrolado aŭ sindroma kontrolado) estas, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), "la daŭra, sistema kolektado, analizado kaj interpretado de sanrilataj datumoj necesaj por la planado, efektivigo kaj taksado de la praktiko pri la popolsano."[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Lorenz Hilty, Britta Oertel, Michaela Wölk, Kurt Pärli : Lokalizita kaj identigita. Kiel poziciigaj teknologioj ŝanĝas niajn vivojn, Hochschulverlag, Zuriko, 2011, ISBN 978-3-7281-3447-9.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

George Orwell: 1984 (romano pri la estonteco de gvatŝtato).

Pripersona gvatado[redakti | redakti fonton]

  • (de) Aŭtora kolektivo (red.): Padoj tra la dezerto. Manlibro kontraŭ subpremo por politika praktiko, Münster 2007. ISBN 978-3-89771-404-5
  • (de) Elisabeth Blum: Kuraĝa nova urbo. Kiel la sekureca manio disciplinas la urban mondon, Bazelo 2003. ISBN 978-3-7643-6250-8
  • (de) Sandro Gaycken, Constanze Kurz : 1984.exe - Sociaj, politikaj kaj juraj aspektoj de modernaj gvatteknologioj, Bielefeld 2008, ISBN 978-3-89942-766-0 .
  • (de) Christiane Schulzki-Haddouti (Red.): Pri la fino de anonimeco. La tutmondiĝo de gvatado, Hannover 2000, ISBN 978-3-88229-192-6 .
  • (de) Tobias Singelnstein, Peer Stoll: La sekureca socio. Socia kontrolo en la 21-a jarcento. 2-a eldono, Wiesbaden 2008, ISBN 3-531-15478-8 .
  • (de) Jan Wehrheim: La kontrolita urbo. Sekureco, Apartigo kaj Ekskludo . 2-a reviziita eld., Opladen 2006, ISBN 978-3-938094-47-1 .

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Dialogo (The Conversation), reĝisorita de Francis Ford Coppola, Usono 1973, plenlonga filmo kiu rakontas pri profesia subaŭskultisto
  • 1984 - (Nineteen Eighty-Four), reĝisorita de Michael Radford, Britio,1984, plenlonga filmo, kun John Hurt, Richard Burton, Suzanna Hamilton kaj Cyril Cusack
  • La vivo de aliuloj, reĝisoro: Florian Henckel von Donnersmarck, Germanio, 2006, plenlonga filmo, kun Ulrich Mühe, Sebastian Koch kaj Martina Gedeck

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Überwachungsstaat en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (eo) PIV 2020
  2. (fr) Refusons la société de surveillance !, Le Monde, la 10-an de decembro 2010.
  3. (en) Public health surveillance, Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]