Ĉevalsaltado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉevalsaltado
sporta fako
ĉevala sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Ĝusta sinteno por Ĉevalsaltado, ĉe tritaga eventado

Ĉevalsaltado estas membro de familio de tipoj de rajdado kiu inkludas ankaŭ aliajn fakojn kiaj dresrajdo, ĉevalmontrado, ĉasmontrado, kaj rajdarton. Ĉevalsaltado estas ofte vidata kiel ĉevalmontrado tutmonde, inklude ĉe la Olimpikoj. Foje tiaj spektakloj estas limigitaj nur al saltado, foje saltado estas montrita kombine kun aliaj angla-stilaj eventoj, kaj foje saltado estas nur unu divizio de tre granda, ĉiatipa konkurencaro kiu inkludas tre ampleksan varion de fakoj. Ĉevalsaltado povas esti regata de variaj landaj rajdartaj organizoj, kiaj la United States Equestrian Federation en Usono. Internaciaj konkurencoj tamen estas regataj de regularo de la Internacia Rajdada Federacio (FEI, laŭ la franclingva nomo Fédération Équestre Internationale).