Ĉiela Altaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido
Monda heredaĵo de UNESKO
Ĉiela Altaro
天壇
templo
Bazaj datoj
Konstrustilo ĉina arkitekturo vd
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Tiantan Subdistrict
Areo 215
Situo
Geografia situo 39° 52′ 56″ N, 116° 24′ 24″ O (mapo)39.8822116.4066Koordinatoj: 39° 52′ 56″ N, 116° 24′ 24″ O (mapo) [+]
Ĉiela Altaro (Pekino)
Ĉiela Altaro (Pekino)
DEC
Ĉiela Altaro
Ĉiela Altaro
Situo de Ĉiela Altaro
Map
Ĉiela Altaro
Retejo http://www.tiantanpark.com/cn/
Monda heredaĵo
Lando  Ĉinio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii
Fonto 881
Regiono** Azio
Geografia situo 39° 52′ 56″ N, 116° 24′ 24″ O (mapo)39.882222222222116.40666666667
Registra historio
Registrado 1998  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Ĉiela Altaro estas majstroverko de la ĉina antikva arkitekturo. Ĝi per siaj unika aranĝo, nekutima formo, mirinda strukturo kaj brila koloro famiĝis en Ĉinio kaj la mondo.

En Ming- kaj Ĉing-dinastioj ĝi servis kiel loko por kulti la ĉielon kaj preĝi por riĉa rikolto. Ĝi okupas areon de 273 hektaroj kaj estas ĉ. trioble tiom granda kiom la Imperiestra Palaco. Ĝia konstruado komenciĝis en 1420. En 1530 oni konstruis tie la Templon de Firmamento (Hŭangĉjong'ju) kaj Rondan Altaron (Hŭanĉiutan).

La Ĉiela Altaro havas du ruĝajn ĉirkaŭmurojn, kiuj dividas ĝin en du partojn, la internan kaj la eksteran. La ekstera parto estis kovrita de cipresoj kaj aliaj arboj. Ĝiaj ĉefaj konstruaĵoj troviĝas sur nord-suda akso kaj estas interligitaj per Hajman-irvojo longa je 360 metroj. Tio signifas, ke oni devas trapasi longan vojon por ascendi la ĉielon.

La Preĝejo de Riĉa Rikolto (Ĉjinjandjan) estas la plej granda ligna halo en la Ĉiela Altaro. Ĝi kun alto de 38 metroj kaj diametro de 30 metroj staras sur ronda, 3-etaĝa ŝtona bazamento. Ĉiu etaĝo estas ĉirkaŭita de gravurita blank-marmora balustrado. Ĝiaj trioblaj tegmentrandoj estas tegitaj per blue glazuritaj tegoloj kaj sur ĝia pinto estas orita bronza globo kiel ornamaĵo. Interne de la halo estas 28 grandaj nanmu-lignaj kolonoj por subteni la tegmenton. Tiu ligna strukturo estas propra al Ĉinio. La preĝejo iam estis ruinita de fulmo. Oni rekonstruis ĝin en 1890.

La Templo de Firmamento estas ronda ligna halo kun unu tegmentrando. Ĝi antaŭe servis kiel loko por kulti la ĉielan dion. Ĉirkaŭ la templo staras ronda alta muro. Se iu flustras ĉe la orienta flanko kun la kapo premita al la muro, alia povas aŭdi lian voĉon ĉe la okcidenta flanko kvazaŭ en telefonado, kvankam ili distancas je pli ol 60 metroj. Jen estas la fame konata Eĥa Muro. Ĉe la pordo antaŭ la templo kuŝas tri longaj ŝtonplatoj nomataj tri Eĥo-ŝtonoj. La distancoj inter la tri ŝtonplatoj kaj ĉirkaŭmuro estas malsamaj. Se oni manklakas starante sur la ŝtonplatoj, ili povas aŭdimalsamajn eĥojn.

La konstruaĵoj de la Ĉiela Altaro havas densan koloron de iluzio. Ekzemple, la suda duono de la du muroj estas en kvadrata formo, kaj la norda duono en duonronda formo. Rondo simbolas la ĉielon, dum la kvadrato la teron. Krome, la tegmento estas kovrita ĉefe per blue glazuritaj tegoloj, ankaŭ tio simbolas la ĉielon. En la Ĉiela Altaro ankaŭ la Palaco de Fasto, Ronda Altaro, Longa koridoro kaj pavilonoj estas vidindaj por turistoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.