Globuso
Globuso en kartografio estas malgrandigita modelo (maketo) de planedo, plej ofte de planedo tero (ter-globuso). Kompare al mapo la granda avantaĝo estas la fideleco kaj de distanco kaj areo kaj angulo, kion mapoj ne sukcesas samtempe realigi.
Alia tipo de globusoj estas uzata por bildigi la stelkonstelaciojn en la ĉielo (ĉiel-globuso).
Laŭ grandeco oni parolas pri poŝglobuso, tabloglobuso, starglobuso aŭ globusego. Kutima grandeco estas diametro de 30 cm, la plej malgranda mezuras nur 6 mikrometrojn[1] [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnova, ankoraŭ ekzistanta ĉiel-globuso estas la metala ĉielglobuso de Majenco (bildo[rompita ligilo]) farita de romia skulptisto en la dua jarcento p.K..
Skribe menciita estis globuso de Krato de Malos ĉirkaŭ 150 a.K..
La plej malnova ter-globuso estas la "terpomo", kreita 1492 de Martin Behaim en Nurembergo (hodiaŭ rigardebla en Germana Nacia muzeo en Nurembergo. En 1507 Martin Waldseemüller kreis globuson, kiu montris Amerikon.
Produktado
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 1950-aj jaroj globusoj estis produktitaj permane: la globo estis el ligno, la maposegmentoj estis desegnitaj kaj tranĉitaj permane kaj estis permane kunigitaj kaj gluitaj al la ligna globo.
Hodiaŭ globusoj estas produktitaj maŝine el plasto: ebena projekcio de la globusa surfaco estas presita sur plastan platon, poste la plato estas premtransformita en duonglobon, la plata rando fortranĉita kaj norda kaj suda duonglobusoj kungluitaj.
Museo, organizaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno gastigas globusmuzeon (retejo Arkivigite je 2003-08-04 per la retarkivo Wayback Machine) depost 14-a de aprilo 1956. Ekde 2005 en la Globusa muzeo.
- Internacia Coronelli-Societo por globusscienco fondiĝis en 1952.
Famaj globusoj
[redakti | redakti fonton]- Terpomo de Martin Behaim en Nurembergo
- Globusego de Gottorf estas la plej malnova kavglobuso kun diametro de 3,11 m. Adam Olearius konstruis ĝin inter 1650-1664 por duko Frederiko la 3-a de Ŝleswig-Holstein-Gottorf. Ĝi estas rotaciigebla kaj sufiĉe granda por eniri ĝin. Ene troviĝas ĉiel-globuso, tiel ĝi estas kvazaŭ antaŭulo de hodiaŭaj planetarioj, de ekstere ĝi estas terglobuso.[3] [4]
- Krato de Malos el Pergamono priskribis la ĉielon kaj laŭ tio - supozeble - konstruis globuson
- Globusa paro (tero kaj ĉielo) por Ludoviko la 14-a de Vincenzo Coronelli, en Parizo
-
Ĉiel-globuso
-
Globusego en Flushing Meadows
-
Poŝglobuso de Charles Price, 1716
-
Globuso por instrui geografion
-
Ĉielglobuso de Coronelli
-
Ŝtona globusego en Swanage, Britio, ĉ. 1900
En kulturo
[redakti | redakti fonton]La Muzo, Klio estas ofte montrite apud globuso.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ heise online - Japana firmao varbas por miniaturaj produktoj per la plej malgranda globuso de la mondo (germane)
- ↑ Novaĵoj 040202 (angle). Arkivita el la originalo je 2009-03-09. Alirita 2008-10-21.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-09. Alirita 2008-10-21.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-03-01. Alirita 2008-10-21.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Peter E. Allmayer- Beck, Modelle der Welt, ISBN 3-85447-733-3
- Ernst Schlee, Der Gottorfer Globus Herzog Friedrichs III., Boyens & Co. 1991, ISBN 3-8042-0524-0
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interaktiver Globus in 3D Arkivigite je 2007-11-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉiel-globuso de Majenco (Mainzer Himmelsglobus) Arkivigite je 2007-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Globus-Muzeo, Vieno Arkivigite je 2003-08-04 per la retarkivo Wayback Machine, recenzo Arkivigite je 2011-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Globuso de Martin Waldseemueller, 1507, montrante Amerikon Arkivigite je 2012-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Stanislavo Belov (2018-07-07) Esperanto kaj globusoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-07-07. Alirita 2018-07-07. (interalie pri la Globusa muzeo en Vieno)