Rajdado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉevalrajdado)
Rajdado
transporto • movado • olimpika sporto • riding
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Rajdado
vdr
Sinsekvo de prezenta saltado, delavaro
Ĉevala rajdado en la areno Coca Cola de Melburno en 2005
Truka rajdisto en Devon dum agrikultura amuzo

Rajdado laŭ PIV estas la ago

  1. "iri, sidante sur la dorso de besto, kiun oni gvidas, aŭ
  2. analoge, moviĝi sur la ŝultroj de alia (ofte pli granda kaj pli forta) homo".

Aparte oftaj bestoj por rajdado estas ĉevaloj, azenoj, en Barato ankaŭ elefantoj, sed principe ankaŭ eblas rajdi sur ekzemple bovo, kaj malpli pezaj infanoj ankaŭ sur kaproj, ŝafoj, hundoj, delfenoj ktp.

Historie rajdado estis tre grava helpilo por rapidigi la homan moviĝon, kaj uziĝis kaj dum simpla vojado de unu punkto al alia, kaj dum ĉasado kaj dum ĉiaspecaj bataloj. En la nuntempa mondo, rajdado estas plejparte sporta branĉo, do amuza ŝatokupo en libertempo, prezento por spektanta publiko aŭ konkursa profesia sportado, kaj en difinitaj situacioj ankaŭ branĉo de terapio por psike malstabiliĝintaj homoj.

Iuj ligitaj sportoj baziĝas sur la rajda moviĝo - aparte konataj kategorioj estas ĉevalsaltado, ĉevalkurado kaj poloo, nome la lukto de du teamoj el po kvar rajdantoj kaj ĉevaloj bati pilketon per maleoj en la golon de la alia teamo.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

  • Barilsaltado
  • Kurkonkurenco
  • Ringorajdado estas ĉevalsporto ĉe kiu la partoprenantoj devas piki siajn lancojn tra ringo.
  • Terapia rajdado

Komunikado kun ĉevaloj[redakti | redakti fonton]

En Belgio ekzistas asocio senprofitcela kiu elektis la nomon en Esperanto : 'Rajdado'. Komunikado inter ĉevaloj kaj homoj estas magia kaj ĉie egala en la mondo, parolante ekzemple la anglan, araban ktp aŭ se vi estas 'normala' aŭ havas fizikan aŭ mensan limigon, ĉevalo scias komuniki kun ĉiuj. Tial oni elektis nomon en Esperanto.

Esperanto van Paemel estas purrasa ĉevalo. Ĝi naskiĝis en 2004. Posedanto: Stoeterij Van Paemel. Rajdanto: Dirk Demeersman[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Metafora senco[redakti | redakti fonton]

En tre malformala lingvouzo oni nomas "sensela rajdado" ankaŭ la amoradon sen kondomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]