Lio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon LIO.

La lio (ĉine , pinjine: ) estas ĉina mezurunuo de longo, kiu longas 500 metrojn. Antikve, ĝi egalis al 360 paŝoj, aŭ ĉirkaŭ 576 metroj.

En ĉina poezio, "10 000 lioj" ofte signifas "tre malproksime for". La esprimo estas uzata ankaŭ por nomi la Grandan Ĉinan Muron — Murego de dekmil Lioj (万里长城, Pinyin: Wànlĭ Chángchéng). La mezurunuo estas uzata ankaŭ en Koreio (400 metroj) kaj Japanio (3 900 metroj).